Malvarma Milito
El Neciklopedio
"Kontraŭ monda malvarmo, ne sufiĉas larmo."
~ Proverbo el la epoko de la Malvarma Milito
"Por savi la mondon, voku Ĝejmz Bondon."
~ Ankoraŭ unu proverbo el la epoko de la Malvarma Milito
"Milito estas finita"
~ Usonano pri Malvarma milito
"La fino de historio."
~ Francis Fukuyama pri Malvarma milito
La Malvarma Milito aŭ Nuklea Vintro estis periodo de malbona vetero en la dua duono de la 20a jarcento, kiam multaj atendis mondan militon inter aliancoj gvidataj de Usono kaj Sovetio.
Enhavo |
[redakti] Kaŭzoj de la streĉeco
Laŭ kelkaj historiistoj estas grandaj kaŭzoj de la streĉeco:- Malamo inter la nudistoj (aŭ ruĝuloj) kaj la malnudistoj (aŭ blankuloj).
- La nacioj de la Varsovia Kontrakto preferis la finaĵon "io" por landaj nomoj, dum NATO preferis "ujo".
La du flankoj iĝis plej proksimaj al milito en la fruaj sesdekaj jaroj, kiam plej akuta estis la ati-ita disputo.
Laŭ aliaj historiistoj la kaŭzo estis la debaton inter usona kaj soveta ambasadoroj en UNO:
- Usono: Kiom estas en Sovetunio mezproksima salajro de kvalifika laboristo? Sovetunio: Kaj vi denove batas nigrulojn!
[redakti] Kial malvarmis
En tiu periodo, oni forigis multan radioaktivan materialon el la tero, por malebligi la fabrikadon de nukleaj armiloj. Tio tamen kaŭzis globan malvarmiĝon (ĉar kompreneble la teron varmigas subtera radioactiveco), kaj ege malhelpis la nudistojn.
[redakti] Kio finfine okazis
La monda milito neniam okazis, bedaŭrinde, verŝajne ĉar la gvidantoj de kaj Usono kaj Sovetio estis timemaj malfortuloj. Sed ambaŭ landoj estis ofte entirataj nevole en lokajn konfliktojn okazantajn en landoj, kies loĝantoj havis pli da kuraĝo.
La pli gravaj bataloj de la Malvarma Milito estis tamen subakvaj. Tre heroan rolon ludis Ĝejmz Bond, la brita sekreta agento. En ege malvarma vetero, li iris en la maron, armita nur per submara fusilo, kaj tie batalis rajojn, ŝarkojn, polpojn, ktp. Li ankaŭ kaptis plurajn fiŝojn.
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon malhumuran pri la Malvarma Milito.


