Mamo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildon.


"Grandaj mamoj estus belaj"

~ usonano pri mamoj

"Estas pli facile atingi Marson, ol sin mem"

~ C. G. Jung pri tute alia afero

"Cico (GV): mampinto"

~ vortaro pri mamo

"La kapablo, kiun la homoj plej ŝatas, estas la pagokapablo"

~ Oskar Blumenthal ankaŭ pri alia afero
Mamo in Mutiny on the Bounty trailer.jpg

"La pulovro inon vestas bone, se la viroj ne plu povas spiri"

~ Zsa Zsa Gabor pri alia afero, aŭ ne...

"Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas"

~ Zamenhof pri mamoj

"kvankam la vorto mamo estas eĉ Fundamenta"

~ Nguyen Xuan Thu pri mamo

"Metu la handojn sur la mamoj!"

~ usona krokodilo pri mamoj

Mamo ( o )( o ) estas elstaraĵo el la brusto de knabino. Ĝi havas formon kaj molecon, kiuj similas tiujn de meduzo.[1] La mamo povas esti blanka, bruna, aŭ nigra; aŭ povas havi multajn kolorojn.

La du mamoj kune ofte nomiĝas la "amata antaŭo", aŭ populara fronto.

0763179.jpg

Enhavo

[redakti] Uzado

La knabino uzas la mamon ( o )( o )

  • en naĝado, por floseco;
  • subakve, por logi marbestojn;
  • por igi ridi aliajn knabinojn.

La homa mamo ankaŭ povas produkti lakton; kaj do estis grava rimedo por la laktovenda industrio, antaŭ ol oni malkovris la bovinon.

27953901 8455898a60 o.jpg

[redakti] Kiel korekte uzi knabinajn mamojn

Foje viro proponis al virino:
- Ha, kiajn belajn mamojn vi havas! Ĉu mi povas mordi ilin?! Mi pagos $5,00 al vi!
- Ĉu vi estas freneza?! Mi ne estas tia virino!
- Do, mi pagos $50,00!
- Neniam!
- $500,00!
- Ne! Ne! Ne!
- $5.000,00!
- Konsentite! Sed, unue, ni iru al izolita loko.
- Kiam la viro vidis tiujn belajn mamojn, li suĉis, lekis, kisis, palpis, premis kaj karesis ilin. Senpacience, la virino demandis:
- Kiam, fine, vi mordos ilin?!
- Ne! Ne! Mordi estas tro multekoste! ( o )( o )

I love heart mamo tshirt-p23563406229071011333v9 400.jpg

[redakti] Mamnutrado

Virino kun bebo estis en la ekzamen-ĉambro de kuracisto, atendante la kuraciston por ke li donu la unuan ekzamenon de la bebo. La kuracisto alvenis, ekzamenis la bebon, kontrolis lian pezon kaj, estante iomete ĉagrenita, demandis ĉu la bebo estis nutrata per brusto aŭ per botelo.

"Mamnutrata," ŝi respondis. ( o )( o )

"Bone, demetu viajn vestaĵojn ĝis la talio," la kuracisto ordonis. Ŝi faris tion kaj tiam la kuracisto pinĉis ŝiajn mampintojn, kaj poste premis, knedis kaj frotis ambaŭ mamojn dum zorga ekzameno. Indikante al ŝi ke ŝi vestu sin, li diris, "Estas klare kial ĉi tiu bebo havas nesufiĉan pezon. Vi ne havas lakton."

"Tion mi scias, Doktoro," ŝi respondis, "Mi estas lia avino, sed mi tamen kontentas ke mi ĉeestis hodiaŭ."

Mamo4.jpg

[redakti] Du portretoj

( o )( o )
Fraŭlo kun fraŭlino iras al oficejo por registri sian geedziĝon. Subite la fianĉino malrapidigas la paŝojn kaj iomete konfuziĝinte diras:
— Karulo, mi volas konfesi al vi, ke mi havis amaton.
— Karulino, tio ne...
— Ne interrompu min! Jen memore al tiu knabo mi tatuis lian portreton sur mian mamon.
Post iom da tempo ŝi denove malrapidigis la paŝojn. La fianĉo kun miro ekrigardas al sia estonta edzino:
— Ĉu vi havis ankoraŭ alian?
— Jes, mi havis, karulo. Kaj lian portreton mi tatuis sur la alian mamon.
La estonta familia kapo histerie ekridegas.
— Kial vi tiel? — ofendiĝis la estonta edzino. — Ĉu vi freneziĝis?
— Tute ne... Mi nur imagas, kiel kripliĝos iliaj vizaĝoj post dudek jaroj...

[redakti] Cico

Cico: karesa nomo de mampinto; la suĉinfano nutras sin cicante.

[redakti] Tipologio

Estas la normalaj mamoj ( . )( . ),
luj mamoj kun silikono ( + )( + ),
luj perfektaj (o)(o),
Iuj estas malvarme (^)(^),
Aliaj estas avinaj... \./\./ ... Kaj ne forgesu la grandegajn (o Y o),
la malgrandegajn (.)(.),
la malsimetriajn (•)(.)

[redakti] Aliaj specioj

Mamoj troviĝas ankaŭ sur la korpoj de inoj de pluraj specioj. Ekzemple, la sirena mamo rimarkinde similas la homan.
( o )( o )

Kokinoj ne havas mamojn, ĉar kokoj ne havas manojn!

Knabino kun la mamoj malkovritaj, montrante flugilojn kaj antenojn

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. Laŭ Anna Freud, si oni sonĝas pri mamo, la revo estas fakte pri meduzo. Korpo de porko!



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la mamo.
wikia