Mamzono
El Neciklopedio
"Mamzono, kalsono, kaj poŝtelefono: ĉu estas ajn ia alia bezono?"
Oni povas porti aŭ kun aŭ sen truzono.
Enhavo |
[redakti] En la domo
En domo sen troa prudeco, malofte necesas pugujo, sed mamzono necesas pli ofte. La kialo estas, ke la suba duono de la korpo malpli ofte videblas tra la fenestro.
[redakti] Familie
- Edzo: Mi ne komprenas, kial vi uzas mamzonon, ja vi ne havas, kion meti en ĝin.
- Edzino: Ankaŭ vi uzas kalsonon, ĉu?
[redakti] Politika historio
Historie, la mamzono estis ofte la temo de politikaj disputoj.
- Laŭ malnudismo, la ino ĉiam portu.
"Pli bone kino sen la sono, ol ino sen mamzono."
- Kontraŭis la partioj de la populara fronto, kies inaj anoj ofte bruligis mamzonojn ĉe manifestacioj.
[redakti] Kiel bankostumo
En la meza dudeka jarcento, la dupeca bankonstumo (bikino) estis malpermesita sur multaj plaĝoj. Knabinoj anstataŭe devis aŭ porti la unupecan duonan bikinon, aŭ naĝi nudaj.
[redakti] Provo
Ino eniras vestovendejon, kaj diras al la blonda vendistino, 'Mi volus provmeti tiun mamzonon en la montrofenestro.'
'Nu vidu, sinjorino' respondas la vendistino, 'prefere vi faru tion en la provbudo...'
[redakti] Por bovinoj
Bovino paŝtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!