Manhatano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon"

~ Zamenhof stirante en Manhatano

"Honeste, antaŭ tio mi ne tro zorgis pri ĝi kaj eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto"

~ Manhatanano pri Neciklopedio
Manhatano-stotis3

Manhattan estas urbo en la ŝtato Kansas en USA. La urbo troviĝas en la distrikto Riley, la malpli granda parto ankaŭ en la distrikto Pottawatomie. La urbon oni nomas ankaŭ The Little Apple (Malgranda pomo), derivita de la kromnomo por Novjorko The Big Apple (Granda pomo), kies urboparto Manhattan estas en Kansas.

En distanco de 13 km okcidente de Manhattan troviĝas Fort Riley, unu el la plej signifaj militbazoj de Usono.

La nederlandanoj aĉetis la insulon en 1626 de indianoj por 60 guldenoj da komercaĵoj. En 1664 la britoj forprenis la insulon.

[redakti] Graveco

Jes kompreneble Manhatano ne estas burgo. Pli trafa ol kvartalo oni tamen opinias komunumo. Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, telelvidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.

Aliaj lingvoj