FANDOM


Bnm,

Manio(greke μανία manía), la profeto (aŭ hereziarko, laŭ liaj kontraŭuloj, laŭ la moderna psikiatria difino temas pri afekcia perturbo, kiu kutime evoluas en fazoj) (14-a de aprilo 21626-a de februaro 277) de Maniĥeismo, estis naskita la 14-an de aprilo 216 en Sud-Mezopotamio; li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton.

Manio, kiu, imitante Paŭlon, sin konsideris apostolo de Jesuo Kristo, mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis kanonaj en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.

El lia predikado estiĝis monda religio: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala kristanismo. Maniuloj estas kutime age multe tro aktivaj, emocie multe tro entuziasmaj, apenaŭ bezonas dormadon kaj plenumas aktivecojn nepripensitajn (ekzemple aĉetas kvantegojn da tute nebezonataj objektoj, kiuj povas bankrotigi la pacienton) – laŭ la nuntempe rega teorio tiu troaktiveco kaŭzatas de troa koncentriĝo de la neŭrotransmisiiloj noradrenalino kaj dopamino.

LegendoEdit

Laŭ legendo, virga filino de granda tŭaua (ŝamano) gravediĝis de spirito kaj ŝi naskis blankan knabinon, kiu nomiĝis Manio. La infaneto frue marŝis kaj parolis, indiĝenoj de multaj aliaj triboj venis por vidi ŝin. Kiam ŝi estis unu jaraĝa, ŝi mortis sen sufero aŭ malsano. La indiĝenoj, malĝojege, sepultis ŝin ene la domo, laŭ ilia moro, kaj akvumis la tombo por ke ŝia karno putrigu kaj ili povas fari la enterigon de ŝiaj ostoj, kiel okazas ankoraŭ hodiaŭ en multaj kulturoj. Dum tiu tempo, granda malsato venis sur la tero, indiĝenoj, fosis la tombon de Manio por eliris ŝiajn ostojn, sed anstataŭ ostojn, ili trovis manĝebla radikon, kiun ili nomis maniokon (Manio en la domo). Tiel, ili lernis la agrikulturon.

Aliaj indiĝenoj nomas ŝin Atiôlô kaj, kompreneble, estas multaj variaĵoj pri la leĝendo.

Mania eklezioEdit

La strukturo de l' maniĥea eklezio estis hierarkia: la gvidanto (Greke αρχηγος) ĝis komence de la 10-a jarcento rezidis en Babilono, kiam lia rezidejo transiris al Samarkando. Sub li estis 12 apostoloj, 72 episkopoj kaj 360 presbiteroj. Kvara rango estis la elektitoj de ambaŭ seksoj. Kvinan oficialan rangon konsistigis la amaso de l' tiel nomataj "aŭskultantoj", inter kiuj estis ankaŭ Aŭgustino, kiu pli poste kiel ortodoks-kristana episkopo fariĝis fervora kontraŭulo de l' Maniĥeismo.

Specoj da ManiojEdit

Erotomanio - eteromanio - Germanio - heroinomanio - kleptomanio - kokainomanio - lejŝmanio - leŝmanio - libromanio - megalomanio - melomanio - mitomanio - monomanio - muzikomanio - nimfomanio - Rumanio - skribmanio - toksikomanio