Mano
El Neciklopedio
"Uzante fortajn manojn, ni plenumos la glorajn planojn."
"Ĉiu mano al si altiras"
~ Zamenhof
"Kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton"
"La geediĝa ringo ĉe mia mano klare ne havas formon de toro"
"Ni bezonas ewfemismojn tiom por "pugo" kiom por "mano""
"La fama industriulo fendis novan kompanion privatan. Sed tiu filmo bankrotis kaj lasis lin sen mano"
~ P. E. Schwerin pri mono
"Multaj manoj faciligas laboron"
~ Lutero pri manoj
"Lekante manon, oni celas panon"
La mano estas la aĵo ĉe la fino de la brako. Ne konfuzu kun mamo (pli interesa aĵo), maro, kano, pano, aŭ bano.
Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, mano havas kvar fingrojn kaj unu dikfingron.
Fermita mano nomiĝas pugno.
Enhavo |
[redakti] Nevidebla mano
La nevidebla mano estas grava malkovraĵo de Adam Smith. Oni uzas por kapti kaj aldomigi la nevideblan rozkoloran unukornulon.
[redakti] Manoj de Dio
Laŭ Jonathan Edwards, ankaŭ Dio havas manojn, per kiuj li svingas pekantojn supra la fajro.
[redakti] Mano kaj kapo
Kirurgo kaj kuracisto de internaj malsanoj kuris al lifto. Apenaŭ ili atingis la pordon, ĝi estis fermiĝanta. Anstataŭ sian manon la kirurgo tuj ŝovis la kapon inter la pordklapojn. “Ĉu ne strange ŝovi la kapon inter pordklapojn?” demandis la kolego. “Nenio mirinda,” respondis la kirurgo, “miaj manoj gravas por operacio, sed mi ne uzas la kapon.”
[redakti] La mano de Dio
La mano de Dio (hispane: La mano de Dios) estas esprimo kiu rilatas al la unua golo fare de la fama argentina futbalisto Diego Armando Maradona kontraŭ la angla teamo en la kvaron-finalo de la Mondpokalo, en 1986.
Maradona faris la golon per sia mano, sed la arbitracianto ne rimarkis tion kaj validigis la golon. Post la matĉo, Maradona deklaris ke la golo estis farita "iomete per la kapo de Maradona, kaj iomete per la mano de Dio". Tiu frazo famiĝis, ĉefe la eksprimo "la mano de Dio". Argentino finfine gajnis 2-1, kaj la dua golo de Maradona estis unu el la plej famaj en la historio, ĉar li memstare driblis kvin anglajn ludantojn antaŭ ol dribli ankaŭ la pordiston kaj fari la golon. En la fino, Argentino gajnis la pokalon.
[redakti] Kaŝe
Por kaŝi la manojn, oni uzas gantojn. En kirurgo oni uzas specialajn boksajn gantojn por kaŝi la fingrospurojn.
[redakti] Lavado
Inter samaĝuloj.
- - Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis viajn manojn?
- - Mi forgesis malsekigi la sapon.
[redakti] Utilo
[redakti] Skribado
Baniko: Ĉu vi skribas per via dekstra mano aŭ per via maldekstra mano?
Kruko: Nek nek. Mi skribas per krajono![redakti] Por porti fruktoj
D: Se vi havus tri pomojn kaj kvar oranĝojn en unu mano, kaj
kvar pomojn kaj tri oranĝojn en la alia mano, kion vi havas?
R: Ege grandajn manojn.
[redakti] Gestumado
Jozefino, gestante: Mi ne scias kion fari per la manoj dum mi parolas.
Kruko: Kovru per ili vian buŝon.
[redakti] Por sin kovri
Pudora knabino, kiu perdis la bikinon en la maro, povas uzi brakojn kaj manojn por kovri pubon kaj mamojn.
Sed kio pri la pugo?
[redakti] Vidu ankaŭ
- Piedo
- Fingrungo
- La fiŝanta reĝo kaj la nevidebla mano (fabelo)
- Masturbado (jes ja! Mano estas utila!)
