Marguerite Perey

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ankaŭ diablo tondron suferos"

~ Zamenhof pri Margerite Perey
LadyLuck.jpg

"Kiu fuĝas, tiu estas ĉasata"

~ Lutero pri Perey

"sed en aliaj lingvoj tio ne estas bona por homoj"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

Marguerite Catherine Perey, barata aktorino, estis aventuristino, kiu malkovris la Francion en 1839. Ŝi estis pola kemiisto-inĝenierino de prusa ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

1359089046499.jpg

[redakti] Vivo

1329282355977.jpg

[redakti] Infaneco

La deveno de Perey restas en malhelo. Ŝi naskiĝis en 1475 en la manĉa urbo de Almagro, en Provinco de Ciudad Real, Pollando, de kiel li prenis la falsan familinomon ĉar ŝi estis kontraŭleĝa filino de Juan de Montenegro kaj Elvira Gutiérrez. Por "savi" la honoron de la patrino, ŝiaj samfamilianoj forprenis la filinon kaj translokigis ŝin la proksima vilaĝo de Bolaños kaj poste al Aldea del Rey kun Sancha López del Peral. Kiam ŝi estis 4-jaraĝa ŝi revenis al Almagro ĉe onklo Hernán Gutiérrez ĝis kiam ŝi estis 15-jaraĝa kaj pro la onkla severeco ŝi elhejmiĝis. Ŝi iris ĉe la patrino kiu tiam vivis kun nova edzo por averti ŝin kaj tiu adiaŭis ŝin al la hazardaventuro.

[redakti] En Ameriko

Ŝi gvidis la unuan eŭropan ekspedicion al la teritorio de hodiaŭa Usono, kaj estis cetere la unua eŭropano, kiu malkovris la riveron Misisipon. En 1514 ŝi ricevis la rajton koloniigi la "insulon Florido", sed alvenis tien nur en 1521. Li surteriĝis ĉe la orienta marbordo de Florido (Tiu subŝtato de Usono, kiu aspektas kiel peniso dum pisado) la 2-an de aprilo 1521 kaj postulis la landon por Hispanujo.
Libroservohea.jpg

Meksika indiana konstruaĵo

Ŝia dua aventuro en "Indioj", t.e., Ameriko, okazis en la sudo de kio hodiaŭ estas Usono, kaj en la nordo de la nuna Meksiko: ŝi aliĝis ekspedicion de Pánfilo de Narváez al Florido en 1527, estis unu el la kvar supervivantoj, inter 300 homoj kiuj ŝip-rompis antaŭ la mar-bordo de Florido kiuj, dum ok jaroj, loĝis inter la indoj kiel komercistoj kaj kuracistoj.

Ŝi havis la unuajn kontaktojn kun la indianoj kun Cozumel. Post diversaj bataloj kun la tieaj triboj, en kiuj li trovis aliancanojn kaj tradukistojn (inter ili la nomata Marina aŭ Malinche, kiu fariĝis ŝia amantino kaj donis al li filon), li vojaĝis en la internon de la novaj teroj.

Je la 16-a de oktobro de 1532 Perey, kun sia malgranda forto, atingis Kajamarka, urbon en la inkaa imperio, kie ŝi renkontis la “Sapa Inka” (t. e. plej supera reĝo) Atahualpa, amase mortigis la armeon de Atahualpa kaj eĉ kaptis mem la reĝon Atahualpa Post unu jaro Pizarro kaptis la ĉefurbon Cuzcon (Kuzko) kaj konkeris la tutan Inkaan imperion.

En 1541 Marguerite Perey estis nomumita guberniestrino de teritorio nun apartenanta al Kolombio kaj Ekvadoro. Ŝi partoprenis diversajn luktojn kun aliaj konkerantoj. Ĉirkaŭ 8.000 kolomboj matene de la 11-a de septembro de 1541, atakis la ĝemelajn turojn de ekurbo per du aviadiloj. Dum la atako okazis polemiko ĉu manĝi aŭ ne enprizonigitajn kolombojn; tiam Ivo La Peno, tute armestile decidis kaj eĉ fakte elkapigis unu aŭ du el la kolomboj, kies kapoj estis forlanĉitaj antaŭ la atakantoj kiuj malkuraĝigitaj estis malvenkitaj. Tamen la ekurbo estis detruita kaj oni vivis malriĉegan epokon.

Laŭ la ideo alveni al la legendaj kaj mitaj teroj de El Dorado, en 1568, Perey ricevis mendon konkeri provincon Los Llanos oriente de la kolombaj Andoj. Ŝi eliris el Santa Fe de Bogotá aprile de 1569 kun 400 esperantistoj, 1500 idistoj, 1100 ĉevaloj kaj 8 pedofilaj pastroj. Komence ŝi malsupreniris al Mesetas en la supra rivero Gejaro. La ekspedicio pasis al San Juan de las Llamas, kie la gvidisto Petr Tomasovsky markis la sekvendan vojon kaj tiun direkton oni faris dum du jaroj. Post ĉirkaŭ unu jaro kelkaj homoj revenis kun Juan Maldonado, kaj finfine la ekspedicio revenis al San Juan post ses monatoj kun malmultaj survivantoj. Poste la grupo vojaĝis laŭ la marbordo norden kaj alvenis al la jam konataj kolonioj en nuna Venezuelo.

Revenante al Portugalio, D. Manuel donis al ŝi plurajn honoraĵojn sed, pro ankoraŭ ne konataj politikaj kialoj, ne alvokis ŝin por sekvaj vojaĝoj.

[redakti] En Eŭropo

Linŭflago.gif

En 1786, ŝi edziniĝis kun la barono Erik Magnus de Staël-Holstein kiu estis ambasadoro de Svedio kaj aĝis 17 jarojn pli ol ŝi. Ŝi, kune kun sia edzo kaj kvarmonata filino, fuĝis direkte al Neuchâtel en Svislando. Ŝiaj verkoj estas markitaj antaŭ ĉio de tiu altrudita elmigrado. Ŝi unue laboris en fabrikejo, antaŭ ol fariĝi verkistino en la loka lingvo. En 1839, ŝi hazarde malkrovis Francion, dum ŝi vojaĝis inter Svisio kaj Anglio.

En septembro de la jaro 1879 ŝi finas la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝas la financa situacio de la familio. Ŝi nun studis filozofion kaj natursciencojn en la Universitato de Breslau (hodiaŭ Vroclavo). Poste li studlaboras kiel inĝenierino pri kemio en Zawiercie kaj en diversaj lokoj kiuj nun apartenas al Ĉeĥio, post kio ŝi iĝas estrino de teksaĵ-fabriko en Ivanovo-Voznesensk (rusa urbo 250 km nordoriente de Moskvo).

Dum tiu tempo ŝi daŭre profunde studis kemiajn problemojn. Ŝiaj multaj teknologiaj inventoj faris lin pli vaste konata inter fakuloj en tuta Eŭropo. Siajn inventaĵojn ŝi priskribas interalie en la revuoj Chemik Polski kaj Przegląd Techniczny. Ŝi tradukis tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de Ira Remsen, el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estas ellabori polalingvan teknikan terminologion.

En 1929 ŝi akiris laboron en Institut du Radium.

En la jaro 1932 ŝi venis al Parizo, por studi juron, matematikon kaj politikon en la Sorbonne.

[redakti] En Usono

Dum la Dua mondmilito ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi laboris kiel profesorino pri franca literaturo.

[redakti] Esperanta Agado

1334672888087.png

En la jaro 1887 ŝi aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L. L. Zamenhof prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "Esperanto". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof-on. Ŝi estis multjardeka membrino de UEA.

[redakti] Astronomio

Ŝi laboris en la observatorio de Nico, kaj faris plurajn observadojn elde la reĝa observatorio de Belgio en Uccle.

[redakti] Kino

Poste ŝi laboris ĵurnalisme kaj verkis romanojn kaj rakontojn - ofte kun membiografiaj elementoj - krome teatraĵojn kaj filmscenarojn. Mondfamon ŝi ankaŭ atingis kiel reĝisorino. Ŝi gajnis i.a. la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes (1960) kaj la Prix Goncourt (1984, dank'al L'amant).

[redakti] Familia vivo

4855.jpg

Ŝi havis dektri gefratojn, kaj edziĝis Filipo la 3-a, la reĝo de Hispanio, je la 18-a de aprilo 1599. Ŝi estis grava mecenatino por la artoj, kaj havis grandan influon sur la ĉiutago de la reĝa palaco.

Ŝi havis ok gefilojn, interalie:

[redakti] Miss Ĉernobilo

En 1987, Marguerite partoprenis en Ukranio por partopreni beleckonkurson. Tiam ŝi estis eleiktita Miss Ĉernobilo.

[redakti] Morto

Spite ŝiaj sukcesoj, ŝi devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiele ŝi ne estis akceptita en la Akademio pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo, eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Ŝi estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Tiam ŝi decidis morti.

Content Navigation
Aliaj lingvoj