Maria la 1-a
El Neciklopedio
"Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela"
~ Morteza Mirbaghian pri Maria, la Freneza
"Ankoraŭ Dio ne dormas"
~ Zamenhof pri Maria
La elmigrintoj de Skrotio alvenis Nederlandon, kie ili daŭris la kultivadon de la herbo, sed la klimataj kondiĉoj en Nederlando ne estis taŭgaj al kanabkultivado, sekve, nederlandoj serĉis novajn terojn kaj koloniigis Jamajkon. Maria adoptis la titolon Maria Ĥuana la 1-a, reĝino de Unuiĝinta Regno de Nederlando kaj Jamajko kaj patentigis la kanabon kaj ŝanĝis ĝian nomon al marĥuano, kiu estas komerca marko. Post tiu, la herbo iris al tuta mondo.
Bedaŭrinde, viroj en Nederlando iĝis nerdoj, kaj ne volis plu fiki. Sekve, Maria decidis lasi sian regnon kaj elmigri al Danio. En Danio, Maria submetiĝis al transeksa operacio kaj edziĝis al reĝo Fantomo kaj ili iĝis gepatroj de fama esperantisto princo Hamleto (vere ŝi krokis lin kun duono de la armeo, kaj vere ŝi ne scias kiu estas la vera patron de sia filo (^_^) ). Ili estis forigitaj de Danio, ĉar danoj ne plu suportis la senfinajn deklamojn de Hamleto kaj decidis iri al Portugalio, kiam la reĝino Maria estis kronigita "La Freneza Reĝino" pro siaj seksaj aventuroj. En Novembro 1807 trupoj de Napoleono igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Hamleto kaj la reĝino Maria la 1-a, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Luksemburgio. Tie ŝi mortis pro Aidoso.


