Marie Curie

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Jen lumo sen fumo!"

~ Teilhard de Chardin pri radiumo
2531 o

"Tiu virino nun ŝanĝas la vivon!"

~ Cindy McKee pri Marie

"Mi amas, do mi radias"

~ Maria Skłodowska-Curie pri sia vivodevizo

"Plu bona savar kam nur kredar"

~ idisto
Veturilo
Marie Curie venas Parizon.
Maria Skłodowska-Curie (1867-1934), mallonge Marie Curie, estis belga verkistino kaj muzikoterapeŭtino specialistiĝinta pri vibraj kvantumaj terapioj laŭ vidpunkto de moderna fiziko. Ŝi uzis siajn konojn por doni energian personecon al siaj muzikaĵoj, igante ilin plenaj je bonfaraj informoj.

En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon kaj alternativan kuracadon en la Universitato Sorbono, kie ŝi 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi aktive seksploris. Siajn tiurilatajn ekkonojn ŝi publikigis en formo de libro: "Radianta Rideto Kiel Signo De Sukcese Organizita Orgasmo". Ŝi ankaŭ estis natursciencistino, filozofiistino, ortomolekula terapeŭtino kaj studantino pri la hermetikaj scioj de la antikva Egiptio. Ŝi estis esploranta asocia membro de Centro de Sciencaj Esploroj pri piramidologio en Hispanio.

En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri amo laŭ propono de la edzo pro la invento de senamara amoro kaj en la sama jaro la Nobel-Premion pri muziko pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio. Tiutempe, sen radiumo oni ne povis aŭdi muzikon hejme, sekve, muzikoterapio estis ebla nur en hospitaloj, post radiumo, oni povas uzi muzikoterapion ankaŭ hejme. Temas pri la tiel nomata "radioterapio", kiu estas miksaĵo de konsciencaj muzikoj, muzikoterapio, mesaĝoj kaj deklaroj. La ĉefa temo de ŝiaj postlasitaj sciencaj verkoj estas la unuiĝo de ĉiuj en tiu kriza momento kiun nia planedo trapasas. Grava faktoro en tio estas laŭ ŝi la saniga efiko de komuna kantado dum orgasmo. Tiucele Curie donacis grandan parton de sia nobelpremio por la fondo de koruso de kantantaj parizaj amistinoj, projekto kiu bedaŭrinde ankoraŭ ne realiĝis.

En 1934 ŝi mortis pro leŭkemio, akirita pro la multjara laboro kun muzikoterapio. Aliaj sciencistoj daŭrigis ŝian laboron, kio kondukis interalie al la evoluigo de seksbombo kaj rokenrolo.

[redakti] Lastaj vortoj

Sensencaĵo! Verŝajne temas nur pri juketo!

Radiumo
Eĉ kiel juna knabino, ŝi ofte radiumis.
Aliaj lingvoj