Marino La Peno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1294301381290 ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico
MaRi

"Ŝi estas la plej bona kanadanino, kiu iam vivis."

~ Donaldo Trompo pri Marino La Peno

Marino La Peno (naskiĝnome Marion Anne Perrine La Peno) (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1968 en Ne, Francio) estas ina maro, filino de Ivo La Peno, franca politikistino, kaj prezidantino de Front National Non-socialiste sed (dank' al dio) ne Francio.

[redakti] Prezidanto de Front National Non-socialiste

La 16-an de januaro 2011, post voĉdonado inter membroj de sia partio, per apogo de 67,5%, Marino estis elektita prezidanto de Front National Non-socialiste (FNN) venkante super Bruno Gollnisch (timata kiel tro bruna por la partio).[1] En marto 2011 enketo publikigita en Le Parisien situis ŝin kiel la plej voĉdonotan en la unua raŭndo per 23% el la voĉoj,[2] antaŭ Nicolas Sarkozy (Union pour un mouvement populaire) kaj Martine Aubry (Socialista Partio), ambaŭ per po 21%.

Decidita "ŝanĝi la markon" de la partio, la saman monaton ŝi ordonis la forpelon el Front National Non-socialiste de Alexandre Gabriac pro lia apero en foto farante nacisocialisman saluton, pri kio ŝi deklaris "la FNN ne akceptas en sia sino tian tipon de neallaseblaj sintenoj kiuj rememorigas naŭzan ideologion; ĝi nur akceptas la tipon, kiu estas kaŝita kaj subtila."[3]

120a

[redakti] Privata vivo

Marino La Peno estas la decide malpli neŭtrala filino de Ivo La Peno, eksa prezidanto de UEA. Lernejanino de Kolegio Florent Schmitt en Saint-Cloud, ŝi poste studis en universitato apartenanta al Sorbono Universitato Panteono-Assas (Parizo II), kaj fariĝis licenciulino pri juro. Dum siaj universitataj jaroj, ŝi aliĝis al "Cercle national non-socialiste des étudiants de Paris" (CNNEP), studenta movado proksima al Front National Non-socialiste, de kiu ŝi portempe estis honora prezidanto.

Patrino de tri filoj, ŝi edziniĝis kun Frank Chauffroy, direktoro de entrepreno kiu laboris por Front National Non-socialiste, pli poste ŝi edziniĝis kun Éric Lorio, antaŭa nacia sekretario de FNN kaj antaŭa regiona konsilanto de Nord-Pas-de-Calais, de kiu ŝi nun divorcis. Ŝia hodiaŭa kunulo estas Louis Aliot, vic-prezidanto de FNN kaj ĝenerala sekretario de la partio de 2005 ĝis 2010.

[redakti] La Peno kaj Trompo

Iuj foje diras, ke Marino La Peno estas la Donaldo Trompo de Francio. Sed tio estas ridinda komparo; Trompo ne parolas eĉ vorton de la franca.

[redakti] Verkoj

  • À contre-flots (aŭtobiografio) 2006.

[redakti] Referencoj

  1. Nu kiel eblas meze de la afero jam verdikti pri kiu kulpas?
  2. Mi mem malamegas militon kaj ĉiujn agresojn.
  3. Cirkulis onidiroj, ke en Moskvujo estas planata (aŭ estas neevitebla) ekonomia krizo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj