Maristo
El Neciklopedio
"Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem"
~ Zamenhof] pri maristoj
"Mi ne estas maristo"
~ Antonio De Salvo pri marito
"Via stilo kreas polusighon, kiun mi ne serchas"
~ hosistemisto pri ĉi tiu artikolo
En Germanio la unua maristo skribe menciiĝis dum la jaro 983 post Kristo, kiam troniĝis la imperiestro Otto la 3-a, kaj eĉ je la komenco de la 21-a jarcento ankoraŭ en la Sud-Ĉina Maro, la Markolo de Malako, Brazilo... Kelkaj piratoj estis dungitaj de iu registaro kaj formas mararmeon.
Maristoj ĝenerale estas gejaj kaj konstruis ilian propran vivkomunumon, kaj nomis sin demokratie inspiritan komunumon, kiuj vivis laŭ siaj propraj reguloj, kaj ne tiuj de la ekstera mondo.
Enhavo |
[redakti] Mistera demando
"kiu/kio/kia estas la simileco inter maristo kaj aŭtomobilo?"
"ambaŭ iras sur 'dekk'.
[redakti] Epidemio
Maristo estis mordita de araneo. La kapitano perradie petis kuracistan konsilon. Oni ordonis, doni al la viro multe da viskio. Post du horoj la kapitano denove perradiis, ke la viro resaniĝis, sed ke epidemio ekestis inter la ŝipanoj: ĉiuj estis morditaj de araneoj.
[redakti] Ĉina maristo
Nova maristo venas al la ŝipestro.
— Sinjoro kapitano, ni marveturas jam de tri semajnoj. Mi ne povas tiom longe malhavi virinon. Mi sentas, ke mi iom post iom freneziĝas.
— Ne estas problemo. Faru, kiel viaj kamaradoj. Prenu la ĉinan kuiriston. Mi mem kutimiĝis al li.
— Ĉu kuŝi kun viro? Mi hontus pri tio. Se vi almenaŭ povus garantii al mi, ke la afero restos sekreta, eble...
— Estas malfacile, ĉar almenaŭ sep personoj konos la sekreton.
— Sep?
— Jes: vi, mi, la ĉina kuiristo, kaj la kvar ŝipanoj, kiuj devos teni lin.
[redakti] Maristo kaj pirato
Maristo kaj pirato renkontiĝas en drinkejo, kaj jen ili ekrakontas siajn maraventurojn. La maristo rimarkas, ke la pirato havas lignokruron, manhokon kaj surokulan ŝirmilon. Li scivolemas kaj demandas:
- - Kial vi havas lignokruron?
La pirato klarigas:
- - Ni estis en la mezo de martempesto. Enorma ondo supren pasis supre de la ŝipo kaj ĵetis min al la maro.
Mi falis en la mezon de ŝarkoj, luktis kontraŭ ili, kaj mi sukcesis reiri al la ŝipo, sed ŝarko buŝprenis mian kruron.
- - Kia rakonto! Sed, kaj kio pri la manhoko? Ĉu ankaŭ pri la manhoko kulpis la ŝarko?
- - Ne, la manhoko estas pro alia rakonto. Ni albordiĝis malamikan ŝipon kaj, dum mi luktis, kvar maristoj ĉirkaŭis min. Mi sukcesis mortigi tri, sed la alia tranĉis mian manon.
- - Kaj kio pri la okulŝirmilo?
- - Tio estis pro mevo, kiu fekis en mian okulon.
- - Ĉu vi perdis la okulon nur pro la fekanta mevo!?
- - Nu... tiu estis mia unua tago kun la manhoko...