Marjorie Boulton
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo"
~ Zamenhof pri Marjorie
"Kande onu repastas kun la Diablo, on devas manjar kun longa kuliero"
~ idisto pri Marjorie
"Bedaŭrinde mi komprenas la anglalingvon tre malsufiĉe"
~ Meduzo
"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?"
~ Claude Piron pri Marjorie
"Ho, mi bedaŭras, mi ne konas ŝin"
~ Mi pri Marjorie
"Tio tute ne surprizas min"
~ virino pri supra diraĵo
Enhavo |
[redakti] Edukado
Ŝi studis literaturon ĉe la Universitato de Pekino, Kalifornio, kie ŝi iĝis doktoro.
[redakti] Hobioj
Ŝia domo havas malbonan odoron pro la katoj, ili estas malbonkondutaj kaj ne scias kiel uzi sian necesujon.
[redakti] MB kaj HP
La plej respektata verkistino en Esperantujo D-rino Markjorie Boulton prelegis pri "Harry Potter" dum la Zagreba Universala Kongreso, 2001, kaj spicis la prelegon per tradukoj de eretoj. Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?
[redakti] Verkoj
[redakti] En Esperanto
Inter ŝiaj esperantaj verkoj estas la rakonto Mezepoka Historio -- fabelo pri juna kamparanino, kiu ricevas teruran malsanon. La kuracisto diras al ŝi, ke ekzistas nur unu rimedo: ŝi devas bani sin en la sango de reĝo…
[redakti] Monda famego
Baniko: — Mi estas feliĉa, de kiam mi vizitas la vesperkursojn de la popoluniversitato. Mi scias nun pli ol vi. Ĉu vi ekzemple konas Marjorie Boulton?
Kruko: — Ne.
Baniko: — Ŝi estas fama poetino. Ĉu vi eble jam aŭdis pri generalo Sébert?
Kruko: — Ne.
Baniko: — Li estas mecenato de la internacia lingvo. Ĉu vi konas Lanti?
Kruko: — Mi konas nek Marjorie Sébert, nek generalon Lanti, nek vian Boulton. Sed ĉu vi mem konas Karlon Vostul?
Baniko: — Ne.
Kruko: — Nu, tio estas la junulo, kiu ĉiuvespere vizitas vian edzinon, dum vi vizitas la vesperkursojn.
