Marko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"La marko estas Dexedrine"

~ Usonano pri marko

"Kurzo estas pure valuta nocio :D"

~ Ekonomisto pri marko

"De unu bovo oni du felojn ne ŝiras"

~ Zamenhof pri Marko

Marko estas tre interesa afero. Li estas antikva germana dio, anstataŭigita de eŭro.

Marko devenas origine el la ofta latina nomo Marcus [elparolu markus] (kun signifo de "dediĉita al la (romia) bataldio Marso", kuzo de sankta Barnabaso. Antaŭ ol li elektiĝis papo, li estis episkopo de Ostio.

Papera germana marko kun difinita valoro, kutime indikata en certa valuto, estis eldonata de poŝtoj por faciligi la pagadon de afranko. Saman nomon havas ankaŭ la daŭre uzata monunuo de Bosnio kaj Hercegovino, kiu prenis sian nomon (kaj ankaŭ kurzon) de la germana marko, kiam ĝi ankoraŭ ekzistis. Marko estas ankaŭ nomo de iamaj valutoj en Estonio kaj Pollando.