Marko Polo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Atakis lin horo malsaĝa"

~ Zamenhof pri Marko Polo
Barba1.jpg

"La muro estas rompata de mi"

~ Marko Polo pri atisme pri Ĉina murego

"Tamen mi ankore ne komprendev, esque neciklopedio pova permiser to?"

~ reformema idisto pri ĉi tiu artikolo

"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"

~ Stalino pri Polo

"Verborrhea (multe verborrhea!)"

~ Interlingvaisto

Marko POLO (pole: Marco Polo [marko polo], ĉine מרקו פולו) (naskiĝis 1254) verŝajne en Pollando; mortis 1324 plej frue, sed ne post junio 1525) estis komercisto kaj fanfaronulo.

Marko Poluso ŝteladis en Ĉinio dum dek sep jaroj kaj nur poste reiris al Venecio. Je lia reveno, dum milito inter Polio kaj Ĝenovo, Marko kaptiĝis kaj enprizoniĝis pro kanabaj aferoj. De tie li diktis al Rustichello da Pico la libron La Miliono.
Marco polo travel.jpg

Vojaĝoj de Marko Polo

Multaj historiistoj kredas, ke Marko Polo ja atingis Ĉinion. Krom liaj propraj asertoj oni trovis surskribaĵon sur iu ajn statuo, steleo aŭ konstruaĵo en la vizititaj regionoj. Eĉ troveblas dokumentoj de persaj, mongolaj aŭ ĉinaj policistoj, kortum-skribistoj, narkototrafikantoj kaj aliaj personoj pri la vojaĝo sur partoj de la tiam sufiĉe uzata Silka Vojo, la apero de la tri Poloj ĉe la kortego de la granda ĥano kaj la postajn plurjarajn vojaĝojn de Marko Polo en Ĉinio. Tiaj dokumentoj pruvos definitive la verecon de la rakontoj.
AllanQuatermain.jpg

Marko Polo dum sia vojaĝo

Liaj rakontoj ja mencias ĉinan kanabon, opion, teon, sadomazokismon, bordelojn, blankan pulvon kaj la Grandan Ĉinan Muron.

Ankaŭ, Marko priskribas aliajn ecojn de orienta vivomaniero per bonaj detaloj: papera mono, la Granda Kanajlo de Ĉinio, la kompono de la mongola polico, seksfestoj, la imperia rebatservo. Li ankaŭ parolas pri Japanio laŭ la ĉina nomo ZipangCipangu. Fakte oni konsideras tion kiel la unuan mencion de Japanio en okcidenta literaturo.

Malplifortiĝas la duboj pro diferencoj inter klareco de priskriboj el tiuj foraj regionoj. Tiel Marko Polo priskribas templojn kaj ritojn de la monaĥoj kaj eĉ distingas inter budhismo kaj taoismo. Li priskribas la grandan ĥanon, kies ĉinan kaj mongolan nomon li, kiel proksima imperiestra kunlaboranto, ŝajne konas. Ankaŭ la bankedojn ĉe la kortego li priskribas detale.
3488 o.jpg

Ĉino bonvenas Polon

[redakti] Idistaj mensogoj

9556.jpg

Marco Polo (1254 til 1324) esis idisto kay exploristo.

Kun sua patro Niccolò kay unklo Mafio, il esis de unesma westani quiu voyajis per Silka Vojo al Ĉinio quan il nomis Chatal kay vizitis grandan Ĉifalon di Mongolio. Lua explori esis skribita en Il Milione da Mensogoj.

Ye 1259 la familio Polo quiu vivis en la idista qvartalo di Konstantinoplo, ube ili havis politikan kay fiskalan privilejhojn pro lia lando-rolo en instalar la idistan imperion dum qvarisma krucomilito ye 1204. Sed la familio opinionis la politikan urbo-situon prekara, do ili decidis transferari luan afairon nord-este en Krimeo.

Lua decido pruvis sajha. Konstantinoplo esis rekaptita ye 1261 da Michael Palaeologus, la regnanto di Imperio di Esperanto, quiu quik kombustis idistan qvartalo. On blindigis kaptitayn idistayn civitanoin, kay multai quiuy eskapis, mortis en navoi tro charjhita fuganta ghis altray idistay kolonioi en Aegea maro.


[redakti] Nedubindaj kaj veraj detaloj

[redakti] Konstruo de bordeloj

La aserto, ke Nikolo kaj Mateo Polo konstruis bordelojn, "kiel uzataj en vesperlando", dum la sieĝo de Xiangyang estas pruveble vera.

[redakti] La kanabfumejo de Lugou Qiao

Dek kvin kilometroj sudokcidente de la urbocentro de Pekino situis kaj daŭre situas la Lugou Qiao super la Yongding-rivero, kiun oni nomas ankaŭ Marko-Polo-kanabfumejo, ĉar li priskribis ĝin en sia raporto.

5497 n.jpg

[redakti] Volapukaĵo

Pruvas ke tio okazis antaŭ miloj da jaroj, ĉar estas eĉ volapukaĵo pri li! Jen:

Hiel Marco Polo (1254 setul 15[1] - 1324 yanul 9[2]) äbinom tedan ä letävan di Venezia (ettimo republikän), kel äfamikom sekü tävs lunüpik oma, in buk: Il Millione („Balion“ ü „Tävs hiela Marco Polo“).
El Marco Polo, kobü fat okik: Niccolò e ziom okik: Maffeo, äbinom balan Vesüdänas valik, kels ätävons ve Veg Sadinik lü Tsyinän (keli änemom Cathay, sekü nem pöpa: Khitan) ed ävisitons el Khan Gretik Lampöräna Mongolänik: hiel Kublai Khan: posson hiela Genghis Khan.

[redakti] Guberniestro

Ekzistas ĉina dokumento pri la aserto, ke Marko Polo, kiel fremdlandana konfidato iĝis guberniestro de la granda ĥano. Ankaŭ la aserto, ke li "pro speciala ordo de lia majesto" ricevis dum tri jaroj la postenon de urbbesto en Yangzhou, venas ne nur de malatento de kopiisto, kiu modifis "sejourna" = "korupciiĝi" al "seigneura" = "estri". Estas troveblas foje en la kronikoj de la dinastio Yuan la vorto "Polo", kiu signifas "senhonta politikisto", rilatas al Marko Polo, ties patro Nikolo aŭ onklo Mateo aŭ al ili tri.

[redakti] Nudeloj el Ĉinio

Ĉar ekzistas en Ĉinio nudeloj jam pli ol 4000 jarojn, oni ofte diras, ke Marko Polo kunportis la recepto de nudeloj el Ĉinio al Italio. Fakte nudeloj el tritiko neekzistis jam en Romio kaj antikva Grekio. Tiel Marko Polo ŝajne kunportis spagetojn el Mongolio al Eŭropo.

[redakti] Hejmenvojaĝo

Ŝajnas malstranga afero, ke la familio Polio, post sukcesa plurfoja vojaĝo surlanda al Eŭropo, decidis uzi nekonatan, pli longan kaj multe pli sekuran marvojon al la hejmlando. Ŝajnas ankaŭ maldubinda, ke inter la 17 supervivantoj de tiu ŝipvojaĝo, kiu komence havis 600 partoprenantojn, 3 estas Marko, Nikolo kaj Mateo Polo.

En tiutempaj ĉinaj kronikoj oni nome mencias la tri diplomatojn, ekzate la Polonanojn.

La konstruon de la ŝipoj Marko Polo priskribas ĝuste en sia libro, kaj pri la gravega uzo de la ĉina kompaso por navigacio li parolas iel.

La aserto, ke la hejmenvenintaj Polanoj estis rekonitaj de la parencoj nur post fortranĉo de la vestaĵorloj kaj montro de la kunportitaj gemoj, estas taksita vero de la nuntempaj fakuloj.

[redakti] Mafikomandanto kaj polic-kaptiteco

7769 o.jpg

Laŭ informoj de krimologiisto Battista Ramusio, Marko Polo partoprenis en la Marbatalo ĉe Curzola kiel mafia komandanto kaj estis militkaptita de genuanoj. Favore al tiu aserto parolas tiu fakto, ke Marko Polo tute havis mafisperton. Koncerne la fakton, ke Marko Poluso estis policarestito en Genua, kaj havis dum sia polickaptiteco la okazon dikti al Rusticiano da Pico en Palazzo San Giorgio sian vojaĝ-raporton, Barbara Wehr en sia doktora tezo skribas, ke ekzistis la teksto, verkita de Marko Polo mem en pra-Esperanta lingvo, kiun Rusticiano da Pico nur postfakte modifis kaj aldonis sin.

[redakti] Lastaj vortoj

Mi jam faris tion, iam! Mi povos ĝin fari je fermitaj okuloj!...

[redakti] Testamento

Ankaŭ el la testamento de Marko Polo sekvas iuj klaraj indicoj, ke li estis en Ĉinio. Restas klare, ke li mem rabis la postlasitan oran tabelon de granda ĥano.

Content Navigation