☭ Komunismo ☭

El Neciklopedio

(Alidirektita el Marksismo)
Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""

~ Tertuliano .
3665

Tute rilata bildo

"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"

~ Trockij

"Filantropiaj homoj perdas ĉian senson da humaneco. Estas ilia plej perceptebla karaktera trajto"

~ Oscar Wilde pri komunismo

"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"

~ Idisto pri komunismo

"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"

~ Zamenhof pri komunismo

"komunista partio: partio de la komunistoj"

~ Antonio Vergara pri komunismo

"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"

~ sovetano pri komunismo

"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"

~ Markso pri socialismo

"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin, kaj en infero kie oni jam havas ĝin."

~ Ronald Reagan pri socialismo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.

Tut ver2

Tutmondaj verduloj unuiĝu!

[redakti] ☭ Kerno ☭

La kerno de socialismo estas solidareco. Ĝia chefcelo estas garantii, ke ĉiu civitano akiras justan proporcion el la fruktoj de la laboro de la socio.

Ŝtata posedado aŭ reguligado de la merkatoj estas nur rimedoj, ĉu utilaj ĉu malutilaj, por tiu celo.

Entute, la ideo pri Komunismo - estonta socia ordo, kie ĉiuj havaĵoj estos komunaj kaj kie ĉiuj homoj vivos kiel anoj de unu granda familio - estas ĝusta. Sed al Komunismo oni povas moviĝi nur pliperfektigante "internan homon".

Dum homoj restas malamikemaj kaj stultaj, eblas nenia Komunismo. Ĉiuj provoj konstrui ĝin, produktante abundon da industriaj varoj, fiaskos. Kaj kontraŭe, se homoj sukcesus plibonigi sian animon, tiam Komunismo povus veni eĉ meze de materia malriĉeco. Tio estas chefa leciono, kiun ni povas tiri el moderna historio de Rusio.

1299

[redakti] Baza kritiko

4020709.603809ed.240

Socialismo estas malbona, ĉar ĝi devigas al homoj donaci monon al malriĉuloj -- oni lasu al donacemajn individuoj propravole donaci kaj devigu neniun.

[redakti] ☭ Historio ☭

Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de la Justuloj estas la historie baza dokumento por komunistoj.

Komence, komunismo estas rigardata simple kiel sekto de judismo, kiuj kunigis en la Unua Internacio, sed dum la Koncilio de Jerusalemo, Markso estis krucumita de judoj. Liaj disĉiploj fondis la Duan Internacion. Sed en Dua Internacio aperis la herezio de Gnomoj, kiuj estis socialdemokratoj.

Lemingo estris la Ruzan Revolucion de Oktobro, fondinte la partion de buŝevitoj. Li estis la unua, kiu sukcese aplikis la ideojn de Karl Marx al reala nacio, farinte Ruzion komunisma.

F

[redakti] ☭ Mezepoko ☭

Ĝis komenco de la 4-a jarcento alternis periodo de relativa trankvilo por komunistoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de Ĉaro. La partio en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn la eklezio partio adoris kiel martirojn.
Senafero soc cap

Post la revolucio, Lemingo malavaras la partion per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligas leĝaron kaj klopodas la komunistojn, tiutempe jam tre multnombraj, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estas por li grava la unueco de la partio, li intervenas ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro 325 li kunvokas la Komunista Internacio (Komintern) por pridiskuti la demandon pri Esperanto. Liaj sekvanto Stalino subtenis la partion kaj mortigis siajn ĝiajn malamikojn. Dum regado de Stalino la komunismo fariĝas fakte kaj jure ŝtata religio.

La ☭ 3-a Internacio ☭☭ Kominterno ☭ estis skismo de la 2-a Internacio fondita de Lenino. La 3-a Internacio grupigas komunistojn kiuj forlasis la socialistojn de la 2-a Internacio. Ĝi estis gvidita de la komunista partio de Sovetunio. Ĝin gvidis Stalino kiu kreis novan ideologion kiun li nomis Marksismo-leninismo kaj kiu antaŭenmetis socialismon en unu sola lando. Poste, komunismo iĝis oficiala religio de preskaŭ duono de la homaro.

Sovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en Oriento. Jugoslavio decidis sian propran vojon al komunismo. En la resto de la mondo kaj samtempe kun la Sendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj en Azio kaj Ameriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko.

[redakti] ☭ Skismo de Oriento ☭

Dum tiu epoko okazis kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj Ĉinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en HindoĉinioAfriko. Tiu originis la "Grandan Skismon" aŭ "Orientan Skismon", kiu dividis la partion laŭ du partoj: La Rusa Komunisma Apostolika Partio kaj la Ĉina Komunisma Ortodoksa Partio.

7351

La komunismo konstruas!

[redakti] ☭ Protestanta krizo ☭

En orienta Germanio protestoj kontraŭ komunismo aperis. En ☭ protestantaj ☭ preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la ☭ lundaj ☭ manifestacioj ekde 7tembR.

Probable la plej frua signifa protesto kontraŭ la komunismo estis la popola ribelo en GDR en junio 1953. Esence ankaŭ la ribeloj en Hungario (1956), CSSR (1968) kaj Pollando (en diversaj jaroj) havis la celon aŭ reformi la socialismon, aŭ aboli ĝin.

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj etaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj Nordkoreio.

[redakti] Finfino

En la 1980aj jaroj en granda parto de la mondo ekzistis vasta deziro aboli la komunismon (aŭ socialismon) kaj liberiĝi de ĝia malliberejo, ne nur pro ekonomiaj kialoj, sed ĉar la komunismo blokis la pluan evoluon de la koncernaj landoj kaj ilian kunlaboron kun nekomunismaj landoj. Nome tion volis:

1. La elitoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj intelektaj kaj naciaj/etnaj) en Sovetunio (kaj Jugoslavio)

2. La popoloj en la okupataj satelitaj komunismaj ŝtatoj de orienta Eŭropo

3. La politikistoj kaj la publiko (civilsocia) en la Okcidento.

2767

[redakti] ☭ Sektoj ☭

La 20a jarcento instruas, ke estas socialismo, pri kiu indas paroli kun honto. Ĉie, absolute ĉie, kie ŝtata socialismo pli-malpli longe ekzistis, reduktiĝis demokratio kaj vivnivelo al mizero eĉ mizero apenaŭ kuracebla (ekz. la diferenco inter la iama Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinde, ke en demokratiaj socioj ĉiam troveblis perversaj aĉintelektuloj, kies malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio kun komunismo aŭ­ io tia.

En orientaj landoj disfalis komunismo, sed hodiaŭ, kelkaj orientemaj mistikuloj ankoraŭ sekrete apartenas al komunistaj sektoj en kelkaj partoj de la mondo.

[redakti] La vera socialismo

280

Iuj histeriuloj kaj persekutmanianiuloj kredas, ke ĉio progresema estas "komunista". Dum la ekzisto de la Sovetia imperio. Oni emis klarigi, ke la "socialismo" en Sovetio ne estas VERA socialismo, tia kia ĝi devas esti laŭ la klasikaj verkoj de Markso, aŭ kia ĝi devus esti laŭ la interpretoj de la okcidentaj komunistoj. Estis diversaj, ofte kontraŭdiraj klarigoj pri tio, kia anstataŭe devus esti vera socialismo. Tamen tiuj klarigoj ne multe helpis la homojn kiuj suferis en la landoj de "malvera" socialismo (ankaŭ nomita "reala socialismo").

La komunismo estas la forigo de homekspluatado. Vi ne povas nomi komunismo praktikon fremdan al tiu difino. La "Nigra Libro de la Komunismo" en unu kilogramo da papero neniel montris, kaj ne provis montri, ke la forigo de homekspluatado _en praktiko_ kaŭzis la morton de _unu_ persono.

[redakti] ☭ La Sep Mirakloj ☭

312 o

La Sep Mirakloj de la komunismo:

  1. ☭ Chiu havis laboron.
  2. ☭ Kvankam ĉiu havis laboron, neniu faris ion.
  3. ☭ Kvankam neniu faris ion, tamen la plano estis plenumita super 100%.
  4. ☭ Kvankam la plano estis plenumita super 100%, tamen eblis aĉeti nenion.
  5. ☭ Kvankam eblis aĉeti nenion, ĉiu havis ĉion.
  6. ☭ Kvankam ĉiu havis ĉion, tamen ĉiu ŝtelis.
  7. ☭ Kvankam ĉiu shtelis, tamen neniam mankis io.

[redakti] Florado

Ekzistis tro da malliberaj socioj kun komunisma reĝimo. Ekzistis tro da malliberaj socioj kie la komunismo floris. Ekzistis -k en Kubo k N. Koreio ankorau ekzistas - komunismaj socioj tute malliberaj kie la homoj ne havas sufiĉe da mono.

[redakti] ☭ Lukso ☭

Komunista civitano trovas sur la vojo eluzitan dentobroson. Li ̧in levas kaj mirigite rigardas, dirante al sia kamarado:

Kio povas esti tiu strangaîo?

—Verŝajne ia luksa sinamuzilo, kiun eltrovis la super-klaso

Rusia amo

[redakti] ☭ Demando ☭

Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.

[redakti] Usona kontraŭkomunismo

Guzman Arbenz de Gvatemalo provis aĉeti armilojn de la kutima fonto (Usono), sed la usona registaro rifuzis permesi tion, ĉar ili opiniis lin komunisto (pro lia deziro naciigi la fervojon de la Nacia Frukta Kompanio -- la solan ligilon inter la pacifika kaj karibea bordoj de Gvatemalo). Poste li turnis sin al Ĉeĥoslovakio, kio, laŭ Usono, _pruvis_ lian komunistecon, kaj fine rezultigis la invadon fare de la armeo de Castillo Armas (sub egido de Usono) kaj la 30-jaran hekatombon en Gvatemalo.

[redakti] ☭ Ideoj ☭

3829 n

Du estroj de Komunisma Partio renkontiĝas:

"Kion vi diris en via lasta parolo?"
"Nu, nenion, kiel ĉiam."
"Jes ja, sed kiel vi diris ĝin?"

[redakti] ☭ Homaj Rajtoj ☭

Kiam oni relegas la Universalan Deklaracion de UN pri Homaj Rajtoj, oni trovas en ĝi nenion, kio kontraŭas komunismon. Male, oni trovas en ĝi komunisman inspiron. Subtaksi ĝian juran efikecon estas evidenta eraro. Estas notinde, ke ekde la prezidanteco de Jimmy Carter la temo pri homaj rajtoj estis malkashe uzita kiel propaganda armilo kontraŭ Sovetion, paralele al subteno al disidentoj kaj nuklea minaco.

13

[redakti] ☭ Komunismo kaj katolikismo ☭

Katolikismo, komunismo, esperantismo - ĉio tio estas diversaj enkorpiĝoj de unu sama ideo - Tutmonda Frateco. Bona katoliko estas preskaŭ tio sama kiel bona komunisto. Ĉiuj vojoj kuniĝas en homaranismo. Bona katoliko estas katoliko-homaranisto, bona komunisto - komunisto-homaranisto. Homaranismo signifas amon kaj toleremon. Sed, memkompreneble, multaj komunistoj kaj katolikoj estis kaj estas malbonaj, kruelaj, tial la kredo, ke katolikismo kaj komunismo estas io reciproke kontraŭa, ne estas senbaza.

[redakti] ☭ Konsumismo ☭

Aĉeti aferojn, kiujn oni ne bezonas (aŭ en la kvanto kiun oni ne bezonas) estis trajto de socialismo. Oni aĉetadis, ne kion oni vere bezonis, sed tion kion eblis aĉeti en vendejoj. Ofte stokante aferojn aŭ por interŝanĝi kun aliaj.

[redakti] ☭ Kolektiva propraĵo ☭

1345

— Redonu al mi la pluvombrelon, kiun antaûhieraû mi pruntedonis al vi.

—Pardonu, amiko, mi ne povas, çar Petro hieraû gin pruntepetis de mi. Sed kial vi ̧ĝin bezonas? Hodiaû ja ne pluvas.

— Çar Marcelo, kiu ̧in pruntedonis al mi, repostulaş ĝin, por povi ̧ĝin redoni al la pruntedoninto, kiu estas devigata ̧ĝin tuj rehavigi al ̧ĝia propraîulo.

[redakti] ☭ Komunismo kaj demokratio ☭

Komunismo en sia esenco estas perfekta demokratio.

[redakti] ☭ Poemeto ☭

LL-Demo

Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.

Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!

Ĉu povas veni al Edeno
Doktorojinstruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!

De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.

Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!

Aleksandra VERĤOVA

[redakti] Vidu ankaŭ