Marteno Lutero (Reĝo)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Lutero skuis Germanion - sed Francis Drake retrankviligis ĝin: Li donis al ni la terpomon"

~ Heinrich Heine pri Lutero
Mlk-esperanto-tribute.gif

"Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi sur herbaĵo"

~ spiono al papo pri Lutero

"Kiu?"

~ Blondulino pri Lutero

"Kiu ne antaŭeniĝas,malantaŭeniĝas"

~ Goethe pri Lutero

La Reĝo Marteno Lutero (Martin Luther King) estis 16a-jarcenta monaĥo kaj monarĥo. Li estis la unua germana reĝo kun afrikaj prauloj, kaj la fondinto de la protestantisma movado por civilaj rajtoj.

Enhavo

[redakti] Juneco

En juneco, li estis konata kiel "Lekso" Lutero, kaj ofte batalis kontraŭ Superhomo. Finfine oni sendis lin en la malliberejon, kie li studis teologion kaj politika scienco. Li plenis pentis, kaj li lasis la malliberejon nova homo.

[redakti] Verkoj

Inter liaj verkoj...

  • Germana traduko de la Sankta Biblio, el la devena Esperanto,
  • "Mi havas reton!" -- fama parolado pri etnoj kaj komputiloj,
  • Von den Jüden und iren Lügen (Pri la Judoj kaj iliaj Mensogoj) -- grava kontribuo al dialogo inter religioj.

[redakti] Influo

Lutero grande influis reformistojn de pli lastaj jarcentoj, ekz Karlo Markso, Hitlero, Barack Obama.

[redakti] Homoj apenaŭ scias ion pri Martin Luther

Amikinoj kafumas: Vidu, en la hodiaŭa gazeto estas interesa artikolo pri Martin Luther King.
Amikino 2: Ĉu? Fakte, mi apenaŭ scias ion pri Martin Luther King.
Amikino 1: Kion vi devus scii? Li estis heroa, kuraĝa homo, kiu luktis por la rajtoj kaj respekto al ĉiuj senrajtigitoj.
Amikino 2: Jes, jes, mi scias. Sed... kiajn ŝuojn li portis?

[redakti] Vidu ankaŭ

Tchemizonialingvo.jpg


La senhumura Vikipedio havas artikolojn senhumurajn
pri Marteno Lutero kaj Martin Luther King.
Aliaj lingvoj
wikia