Marto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas."

~ Zamenhof

"Kial vi ne citas iujn asertojn el la koncerna artikolo kaj pruvas ilin malveraj?"

~ Raciulo al vi pri ĉi tiu artikolo
Martinus

Sankta Marto de Tur, Teksaso, (hungarlingve Tours-i Szent Márton, franclingve Martin de Tours, anglalingve The Saint Doctor Martin Luther Tours, Jr., turkmenlingve Turkmenbaŝio, n. ĉirkaŭ la jaroj 316/317 en Sabaria, romia provinco Panonio, hodiaŭ Szombathely, Hungario; m. la 8-an de novembro 397 en Candes apud Tur) estis la tria kristana episkopo de Tur. Li estas inter la plej konataj sanktuloj de la romie katolika eklezio.

[redakti] Vivo

Marto de Tur, pasigis siajn infanajn jarojn kiel filo de romia tribuno en la provinco Panonio de la Romia Imperio - en la regiono de la hodiaŭa Hungario. Dum siaj adoleskaj jaroj li vivis en Pavia, la hejmurbo de sia patro, en Norda Italio. Tie li unuafoje havis kontaktojn kun la kristanismo. Laŭdire malgraŭ sia propra protesto, la patro devigis lin alceli militistan karieron en la servo de la imperio: en aĝo de 15 jaroj li aniĝis en la persona gardistaro de la romia imperiestro Konstantino la 2-a, kiu tiutempe rezidis en Milano, la centro de la okcidenta duono de la imperio. Dum armeaj bataloj inter romianoj kaj alemanoj en Gaŭlio (la hodiaŭa Francio) kaj poste ankaŭ okcidente de la rivero Rejno en Ĝermanio (la hodiaŭa Germanio), sub la romia armeestro Iulianus, nevo de la imperiestro, Marto pli kaj pli konvinkiĝis pri la kristanismo kaj la morala malĝusteco de armea batalado. Antaŭ batalo en la hodiaŭa germana urbo Worms li rifuzis la bataloservon kaj petis pri maldungo el la armea servo. La armea gvidantaro dum pluraj jaroj malakceptis tiun paton kaj nur laŭplane adiaŭis lin fine de la 25-jara armea deĵoro, kiam li do estis 40-jara. Tiam estis la jaro 356 post Kristo.

Post kiam li iom da tempo estis lernanto kaj helpanto de Hilarius, la kristana episkopo de la hodiaŭ franca urbo Poitiers, li iĝis ermito sur la insulo Gallinaria (proksime de la urbo Ĝenovo) ĉe la norditala bordo de la Mediteranea Maro. Iom post iom tamen sekvis lin multaj adeptoj, tial ke li rezignis pri la plano vivi en soleco. Li vojaĝis al sia patrino en Panonio kaj ŝi sekvis lian ekzemplon konvertiĝi al kristanismo. Iom poste li denove vojaĝis al Gaŭlio kaj en Ligugé fondis la unuan kristanan monaĥejon de okcidenta Eŭropo. Dum la jaro 375 li fondis duan monaĥejon en Marmoutiers apud Tur. Jam frue li konatiĝis kun la episkopo de la hodiaŭa Le Mans, Liborius (kies relikvoj hodiaŭ troveblas en la katedralo de la germana urbo Paderborn), kaj ĝis ties morto dum la jaro 397 la du viroj estis proksimaj amikoj.

Marto estis kultura liganto inter la kristanoj de Romo kaj de la Frankoj en Gaŭlio kaj Ĝermanio. Estante asketisma monaĥo, li plenumis la filozofian idealon de la malfrua antikva epoko pri la rolo de kristana pastro kaj episkopo.

Rapide li konatiĝis inter la kristanoj en la regiono de la urbo Tur, kaj dum la jaro 372 iĝis episkopo de la regiono. Li malŝatis vivi en la relativa komforto de la urbo, kaj loĝis en unu el la lignaj kabanoj antaŭ la urbomuroj - pro siaj multaj adeptoj tamen en la kabanaro jam dum sia vivotempo ekestis la monaĥejo de Sankta Marto de Ligugé.

Plurfoje li argumentis kaj agis kontraŭ kampanjoj en la tiutempa kristana eklezio, kiuj volis kontamni "malĝustkredajn" anojn al morto. Parte li sukcesis gardi vivojn, parte tamen la kampanjantoj ĉirkaŭmanovris liajn protestojn.

La 8-an de novembro 397, en alta aĝo de 81 ĝis 82 jaroj, li mortas dum vizito al la urbeto Candes en lia episkopa teritorio. La 11-an de novembro li en ĉeesto de grandega homamaso entombiĝas en Tur. Marto iĝas la unua kristana sanktulo, kiu ne mortas martire, sed tute nature. La sanktulan festotagon oni fiksas je la 11-a de novembro.

7776 o

[redakti] Virintago

Edzino al edzo la 8-an de marto: „Ĉiuj edzoj ĝojigas siajn edzinojn almenaŭ je Internacia tago de virinoj, kaj de vi - nenio.“

Edzo: „Ja mi manĝis tiun tre trosalitan vespermanĝon sen unu sola kontraŭdiro!“

[redakti] Konspiraj teorioj

Marto de Tur

Ĉirkaŭ la jaro 338 Marto estis romia soldato, pli ekzakte rajdista imperiestra gvardiano, en la hodiaŭa franca urbo Amiens. La gvardianoj portis karapacon, kaskon, ŝildon, glavon kaj super ĉio blankan mantelon el du partoj, kies supra parto estis vatita per ŝafa felo. Dum iu vintra tago li ĉe urbopordego de Amiens renkontis almozpetiston, kiuj apenaŭ estis vestita kaj sekve tre frostis. Krom siaj armiloj kaj la mantelo, kiu fakte ne estis pli ol rektangula ŝtofa kovrilo iom iom da felo unuflanke, li ne portis iun havaĵon. Bedaŭrante la frostanton, li per sia glavo dividis la mantelon al du duonoj kaj donis unu el tiuj partoj al la almozpetisto. Dum la sekva nokto li sonĝis, ke li renkontis Jesuon, kiu estis vestita per la duona mantelo donita al la almozpetisto, kaj kiu diris "Kion vi faris por iu el miaj plej subaj [homaj kreaĵoj], vi faris por mi".

Granda nombro da miraklaj sanigoj fare de Marto iĝis legendoj. Krom la mantelo-divido, la plej konata historio pri li estas el la jaro 371, kiam la enloĝantoj de la urbo Tur volis elekti lin episkopo. Marto, kiu laŭ la historio ne konsideris sin inda pri la posteno de episkopo, kaŝis sin en kabano por anseroj. La ekscititaj bestoj tamen laŭte kriĉis kaj tial perfidis sian kaŝlokon; la urbanoj trovis lin kaj vole-nevole li devis akcepti la postenon de religia gvidisto. Memore al tio, ankoraŭ nun dum la 11-a de novembro la kristantoj en norda Eŭropo bakas kuketojn en formoj de anasoj kaj disdonacas la "Martenajn Anserojn".

La franka reĝo Klodvigo la 1-a (482 - 511) deklaris Marton kristana sanktulo kaj protektanto de la Franka Imperio kaj siaj reĝoj el la dinastio de Merovidoj. La mantelo (latine cappa) de Martino estis parto de la reĝa trezoro de la reĝoj kaj kun ili vojaĝis de rezidejo al rezidejo de la imperio. Plej ofte ĝi deponiĝis en eta kromhalo de kristana preĝejo - tiuj etaj kromhaloj tial ricevis la nomon kapelo. La pastroj, kiuj akompanis la mantelon, nomiĝis kaplanoj - ĉar ili scipovis legi kaj skribi, ili samtempe estis la reĝaj sekretarioj kaj dokumentoskribistoj.

Krom esti la nacia katolika sanktulo de la hodiaŭa ŝtato Francio, li en la ĝermana parto de la Franka Imperio inter alie estas la patrono de la aŭstria federacia lando Burgenlando kaj de la germana urbo Majenco. En Francio la nomo Martin cetere ĝis hodiaŭ estas la plej ofta vira antaŭnomo.

La sanktula festotago je la 11-a de novembro en multaj regionoj de norda Eŭropo festiĝas per festoj aparte por etaj infanoj, dum kiuj du aktoroj scene reludas la dividon de la mantelo inter romia soldato kaj almozpetisto, kaj dum kiuj la "martenaj anseroj" disdonaciĝas.

[redakti] Ĉu?

„Por ne forgesi: mi bondeziras al vi feliĉan Novjaron.“

„Ĉu vi frenezas? Ja estas jam marto.“

„Kia malfeliĉo, tiel malfrue el la finjara festo mi ankoraŭ ne revenis.“

[redakti] Kulto al personeco

Martin
La sankta Marto en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas aŭ en la uniformo de romia soldato, ĵus duonigante sian soldatan mantelon, aŭ en vestaĵoj de kristana episkopo kun la simboloj rado kaj anseroj - ikonografiaj atribuaĵoj, kiuj al la homoj de la kristana mezepoko estis kiel "nomŝildo" de la sanktulo kaj ebligis rapidan identigon.

Multaj lokoj nomiĝis laŭ la sanktulo. Ekzemplo ĉi-tie estu la

[redakti] Martinismo

Martinismo estas tipo de mistika kaj esotera kristanismo koncerne la falo de la unua homo, lia stato de materia senigeco for lia dia fonto, kaj la proceso pri lia reveno, nomiĝas reintegro aŭ lumigado.

Kiel mistika tradicio, ĝi unue estis transdonita per framasona altnivela sistemo estigita en Francio de Martinez de Pasqually, kaj malfrue Louis Claude de Saint-Martin kaj Jean-Baptiste Willermoz propagis ĝin.

La vorto Martinismo estas kolektiva termino, kiu priskribas kaj ĉi tiun doktrinon kaj la instruaĵojn de la reorganizita "Martinista Ordeno" estigita en 1886 de Augustin Chaboseau kaj Gerard Encausse (kaŝnome Papus). Oni ne uzis la vorton dum la komenco en la 18-a jarcento.

Ĉi tiu konfuza apartigo estas problemo ekde la fino de la 18-a jarcento. Oni jam uzis la terminon Martinismo interŝanĝeble inter la instruaĵoj de Louis-Claude de Saint-Martin kaj Martinez de Pasqually. Oni ofte atribuis la verkojn de la unua al la verkoj de la ĉi lasta.

[redakti] Gazeto

Marto estis gazeto en Esperanto kaj germana lingvo. Ekiris en 1912 en Graz, dum milite ne aperis, reeldonis kaj red. J. Taubmonn en 1920 en Bor (Haida), ĉesis en 1934. Formato 28x21. (v. p. 93).

[redakti] Literaturo

  • Marta. Romano de Eliza Orzeszko, el la pola trad. Z. 1910, 237 p, dua eld. 1924. „Ne tro novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj poma valoro de l' histerio kaj taŭgeco de la traduko.“ (G. S. , Esperanto', 1924, p. 125.
La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
Content Navigation