Sireno
El Neciklopedio
"Kiom mi amas la odoron de fritata sireno en la mateno!"
~ Kapitano Ahab
"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"
"Se mi ŝercas, la ŝerco povas esti miskomprenata"
~ Cindy McKee pri blondaj sirenoj
"Bela celo por fabelo"
~ Zamenhof pri sireno
"Atentu esperantistoj! "
~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri sirenoj
"Plaĉa artikoleto, gratulon"
~ leganto
Sireno -- alie konata kiel marvirino, knabinfiŝo aŭ kantfiŝo -- estas mara vertebrulo, kies aspekto iome similas tiun de knabino. La simileco troviĝas en la antaŭa parto de la korpo, inkluzive la kapo kaj torako. La vosto, longa kaj pova, estas tre taŭga por daŭra rapida naĝado. La bleko estas sufiĉe melodia, kaj nomiĝas "sirena kantado". Ekde la epoko de Homero, la kantfiŝo inspiris multajn verkojn de arto kaj poezio. Oni ankaŭ povas manĝi ilin, ekzemple en la formo de pico. Sireno estas en la blazono de Varsovio, kiu, kompreneble, estas apudmara urbo.
Enhavo |
[redakti] Konduto
Sirenoj manĝas fiŝojn, moluskojn kaj krustulojn. Por kapti predojn, ili ofte uzas siajn brako-similajn antaŭajn membrojn.Ili emas ludi apud rokaj strandoj, insuletoj kaj malgrandaj ŝipoj, kaj kelkfoje eĉ naĝas kun homoj -- plejofte kun junaj inoj. (Vidu bildon.)
Estas malnova superstiĉo, ke la sireno havas flugilojn aŭ krurojn kiel birdo. Sed veras, ke troveblas similecoj inter la konduto de la kantfiŝo kaj kantbirdoj. Ekzemple, ĝuste kiel la birdoj pasigas multe da tempo aranĝante la plumojn, la sireno pasigas multe da tempo aranĝante la harojn.
La marknabino ŝatas brilajn aĵojn, kiel konkojn, perlojn kaj maristajn ostojn; kaj ofte konservas tiajn aĵojn en la nesto. Eble pro tio oni suspektis ekde antikveco, ke ŝi kantas por logi maristojn al pereo.
Tamen, laŭ la nuntempa scienca interkonsento, sirena kantado estas sufiĉe nekutima kaŭzo de maristaj mortoj.
[redakti] Historio
La grekaj sirenoj estis flugantaj kaj antropofagaj. Ne similaj al la malmalica marvirino de Hans Christian Andersen. Odiseo devis ŝipe preterpasi sirenojn, kiuj havis allogajn kaj muzikajn hipnotajn voĉojn. Li volis aŭskulti ilin kaj petis al liaj kunuloj katenu lin. Poste Odiseo ordonis ilin ŝtopi iliajn orelojn por ke ili ne aŭkultus la sirenojn kaj tiel ne estus kaptitaj.
[redakti] Subspecioj
Kelkajn subspeciojn oni konas --
- La atlanta sireno
- La fiĝia marvirino
- La zoofilia marvirino (vere zoofiliemaj knabinoj, kiuj seksumas marajn mamulojn)
- La marhipopotamo (aŭ grasa sireno)
La atlanta (aŭ atlantida) sireno estas por artistoj la plej populara subspecio. Ĝi estis kulture tre grava por antikva Atlantido. Sed la fiĝia marvirino hodiaŭ estas multe pli ofte kaptita kaj fotita.
La marhipopotamo naĝas malrapide, manĝas plejmulte maralgon, kaj ĉiam manĝadas. Ŝi eble estas aparta subspecio, aŭ (laŭ alia teorio) marvirino atlanta aŭ fiĝia, kiu manĝadis troe.
[redakti] Ekologia graveco
La fiĝia marvirino estas grava manĝaĵa rimedo por la giganta polpo.
[redakti] Utilo
Sirenoj estas interalie uzataj por diskonigi alarmon pri incendioj, inundoj aŭ malamikaj atakoj.
[redakti] Kion diri al infanoj?
Marvirino en la natura ĉirkaŭaĵo estas fascina vidaĵo, precipe por infanoj. Danĝeras tamen la kombinaĵo de infanoj, profunda akvo, kaj granda vivulo. Do oni kutime diras al infanoj, ke ili rigardu el sekura distanco.
Malnova poemo esprimas timojn gepatrajn...
En la akvo milde onda -
Longa brako, mamo ronda.
"Jen sinjorino sur roko mara,
Belvizaĝa kaj belhara!"
"Jen fiŝa vosto, karulino!
Ne homa! Estas marulino!
Kvankam ŝi ja belvizaĝas,
Se vi ŝin iras, ŝi fornaĝas -
Forturnas la belharan kapon,
Ekdonas fortan vostan frapon!
Brakojn longajn ŝi ja havas -
Se vi subiĝas, ŝi malsavas!" [1]
[redakti] Sirenkaptado
Homoj kaptas sirenojn per malsamaj iloj – ekz. hoko, reto, tridento, pafarko. La fiĝia marvirino estas tradicie prenita per havaja katapulto.
Oni kaptas knabinfiŝojn por malsamaj kialoj, ekz. por sporto, por komerco, aŭ simple por fari picon. Oni ankaŭ kaptas por akiri vivajn specimenojn uzeblajn kiel artajn modelojn, aŭ kiel kantantajn sirenajn. Sirena kantado tre utilas por la reklama industrio.
La marhipopotamon oni ofte harpunas por la graso.
Vidu ĉefan artikolon pri sirenkaptado.
[redakti] PIV-aj sirenoj
Sirenoj estas la PIV-a nomo de la mamula ordo Sirenia.
[redakti] Teologiaj temoj
Tra la mezepoko, katolikaj teologoj multe diskutis temojn kiel
- Ĉu marvirina vosto indikas sorĉon?
- Ĉu pentristo de la Sankta Virgulino rajtas uzi sirenon kiel modelon?
- Ĉu eklezia leĝo permesas sirenan picon esti manĝata je vendredo?
[redakti] Literatura graveco
La sirenoj aperas en multaj literaturaj kaj kinaj verkoj. Unu el la plej famaj estas "La Marvirineto" de Hans Christian Andersen.
[redakti] Virgeco
Ĉiuj sirenoj estas virgaj, ekcepte pri buŝa seksumado kompreneble!
[redakti] Artefaritaj sirenoj
La pneŭmatan sirenon en 1819 Charles Cagniard De La Tour. Eblas nuntempe imiti ilin per elektronikaj rimedoj.
[redakti] Besta liberigo kaj la sireno
Laŭ porparolanto de la besta liberiga movado: "Ne gravas al ni, kiel oni traktas sirenojn, ĉar sirenoj ne estas plene bestaj."
[redakti] Ankaŭ vidu
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
[redakti] Notoj
- ↑ Yemen in Acùom mildœ ondam estas averta poemo el la ilustrita antologio Racontoy Instruay, ĉirkaŭ 17a jarcento (tradukita el Arĥaika Esperanto)
