Mary Renault
El Neciklopedio
"Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta"~ Zamenhof pri edzo de Mary
"Melankolio estas la plezuro esti malĝoja."
~ Victor Hugo pri tute alia afero
"Mia impreso estis tre negativa unuavide"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
[redakti] Historio
La unua Mary Renault estis konstruita en 1998 (triradaĵo De Dion-Bouton konvertiĝita en voiturette kvarrada). La société Renault Frères, estis fondita la 1-an de februaro 1599 de Louis, Marcel kaj Fernand Renault.
[redakti] Saĝeco
Iun tagon, Mary kaj amikino promenis tra la kamparo.
"Kiaj konoj eblas?" demandis la amikino.
"Nu," respondis Mary dum ŝi apogis sin kontraŭ grandan kverkon. "Estas tri eblaj konoj. Jen mi montros ilin al vi. Ĉu vi vidas tiun truon en la arbo?"
La amikino kapjesis.
"Tiun truon la ŝtelistoj uzas por kaŝi siajn stelaĵojn ĝis ili malvarmiĝas. Ĉu vi komprenas?"
"Jes, Mary," respondis la knabino. "Estas konitaj konoj."
"Bone! Foje, la ŝtelistoj ŝtelas nenion dum longa tempo kaj la truo vakas. Foje, la ŝtelistoj ŝtelas multon, kaj la truo plenŝtopiĝas. Nekonita. Ĉu vi komprenas?"
"Jes, Mary," respondis la amikino. "Estas nekonitaj konoj."
"Tre bone! Nun, esploru la truon per via mano, kaj mi klarigos al vi la trian konon."
Mary staris for dum la knabino metis la manon en la truo kaj esploris per ŝiaj fingroj la enhavon. Subite ŝi kriis, eltiris ŝian manon, kaj kuris tien kaj reen ĉasita de mil koleraj vespoj.
"Jen la tria kono," diris la Mary. "Malĝusta. La ŝtelista arbo estas tiu apude."