Masklismo
El Neciklopedio
"Habet mulier animam?
(Ĉu vi volus havi virinon kiel dombeston?)"~ Tertuliano
"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?"
"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"
~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo
"La ĵurnalo "The New York Times" havas bonajn fortajn fotojn"
~ Meduzo pri masklismo
"Mi nur ripetas, kion mi jam diris aliloke: Dankon pro via tre klara kaj instrua studo!"
~ leganto pri neciklopediaj artikoloj
Masklismo, virismo, (aŭ preferinde malinismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la egalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de viroj. Ekzistas multaj direktiĝoj de masklismo, sed la baza elirpunkto de virismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al virinoj.
Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al virismo estas feminismo.
[redakti] Masklisma filozofio
Masklisma filozofio rilatas al filozofio analizata laŭ virista vidpunkto. Tiu filozofio emas uzi la metodojn de tradicia filozofio por apogi la masklistan movadon, sed ankaŭ kritikas la ideojn de tradicia filozofio per masklistaj metodoj.
Ne ekzistas vera "lernejo" de masklista filozofio: malinaj filozofoj, samkiel tradiciaj filozofoj, havas tre malsamajn opiniojn pri variaj temoj. Cetere, viristoj si mem oftfoje apartenas al tre variaj branĉoj de tiu movado.
[redakti] Anarki-masklismo
Anarki-masklismo kombinas anarkiismon kaj masklismon. Ĝi ĝenerale vidas patrinarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-masklistoj kredas, ke la lukto kontraŭ patrinarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de masklisma luktado, kaj renverse. Anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente masklisma. Anarki-masklismo aperas en individuisma kaj sociala formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarkiistoj en Eŭropo.
