Maĉismo

El Neciklopedio

Alidirektita el Masklista
Iri al: navigado, serĉi
Cadela
"Habet mulier animam?
(Ĉu vi volus havi virinon kiel dombeston?)"

~ Tertuliano

"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?"

~ Claude Piron

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

"La ĵurnalo "The New York Times" havas bonajn fortajn fotojn"

~ Meduzo pri maĉismo

"Viroj estas supra al virinoj"

~ Maĉisma komencanto

"Mi nur ripetas, kion mi jam diris aliloke: Dankon pro via tre klara kaj instrua studo!"

~ leganto pri neciklopediaj artikoloj

"Hundi aboyant ne mordas"

~ idisto

"Kontraŭe!!!"

~ Aĥmenido

Maĉismo (aŭ bonlingvisme masklismo) estas vorto uzata abunde por kvalifiki kiel kavernula, malsociemula kaj mizogina iun ajn kontraŭulon.

Virismo (aŭ preferinde malinismo) estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la egalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de viroj. Ekzistas multaj direktiĝoj de maĉismo, sed la baza elirpunkto de virismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al virinoj.

Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al virismo estas feminismo. Tio estas negativa pinto de jam multjara agado de la plimulto de aktivaj membroj de la nuna Akademio.

[redakti] Historio

8196 z

Feminismoj multas, de tiu kristana ĝis tiu transgenra, kiu celas forgesigi la seksajn sekvojn de tia diferenco, sed preskaŭ ĉiuj akordiĝas spekti kaj spektigi en Sankta Paŭlo la precipan kaŭzon de maĉismo en Okcidento.

[redakti] Volo

Maĉismo implicas volon de diskriminacio, regemo, humiligo kaj ekspluateco de virino fare de viro, kaj sekvas, ke kiam ne estas tiu volo, oni neniel povas paroli pri maĉismo.

[redakti] Fundamentoj

4526 n

Maĉismo situas ene de la malprogresema ideologio, same kiel la rasismo, ksenofobio kaj homofobio, nome la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas malegalrajtaj, kun distingo pri sekso, etno, religiokredo.

[redakti] Maĉismo kaj gejoj

Seksismanoj kaj kontraŭgejismanoj opinias, ke virinoj kaj gejoj estas eraroj, ĉar la veraj homoj laŭ seksismanoj estas la "veraj viroj", kaj laŭ ili ĉiuj, kiu ne estas "veraj viroj" estas eraroj, subuloj, eĉ monstroj. Ĉar la seksismaj viroj deziras konservi la politikan, socian kaj ekonomian povon, ili imagas tutan propagandon por aserti, ke virinoj estas stultaj, ke gejoj estas mense malsanaj, ke la "veraj viroj" rajtas posedi virinon, bati kaj eĉ murdi virinojn kaj gejojn, se ili ne sufiĉe obeemas. Kaj eĉ, se ili obeemas.

Multaj viroj kontentiĝas per la ripetado de seksismaj vortludoj kaj asertoj pri virinoj kaj gejoj. Multaj viroj kredas je tiuj vortludoj kaj asertoj, kaj sin bazante sur ili, diskriminacias kontraŭ virinoj kaj gejoj, kiujn ili perceptas kiel eblaj konkurencantoj por la posedo de la Regado, de la Povo kaj de la Gloro.

Tiuj malveraj asertoj estas transdonitaj en la kadro de la familio, de la lernejo, de la infan- kaj junul-medioj, kaj super ĉio en la kadro de la eklezio.

Ĉar la propagandaĉo komenciĝas, kiam la persono estas bebo, ĝi facile eniras la cerbetojn. Poste sur tiu grundo estas pli kaj pli da ripetado kaj aldonado. Pro tio homoj ĝenerale kredas tiun propagandaĉon. Eĉ la viktimoj de tiu propagandaĉo kredas je ĝi. Do ĝenerale virinoj kredas sin malsuperaj kaj gejoj kredas sin monstroj. Rezulto estas, ke iuj organizoj de virinoj propagandaĉas por malebligi la liberiĝon de la virinoj kaj gejoj. Alia rezulto estas, ke en lernejoj okazas granda proporcio de sinmortigoj ĉe juna gegejoj, kiuj ne havis la eblecon aŭdi alian vidpunkton, ĉar la familio kaj la lernejo malpermesis tion.

Kompreneble la kontraŭgejismanoj kaj seksismanoj volegas, ke virinoj daŭre sin kredu malsuperaj eraroj, kaj ke gejoj davxre sin kredu monstroj. Potenco estas ilia motivo en la vivo, kaj ilin neniel ĝenas la perfortado kaj la batado kaj la murdado kaj la sinmortigoj. Kompreneble ili buŝe neas tion, sed ne necesas kredi ilin.

[redakti] Maĉismo filozofio

Lna

Maĉismo filozofio rilatas al filozofio analizata laŭ virista vidpunkto. Tiu filozofio emas uzi la metodojn de tradicia filozofio por apogi la maĉisman movadon, sed ankaŭ kritikas la ideojn de tradicia filozofio per maĉismaj metodoj.

Ne ekzistas vera "lernejo" de maĉisma filozofio: malinaj filozofoj, samkiel tradiciaj filozofoj, havas tre malsamajn opiniojn pri variaj temoj. Cetere, viristoj si mem oftfoje apartenas al tre variaj branĉoj de tiu movado.

[redakti] Maĉismo logiko

Se dek virinoj hodiaŭ dirus, ke la sama viro seksperfortis ilin, ili ne nepre estus kredindaj, ĉar ili ne pruvis tion.

Sed se kvar viroj diris senpruve antaŭ du mil jaroj, ke juda ĉarpentisto renaskiĝis, ĉar li vere estas la filo de nevidebla maljunulo loĝanta en la ĉielo, tio estas kredinda. Kial ili mensogus?

[redakti] Anarĥi-maĉismo

Anarĥi-maĉismo kombinas anarĥiismon kaj maĉismon. Ĝi ĝenerale vidas patrinarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarĥi-maĉismanoj kredas, ke la lukto kontraŭ patrinarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarĥiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarĥiisman luktadon kiel neceseja ero de maĉisma luktado, kaj renverse. Anarĥiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente maĉisma. Anarĥi-maĉismo aperas en individuisma kaj sociala formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarĥiistoj en Eŭropo.

[redakti] Idala machismo

Hominala ploro esas sen ula valoro. Quon homino savas, omna homi savas. A chasta muliero suficas Deo. Tamen mami di muliero tranas plu multe kam remorkero!

[redakti] Konkludo

Ne estas troigo kvalifiki sisteme kiel maĉisma ĉiun kritikon al virino, pro la nura kaŭzo, ke ĝi venas de viro.

Content Navigation
Aliaj lingvoj