Mastro Jano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Por ebriulo ne ekzistas danĝero"

~ Zamenhof nun pri Jano

"Ja bela kaj bonega! Entuziasmiga! Dankon por prezenti ĝin"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Jano é um satélite de Saturno, já que aquilo nem lua é"

~ brazila nerdo pri Jano
Mastro Jano estas kromnomo de hungara esperantisto, kiu estas mastro de malgrandaj uzinoj, fojfoje postlasas en la interreto (nun ĉefe en la Vikipedio en Esperanto) specimenon de poezio en Esperanto.
BertWilliamsBlackfaceTophatSmile

[redakti] Verkaro

Ĉar la "kontribuoj" de Mastro Jano estis jam tro multnombraj por enmetiĝi en la Ujo por kuriozaĵoj, oni kolektas ilin ĉi tie, kiel parton de la kolekto celanta konservi spritaĵojn trovitajn dise dum la redaktado de la Vikipedio.

[redakti] Tabelvortoj de fraŭlino

Marta
Tabelvortoj de fraŭlino

Kia estos la amanto,
brava viro, min ravanto?

Kie placo, parko, ponto
 estas inda por renkonto?

Kio estas tiu viro?
Ĉu abelo? Ĉu vampiro?

Kiu tenus kun fidelo,
gardus kiel GABRIELO?

Kial longe mi lin ŝatus,
se malbone li rilatus?

Kiel trovi bravan viron,
vivi kun li tutan vivon?

Kiam diros li la JESon,
havi leĝe la permeson?
Ĉu al gasto estos gesto?
Kiom kostos ties festo?

Lasta indas la forreston.
(Ĝin sopiru, kiel peston!)
Je eksiĝ’, komuna aĵo,
kies estu jam propraĵo?

mastro Jano

[redakti] Imago

Oni povas imagi, kio okazas

 En malhelo:  	 
	 
 Vespere ni ne hejme restis, 	 
 ni apogis flankon de automobilo, 	 
 mia tubo tuj en via mano estis... 	 
 vi prenis ĝin laŭ mia konsilo... 	 
 vi enmetis ĝin, akuratas 	 
 lerte, ne faras fuŝon, 	 
 mole vi suĉadas, 	 
 sperte, ke tra ĝi ne fluu en vian buŝon 	 
 fluaĵo, kiun vi havi volas, 	 
 sed de ties gusto jam vi vomas... 	 
 Vin mi ne envias. 	 
 		 
 Tre malagrabla afero estas ŝteli benzinon,.... mi jam scias!!!

Traduko el la hungara Virtus de agnes
 

[redakti] Finu la strofojn!

 Vinbermonto pluvon sorbas,
 akvo en ĝi ion solvas
 kaj aperas sur deklivo,
 ĝin enhavas frukto, vino.
 Gustumu do tiun vinon,
 divenu la solvon, finon!
 -Tio estas lastajn rimojn.
 -Poste serĉu la difinojn!

        1.
 
 Ne estas ĝi apropatrin',
 ĝi favoras al la mastrin’;
 travivas ĝi duonjarojn,
 konsumante nur herbaĉojn,
 ne forgesu oni fakton,
 ke produktas dolĉan lakton,
 dume ankaŭ idojn nutras,
 bonan sterkon plus produktas.

 Se malvarmas la sezono,
 malpliiĝas la favoro;
 ĝi konsumas kolektaĵon,
 formanĝas la fojnostakon,
 salon, grenon ĝi bezonas,
 dume lakton, malpli donas.
 Kurta estus apropatrin’,
 do ĝi estas …
 
          2.

 Aĉeteblas multaj tipoj,
 vokas per ĝi la amikoj.
 Se funkcias ĝi sen drato,
 vi kunportas ĝin, sur strato, 
 havas lokon en manplato,
 vibre, au nur per sonoj,
 signas vokon de personoj.
 Ili estas …
 
          3.

 La rondformaj estas eroj,
 la pli grandaj jam paperoj. 
 Falsa estas la rekono,
 ke ĝi estas mem la bono,
 ĝenerale uzas homo,
 je ricevo kaj je dono,
 mankas al vi ĝi, la ...     

    Mankas al ĝi la  rekono,              
    ne estas ĝi telefono.     
    Ne funkcias  ĝi per plako,
    ja ni havas ĝin en kapo.
    Tamen portas ĝi mesaĝojn,
    espereble ankau saĝojn.
    Ke aperu ĝi belsone,
    nun atentas mi persone.
 Por parigi kun la mono;
 same estas en ĝi bono,		                                
 ju pli uzas ĝin la homo,             
 des pli kreskas la valoro.                      
 El la mensoj pensojn peras,
 sur papero ĝi aperas.
 Sonu gaje nia kanto,           
 vivu lingvo Esperanto!

        4.
 
 Ĝian nomon misdisigas,
 la du vortojn mi difinas:
 Ĉu ĝi estus kruda fiŝo,
 eble dungas ĝin ofico,
 havas taskon, serĉi fiŝon
 kaj aresti la banditon?
 Ne surhavas mildan ŝercon,
 ĝi reklamas  pelon, serĉon.
 Eble fiŝo,sed ne kruda fiŝo,
 estas tia ...      

      5.

    Ĝia vosto estas rata,
    la hararo purigata,
    ĉar sin bani ĝi tre ŝatas,
    poste harojn zorge gratas.
    Kion havas tranĉi kanon,
    tio signas sian sanon.
    Ne toleras ĝi muzikon,
    tamen ludas harmonikon,
    kiam manĝas maizingojn,
    tiam uzas siajn fingrojn.
    Dion idoj gloras danke,
    ĉar mampintojn trovas flanke. 
    Akvo, se ne havas ondojn,
    ne kovras la lakto-fontojn.
    Certe ĝi ne estas lojto,
    tia besto estas ...      

          6. 

 Ĝia hauto estas skvama,
 la koloro ŝajnas svaga.
 Ĝi la mondon vidas ronda.
 Ĝia lango estas longa.
 Se etendas ĝi la langon, 
 ne supozu moka vangon! 
 Ĝi ne mokas, ne provokas,
 nur la predon kapti volas.
 Tiel ĝia nom’ naskiĝis,
 nom’ de bestoj kunfandiĝis,
 unu estas ŝip’ dezerta,
 la alia reĝo besta.
 Ne kukurbo kaj ne melono,
 ja ĝi estas ...      

        7.

 Ĝi signifas kur-persiston,
 granda, kadras gajon, triston,
 travidebla, bremsas vidon
 kaj sen truoj, kovras ion:
 internon de ĉambro,
 kaŝindan sur strando.
 Rulu ĝin, ĝi ne kurtino, 
 tio estas ja ... 
  
      13.

 Ĝenerale loĝas alte,
 pro danĝero krias rajte.
 Ĝi vokas al manĝo-rito,
 gratulas al sunzenito.
 En kion vin ĝi atendas,
 en tio ĝi supre pendas,
 kiam sole por vi sonos,
 tiam vin jam ne konsolos,
 ne estos la sono rido,
 ĝi estas la ...
        19.

Lau supozo, sed science
ĝi ekzistas grandprocente,
kauzas ĝi ekspansion,
rapidige kauzas tion.
Nur tiu ĉi fenomeno
atestas pri ĝia vero.
Veron scias eble Dio
pri malhela  . . .


La sekva poemo estis forbalaita el sub titolvorto Evoluismo.

[redakti] Kribriĝo

</pre>

Ie estas lando, Bio,
kie estas granda ĉio:
grandaj montoj, grandaj valoj,
grandaj lago kaj arbaroj.
Granda lando estas Bio,
regas en ĝi tradicio.
Regas laga loga forto,
in-destin' por vira sorto.
La pluvivo estas grava,
tradicio estas praa:
Proksime al lagobordo,
kolektiĝas viro-hordoj.
Samon volas ĉiu viro, 
granda estas la sopiro;
ĵeti sin en grandan lagon,
naĝ-atingi in-kabanon,
rompi muron plej rapide,
havi inon tre avide.
Streĉo regas, granda volo,
sed ne fajras startpistolo.
Elflarinto disfamigas,
"En kabano in’ aspiras!"
Ĉiu vir’ sin tuj preparas,
post minuto starte staras.
Ili staras jam rigide,
-Spertu! - pluraj tro memfide.
Startpistolo fine fajras,
unukorpe viroj rajtas.
Amasego do impetas,
inter ondojn sin mem ĵetas.
Viroj multaj, eĉ tre multaj,
en tumulto senrezultaj,
tiuj, kiuj tro memfidas,
la konkurson jam nun finas,
naĝi scias, nur sen akvo,
do pereas sen kapablo.
La naĝantoj ilin lasas,
ĉar minutoj dume pasas.
Konkursantoj estas brutaj.
Cirkonstancoj estas krudaj,
ĉar kabano sur insulo, 
ne vidiĝas pro nebulo.
La plimulto vivon riskas,
en naĝado ne persistas,
blinde naĝis nur zigzage,
ili devas droni same.
Kelkcentope el la miloj
estas vere lertaj viroj,
direktiĝi al la celo,
ili preĝis al ĉielo.
Tiuj vidas  jam la celon,
tial faras nun akcelon,
nome, estas leĝ’ de lando,
vivi rajtas nur venkanto.
De naĝantoj la avano
jam alvenas al kabano.
Viroj, kiujn vivo urĝas,
prainstinkto ilin skurĝas,
atingis la kabanmuron,
sed ne trovas aperturon.
Kabanmuro estas ligna,
sed neniu estas pigra,
ili faras fortostreĉon,
al la muro fendas breĉon.
Tiun ago sukcesigas,
kiu penon ne ĉesigas!
La unua, la plej brava
kuniĝas kun ino rava.
    
Kune nova jam strukturo,
ĝin ŝirmanta ankaŭ muro,
multobliĝas ambaŭ same,
espereble vivos sane,
ĉar la hordoj, tiuj viraj,
estis vere primitivaj.
Nombro tiel potenciĝas,
ke insulo pli grandiĝas.
Jen riĉiĝ' de landokarto:
Aŭtonoma landoparto!
-plu kreskigas sian grandon,
multobligas ĝi eĉ landon!
Content Navigation
Aliaj lingvoj