Masturbado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
3236
"Inter miaj muroj estu miaj plezuroj."
~ Zamenhof pri masturbado

"Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas"

~ Zamenhof pri importitaj masturbiloj

"Pri la amoro mi kontentas nur vivi kun miaj bonaj memoroj."

~ Feĉjo Cesarano pri masturbado

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri masturbado

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Kiel dolchaj rememoroj!"

~ iu pri masturbado
Internet clip image004
Masturbado estas amuziĝo, t. e., maniero ame uzi si mem, tio estas, amuziĝi signifas seksumi tiel, ke oni ekscitas la seksumilojn de persono per la mano, per alia organo aŭ per objekto. Masturbado ankaŭ estas formo de profunda meditado per kiu oni forgesas siajn problemojn dum kelkaj minutoj.
Rotaz

Teorio de vira masturbado

Ĝenerale oni masturbiĝas revante ion ajn. Tiuj, pri kiuj oni revas estas nomataj "diinoj".

[redakti] Relativa tempo

Al 13-jaraĝa Alekseo oni donacis erotikan kalendaron. Lia jaro daŭris dum 15 minutoj...

[redakti] Statistiko

090120 alkoholuloj

90% de la viroj sin masturbas, kaj 10% mensogas

20% de la virinoj sin masturbas, kaj ve! 80% ne mensogas

[redakti] Esperanto-movado

Laborado en la Esperanta movado ofte estas kiel sinmasturbado - kion vi ne faros mem, vi ne havas!

[redakti] Utilo

Juna viro amikiĝis kun maljuna sportisto, kiu instruis lin pri la arbaro.

La juna viro lernis pri fiŝado, ĉasado, la trovado de manĝeblaj fungoj, kaj aliaj uzeblaj lertoj de la arbaro. Sed unu lerton li tute ne povis lerni: kiel trovi lian vojon tra la arbaro. Kiel eble plej zorge li atentis la vojon, post nur horo en la arbaro, li estus perdita.

Fine, la maljuna sportisto diris, “Do, mi diros al vi mian sekretan metodon. Iam ajn vi estas tute perdita, simple faru tiel: Malfermu la pantalonon kaj masturbiĝu.”

“Ĉu vere? Kiel tio helpos?”

“Mi ne scias. Sed ne gravas kiom fore mi estas de urbo aŭ vojo, kiom longe mi estas perdita, se mi ekmasturbiĝas, iu tuj alvenas.”

[redakti] Ĉokolado kaj alkoholo

Se la katolikoj estus konsekvencaj, ili kondamnus ĉokoladon kaj alkoholon egale forte, kiel ili kondamnas masturbadon (ĉar oni konsumas ilin nur pro karna deziro). Multaj prasanktuloj ja estis tiel konsekvencaj sed la aktualaj ŝajnas levi la seksan deziron en specialan staton.

[redakti] Teknikoj

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento je vakerina pozicio kaj tiri la sangon eksteren, ekzemple kiel masturba tekniko.

Kiropraktiko estas bone akceptata de ĝenerala medicino, kiel formo de masturbado por kuracado de kelkaj malsanoj.

[redakti] Kuracista uzokutimo

697x n

Onanantoj foje estas uzitaj por kuracista esplorado. Tio estas la amara vero.

[redakti] Alie

Angla lingvacho

Bretona patro instruas la lastajn rekomendojn al sia filo antaŭ la edziĝa nokto:
- Unue vi estos ambaŭ en la dormoĉambro, vi staros rekte fronte al ŝi kaj vi rigardos ŝin en la okulojn!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas fieraj! Poste vi montros vian profilon kaj rigardos ŝin dominante sed ĉarmante, ĉi tiel!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas belaj! Poste vi senvestiĝos kaj demonstros viajn muskolojn!
- Kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas fortaj!
- Kaj poste, Paĉjo?
- Poste vi masturbos vin...
- Sed kial, Paĉjo?
- Ĉar la bretonoj estas sendependaj...

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation