Matematiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn"

~ Arkimedo

"Matematiko estas pla plej logika lingvo"

~ Krokodilo pri matematiko

"Matematiko estas interesa afero sed ne por studi eble:)"

~ Studunto pri Matematiko

"Edziĝo najbara garantias de eraro"

~ Zamenhof pri alia afero


Matematiko estas la scienco kiu studas la nombrojn ĝis tri. Pli altajn nombrojn traktas nur la filozofio, ĉar ne eblas pruvi ilian ekziston.

Enhavo

[redakti] Nombrado ĝis tri

Eblas matematike pruvi, ke oni povas nombri ĝis tri jene: unu, du, tri (en vera lingvo Tokipono, estas wan, tu, mute).

Pruvo: Prenu pomon, piron kaj bananon. Fingro-montru al la pomo dirante "unu", poste fingro-montru al la piro dirante "du" kaj fine fingro-montru al la banano dirante "tri". Tiam vi estos dirinta "unu, du, tri", do vi nombris ĝis tri.

[redakti] Kial ne eblas nombri pli alte

Ne eblas diri "kvar" post kiam oni estas dirinta "unu, du, tri", ĉar tion jam malpermesis la greka filozofo Aristokrates, kaj li estis tre saĝa kaj havis multan povon. Ĉar ĉiuj modernaj ŝtatoj bazas sian konstitucion sur la politikaj pensoj de Aristokrates, en ĉiu lando estas malpermesate diri "kvar" post diri "unu, du, tri". Oni ja povas diri la vorton "kvar" memstare, sed ne eblas pruvi ke la nombro kvar ekzistas sen nombri ĝis kvar. Simile oni ankaŭ ne povas nombri pli alte, do ankaŭ pli altaj nombroj ne ekzistas.

[redakti] Tro grandaj nombroj

Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu ĵus venis el la lernejo.

— Nu, ĉu vi lernis aritmetikon?

— Certe!

— Kion do vi lernis?

Deprenadon.

— Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas?

— Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.

[redakti] Moderna matematiko

Modernaj matematikistoj ĉefe malŝparas sian tempon rigardante pornografion interrete.

[redakti] Praktika geometrio

Kruko decidas retapeti sian apartamenton. Ĉar lia najbaro Baniko havas ekzakte la saman apartamenton, kaj li antaŭnelonge tapetis ĝin, Kruko konsultas lin: "Kiom da ruloj da tapeto vi aĉetis," li demandas lin. "Mi aĉetis 15," respondas Baniko. Do, Kruko iras al domaĵmagazeno kaj aĉetas 15 tapetrulojn. Li laboras dum la tuta semajnfino, kaj dimanĉvespere konstatas ke restas 9 neuzitaj ruloj. Li reiras ĉe Banikon: "Sed vi rakontis al mi stultaĵojn!" li kolere diras. "Restas al mi 9 ruloj!" "Ho, ĉu ankaŭ al vi?"

[redakti] Vidu ankaŭ