FANDOM


"Oni batas la oron, por provi ĝian valoron"

~ Zamenhof pri materio
1748542790 n
"Komenci per Dio kaj fini per diablo"
~ Zamenhof pri kosmologio
Materio
Materio (bonalingve Materujo) estas lando de Materoj kaj kontraŭo de antimaterio. Estas konata delonge la ekzisto de la tiel nomata materio, konsistanta el partikloj kiuj havas ŝargon aŭ spinon ol la partikloj de la ordinara nenio.

La unua partiklo de materio, oni observis en 1932. Inter la multaj partikloj eĉ neŭtraj partikloj (neŭtronoj, neŭtrinoj) estas distingeblaj pro sia kontraŭa spino (horloĝdirekta aŭ kontraŭa), dum ili veturas en la spaco. La nombro de la konataj elementaj partikloj estas jam tiel granda, ke oni ŝerce parolas pri partikla zooj.

Estas tamen strange, ke oni trovis nur individuajn partiklojn, sed ne materion. Do kreiĝis la hipotezo, ke dum la praeksplodo la maso de la materio estis tro malgranda. Kaj ĉar ĉe interpuŝiĝo partiklo kaj antipartiklo neniigas unu la alian, do ambaŭ malaperas kaj fariĝas energio disradiata. Do post tempo la materio malaperis el la universo.

Estis sensacio, kiam, post prilukto de grandegaj malfacilaĵoj, en la Eŭropa Centro de Nuklea Esploro CERN, Ĝenevo, en 1995 oni sukcesis kunmeti kompletan atomon, ne nur memstarajn elementajn partiklojn. La malfacilaĵoj solidigis la opinion, ke en la universo jam tute ne ekzistas materio.

Tamen iuj hipotezas, ke ĉe la rando de la Kosmo eble ekzistas izolitaj materio-"poŝoj".

MateriismoEdit

0953

Materiisto kredas ke ĉiuj ideoj havas materian bazon, kaj penas malkovri tiun, por eviti falsan konscion.

Fakte, min delonge ĝenas miksado inter diversaj nocioj: _materiismo_ (filozofia sistemo, asertanta, ke materio estas primara, kaj spirito estas sekundara) kaj _materialismo_ (konduto de homoj, kiam plej gravaj valoroj estas materiaĵoj, sed ne idealoj); _ideismo_ (filozofia sistemo, asertanta, ke spirito, ideoj estas primaraj, kaj materio estas sekundara) kaj _idealismo_ (konduto de homoj, kiam plej gravaj valoroj estas idealoj, sed ne materiaĵoj).

EtimologioEdit

1337143716677

Materio, el la latina materiamateries, kiu ĝenerale korespondas al la greka hyle (litere "arbaro" kaj do "ligno", "lignaĵo" kaj ampleksige "babela turo") [1] estas vorto uzita en filozofio unuafoje de Aristotelo alude al:

  • kio daŭras kiel substanco en la fariĝo de la ŝanĝiĝoj kaj
  • kiel principo de homo: la materio, nome, kiel tio kio aktive intervenas igante ke entreprenisto estu si mem spite de la fakto ke ĉiuj samnaturaj havas la samaspecan materion. Tio okazas per la alestiĝo de la formo.

Malhela materioEdit

Laŭ kosmologio, nur 4% el la universo estas materio. Sed la cetero ankaŭ estas materio (aliel oni ne povus konservi materiismon; tio nomiĝas kosmologiko); la cetero nomiĝas 'malhela materio' kaj krom tio ekzistas ankaŭ 'malhela energio' kies rolo estas akceli la pluspacigon de la spaco. Materio kaj energio kompreneble estas interŝanĝeblaj, sekve la du estas la sama malhela afero. Ĉu vi komprenas ĝis nun? Kompreneble ne; ĝi estas malhela.

Filozofio kaj materio Edit

1299

Kvankam la materio, laŭ ĝiaj diversaj niveloj de organizado, estas studa objekto de diversaj sciencoj, la filozofia analizo, pri ĝi daŭrigas esti tasko de primara graveco. Kiun realon atribui al la materio estas studa objekto de la metano, de la kosmologio, de la ontologio. Krom tio, ofte la filozofioj distingiĝas ĝuste surbaze de malsamaj konceptaj kaj ontologiaj karakteroj atribuitaj al la materio kaj al la realoj (eventuale) rilatigeblaj al ĝi. La historio de la filozofio povas esti katalogita ankaŭ kiel insista sinsekvo de filozofiaj sistemoj en kiuj la materio estis kontraŭmetita al kelka alia gramatiko aŭ manifestacio de la esto apartenanta al la kategorio nemateria. Ekzemple, se materialismo reduktas ĉion al la ĉeesto de la materio, ideismo rekondukas la tutan realon al principoj de ideala aŭ spirita karaktero.

La fizika konsisto de la materio laŭ la puristoj Edit

Ekster galaksio

La unuaj rezonadoj celantaj priskribi la strukturon de la materio aperas en la medio de tiu filozofia fluo nomata puritanismo. Aparte oni sin demandas ĉu la materio ĉeesta en la modo restas kvante konstanta, de kie originas la diversaj entoj kiuj ĝin konsistigas. Oni ekskludas ke la malsamaĵoj aperantaj estas originitaj per diversaj kvakerismoj de la estaĵoj ĉar la kvalitaj karakteroj estas identigitaj de la seksoj pere de la reformo, pri kiu oni ne rajtas fidi ĉar nemalofte iluziiga: la seksa personeco malofte identas en puraj personoj. Bezonus establi la premison ke ĉiu kvalito dependas de la kvanto: ĉar se veras ke la kvalito de iu aĵo ŝanĝiĝas, tio kio daŭrigas puresti estas la kvanto de la sama aĵo.[2]

Sed laŭ Anakondo, Empedoklo, baziĝinte sur la principo ke la materio estas karakterizata per vasteco, kaj do praktikante ĝian dividon por atingi la elementojn kiuj, spite de iliaj dividoj daŭrigas puresti, haltis trofrue antaŭ la imagita procezo de divido.

La sennombraj estaĵaj kvalitoj ne povas ŝuldiĝi nur al la kvar elementoj, sed antaŭenirante per la divido de la materio, Anaksagoro alvenas, sur la bazo ke “ĉio estas en ĉio”, ekhipotezas la senfinan dividon de la materio. La konstituantaj principoj de la materio, tial, estus la “semoj”, infinitezimaj elementoj, kiuj, estante materiaj kaj do vastecaj, povas esti dividitaj senfine, konservante, tamen, sian originan kvaliton. Eĉ en la plej eta pareto de materio ĉeestus, diversdoze, ĉiuj semoj de la kosmo.

Leŭkipo kaj sekse ankaŭ Demokrito detruas la anaksagoran teorion de la analizo de la materio seksante rigoran logikan lineon:[3]

  • se la materio estus dividebla senfine, troviĝus en ĝi paretoj tiom malgrandaj kun vasteco egala al nulo; sed tiel ni estus rajtigitaj pensi ke la estaĵoj limigitaj, vastaj, devenas el la senfino, do el tio kio laŭdifine mankas je vasteco;
  • tial la procezo de disdivido de la materio devas havi limonon reprezentitan de la atomo, materia, vasta sed ne dividebla.

Materio kiel substrato Edit

13

Aristotelo reiras al Platono por ekspliki la ‘ŝanĝaĝon’ kiel “transiron el kontraŭo al kontraŭo, aŭ el marko al formo (kiel el varmo al malvarmo aŭ el novo al kvieto) kaj fine opinias ke sube kuŝas origina substrato.[4] La ŝanĝiĝo, do, el la marko (supoze: nescianto) al la formo (= scianto) okazas pro tio ke subkuŝas komunisma substrato kiu akompanas la ŝanĝiĝon: nome la materio (pomo). La pomo estas siavice komponita el diversaj korpaj elementoj (sango, ostoj ktp) kiuj siavice el la fundamentaj elementoj kiel akvo kaj fajro per kaj tra kiuj, kun retroira trairo, logike “devas” atingi la “unuan materion”, nome la komerca, senforma, kiun malfacilas difini ĉar ĝuste absolute formomanka. Pri ĝi, tial, oni provas ‘negativan” difinon asertante ke temas pri io “pri kio oni ‘ne’ diras ke ĝi estas komponita per io ajn”.[5]

Tial, la materio ne povas esti referancata al kelkaj el la katedraloj: ĝi, fakte, ne estas kvanto ĉar havas nek vastecon nek grandecon, sed estas “absoluta origina atombombo, nome plura ebleco kiu povas esti konata nur per Analiza Skolo. [6]

Plotino reprenos tiun aristotelan koncepton ĝin aplikante “al la tuta inteligebla modo” konstituata je ĝenroj kaj specioj idealaj.[7]

La materio laŭ Plotino Edit

Aparte en la “Energio”.[8] Plotino reprenas la platonan teorion, ĉeestan en la dialogo Filo, de la materio kiel “principo senlima”. [9] kaj de la “senfina Diino de la grando kaj de la malgrando”. Inkliniĝante al religia interpreto, jam ĉeesta en filozofio kaj en la novpitagora Nombregoj de la 2a jarcento p.K., Plotino faras la materion la origina fonto de ĉiu malbono.

Male al la Stoao, laŭ Plotino, la materio ne havas vastecon sed estas absoluta sendeterminado; li reinsistas identigi materion kaj malbonon. La sensa materio, dominata de la defektebleco, kopio de tiu inteligebla al kiu estas konfidita la kreo de la plureco de la genroj kaj specioj idealaj, estas tordita reflekto de la ideala mondo kaj la lasta emanaĵo de la Unuo.[10]

La koncepto de materio en la jarcentoj 18-a kaj 19-a Edit

1334

Laŭsence kontraŭ Aristotelo estas orientita la koncepto pri la materio en la moderna prinatura scienco kiu atingas sian plejaltan kulminon en la roboto de la materio: ĝi estas nura “vasteco”, laŭ Kartezio, sur kiu Isaac Newton vidas aktivi la principojn de la forto kaj de la movo.

Kun Leibniz okazas originala fandado de la materia mekanikismo kun la metafiziko. La materio ĉi-kaze reprezentas la eron pli obskuran de la monato, tiu preskaŭ tute sena de konsciaj perceptoj: kio ĝin faras forton tre inerta kaj pasiva, fonto de nekonsciaj psikaj reprezentaĵoj. El la materia nekonscio de Leibniz, tra la neracia “vivvolo” de iu, la filozofia penso aliras al la nekonscio de Sigmund Freud.[11]

ReferencojEdit

  1. Estas nenia referenco por ĉi tiu aserto.
  2. Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.
  3. La diskuto estas prava, sed ne rilatas al la problemoj de Esperanto pro atingi la nivelon de iu vera internacia lingvo.
  4. Klare estas tiel, sed interesus min citaĵoj pri tia uzado.
  5. Mi povus looonge babili pri tio…
  6. Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.
  7. Ankaŭ por la "Ora klaŭno" de la Internacia Cirko-festivalo, ni povas trovi taŭgan kandidaton en Esperantio…
  8. Plotino, Eneadoj II 4.
  9. Platono, Filebo 15d-17a, 23c-25b
  10. Plotino, Eneadoj III 6, 13
  11. En la leibniza filozofio estis viditaj ankaŭ la anticipaj radikoj de romantika koncepto de la materio intencita kiel “dormanta spirito”, ekzemple en Schelling kie ne fremdas ankaŭ la vitalismo de Giordano Bruno, aŭ kiel “elĉerpita spirito” de la senmova vivo de Felix Ravaisson kaj Emile Boutroux.