Medicino
El Neciklopedio
"La Medicino estas la scienco kaj arto pri sano kaj la manko de ĝi"
~ Vikipedio pri Medicino
"La vundoj plagadas de vermoj cikatriĝas rapide kaj sen kiu etendas la gangrenon nek aliajn infektojn"
~ aŭtomata tradukilo pri medicino
"Pro akuta lumbago mi fariĝis ne povi sidiĝi longe"
~ Meduzo
Medicino (bonalingve kuracado) estas arto,scienco kaj tekniko torturi kaj mortigi iun ajn memprofite laŭleĝe. Murdantoj estas nomataj kuracistoj, helpantoj flegistoj kaj la buĉejo estas hospitalo.
[redakti] Medicino kaj magio
Ulo terurigita enkuras kuracistan oficejon, kaj diras: "Sinjoro kuracisto, estas terurege! Ĉiufoje kiam mi diras la vorton 'Abrakadabro', chiuj malaperas! -- Sinjoro kuracisto, kien vi foriris...?"
[redakti] Medicino kaj filozofio
Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrato li jam de malproksime alkriis Sokraton, starantan antaŭ sia pordo:
- Kaptu lin!
Sed Sokrato eĉ ne moviĝis ka la persekuato sukcesis fuĝi. La paĝio riproĉis Sokraton:
- Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
- Ĉu murdiston? Kiu estas murdisto?
- Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
- Do buĉisto, ĉu vere?
- Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliajn homojn.
- Ho, do soldato.
- Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliaj en plena paco.
- Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
- Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas alian en ties propra hejmo!
- Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto!
[redakti] Ĉefaj fakoj
- anatomio: virinaj korpoj;
- ginekologio: seksaj ludiloj;
- kirurgio: sanga buĉado;
- oftalmologio: kreado de novaj lingvoj;
- patologio: patoj;
- pediatrio: infanoj;
- psikologio: malamo al la patrinoj;
- radiologio: radiaparatoj;
- toksikologio: studuntoj.