Mediteraneo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj"

~ Zamenhof pri alia afero
42 n.jpg

""Lingua franca" origine estas la nomo de certa latinida interlingvo de la Mediteraneo"

~ Marcos Cramer pri franca lingvo

"Mediteraneo is on Facebook"

~ Facebook pri Mediteraneo

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Facebook

"Kaj ni daŭrigis laŭ la maro Mediteraneo"

~ turisto pri vizito al Eŭropo

"Ni biciklis laŭ la blua Mediteraneo kun la grizaj kaj blankaj Pireneoj en la fono"

~ romantikulo pri Mediteraneo
Logo.png

Mediteraneo estas interesa afero. Ĝi esas maro inter Europa, Azia ed Afrika. Antikve la romianoj nomis ĝin la"ter-meza" maro. Estas tri kontinentoj chirkau Mediteraneo. Ol havas aproxime 2,5 milioni km². Tie vivas la idistoj.

[redakti] Nudismo en Mediteraneo

Be0602.gif

En multaj plaĝoj de Mediteraneo eblas naĝi nuda kaj fari nudismon (^_~). Tie oni ludas kartojn, sed strip-pokero ne eblas ;-)

[redakti] Mare Nostrum

La esprimo "mare nostrum" venas de ... Mussolini, kiu volis pravigi per ĝi la konkeron de Dodekanezo (la plej sud-orienta insul-grupo de la Egea Maro) kaj de Libio kaj la italajn pretendojn rilate Tunizion kaj la Ioniajn insulojn.

[redakti] Mediteraneo kaj Esperanto

La Mediteraneo ludas rolon en la esperanto-poezio kaj en la esperanto-kanzono, precipe ekde la 1970aj, per la literatura rondo La Patrolo.

[redakti] Spirito de Mediteraneo

En la religioj naskiĝintaj en la mediteranea areo, plej vaste konsiderata, havas kiel konstantan kaj precizan karakterizon de distingo inter la diaĵo kaj la devotulo: Dio estas konceptata transcenda kaj la homo bezona en riceva pozicio. Grandaj mistikuloj (ekzemple, sankta Johano de la Kruco, Majstro Ekart ktp) foje esprimas sentojn tiel kunigantajn kun la diaĵo kaj supernaturaĵoj, ke ŝajnas ke okazas kunfandiĝo en ili kaj fariĝas unusola realaĵo; sed la distingo kaj distanco elverŝiĝas kiam la preĝo fariĝas demando kaj rekono de malsameco. Tiu distingiga karakterizo malpli aperas en orientaj religioj, kie dieco estas pli ĉioentena ol persona, pli kunfandiĝanta kun la naturo ol ekstere de la naturo. Se la palaj devotecaj agoj nudokule aperas similaj, koncepte kaj sente ili ne travivigas la samon.

[redakti] Alie

Blovas varmega mediteranea vento. Kun siaj amikoj Baniko ludas kartojn kaj drinkas en ombra ĉambro. Kruko subite ekstaras, por iri al necesejo. Li devas trapasi la dormoĉambron, en kiu s-ino Baniko siestas tute nuda. Post kvin minutoj li revenas kaj diras:

— Baniko, vi ĉiam asertis, ke via edzino estas vera blondulino.

— Jes, estas vere.

— Ne, mi ĵus konstatis, ke ŝi estas malsupre tute nigra.

— Vi nur volas ŝerci, Kruko.

— Ne.

— Ni kontrolu, — ekkrias la kartludantoj.

Piedpinte ĉiuj eniras la dormoĉambron kaj konstatas, ke Kruko diris la veron. Tiam Baniko proksimiĝas al sia dormanta edzino kaj, kunfrapante la manojn, krietas:

— Huŝ! huŝ! forflugu, fiaj muŝoj!