Meduzo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Granda parolisto estas duba faristo"

~ Zamenhof pri iu ajn
Gelatina

Tipa meduzo

"La korpo de meduzo estas nur sako el travidebla gelatenaĵo"

~ Vikipedio pri meduzo

"Meduzo estis unusola mortema el triopo de Gorgonoj"

~ Nerdo pri meduzo

"Jes, ĝustege tiel okazis"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

" Meduzo está no Facebook"

~ Facebook portugallingve pri meduzo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri ĉi tiu artikolo

"Fojfoje la angla lingvo atrofias min"

~ Meduzo pri la angla

"Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete"

~ anonimulo pri meduza biologio

"Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas"

~ idisto
Meduzo

Sinportreto de meduzo, fotita dum malalta tajdo.

La vorto meduzo estas la nomo de…

Ĉi tiu artiŝoko estas scienca diskuto pri la marulo. Se vi interesiĝas pri alia speco de meduzo, forfiku nun.

[redakti] Anatomio

Kvankam ĝi ne havas cerbon, la meduzo ja havas malkompaktan reton de nervoj. Jen scienca pruvo, ke cerbon oni ne bezonas por retumi.

Meduzo ankaŭ havas pikantajn tentaklojn. Kelkaj specioj, trovataj ekzemple en akvoj de norda Aŭstralio, povas doni al homoj mortan pikon. Se ve naĝas tie, zorgu! Tia morto estas ne nur dolora, sed ankaŭ embarasa por via familio. Kiu volas devi diri, ke familiano estis venkobatita de sencerba senvertebrulo?

[redakti] Ekologia graveco

Malgrandaj specimenoj manĝas mikrobojn, kaj estas manĝitaj de fiŝoj, sirenoj, krokodiloj, kaj volapukistoj. Se ili ne estas manĝitaj, ili iĝas grandaj, kaj tiam manĝas la fiŝojn, sirenojn, krokodilojn kaj volapukistojn.

[redakti] Kultura graveco

1275

Laŭ la Syrenicon de Petronio, la antikvaj romanoj kelkfoje manĝis meduzaĵon ĝis vomado. El tio, mezepokaj historiistoj konkludis, ke la romanoj estis manĝegemaj porkoj. Tamen, nuntempa esploro montras, ke oni povas vomi, post kiam manĝas nur malmultan meduzaĵon.

[redakti] Religia graveco

Jesuo diris al la disĉiploj, ke ili kaptu multajn fiŝojn, por ke malpli da junaj meduzoj estu manĝitaj. Tiamaniere plenumiĝos la profetaĵo: "Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la maron."

[redakti] Sekura konsilo

[redakti] Vidu ankaŭ 凸(`⌒´メ)凸


Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri la meduzo.
Aliaj lingvoj