Meduzo (nehistoria persono)
El Neciklopedio
|
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Fabeloj por infanoj."
~ Zamenhof pri Tiu ĉi artikolo
"To vale anc por li auxilingues"
~ okcidentalisto pri la supra diraĵo
"Nur sencerba homo kredus tion ĉi"
Meduzo estas persono en la antikva greka televidaĵo κόσμος σαγαν (Harstilo Unika) -- dokumentario populara, sed ne historie fidinda.
Enhavo |
[redakti] La greka rekonto
Laŭ la dokumentario, ŝi estis virino nomita omaĝe al sencerba senvertebrulo.
Sed kiaj gepatroj nomus filinon omaĝe al senvertebrulo sencerba?
Eĉ pli strange, laŭ la televidaĵo, ŝi havis sur la kapo serpentojn anstataŭ harojn. Sed ĉu ŝi kombis aŭ brosis la serpentaron? Ĉu ŝi havis ĉapelojn kun truoj, tra kiuj la serpentoj povis rigardi?
[redakti] Mortemo
Laŭ Vikipedio Meduzo estis unusola mortema el triopo de Gorgonoj, la aliaj du certe ne emis morti.
[redakti] Fikemo
Ŝi estis tro malbela, same kiel ŝiaj fratinoj Steno kaj Eŭrjalo, sed ne de la naskiĝo. Ĉar ŝi lasis sin diboĉiĝi de Pozidono en templo de Ateno, la diino ŝanĝis ŝin en monstron kun brilemaj okuloj, grandegaj dentoj, latunaj ungegoj kaj serpentoj anstataŭ haroj.
[redakti] Deveno de la mito
Kiel komenciĝis tia ferakonto absurda?
Antikve, en la mediteranaj insuloj, oni ofte uzis la nomojn de marbestoj por nomi fiŝkaptajn boatojn. Knaboj kaj knabinoj fiŝkaptis kune, kaj ofte portis la kaptaĵon sur la kapo.
Unufoje, juna virino el boato nomita "Meduzo" portadis sur la kapo bonan kaptaĵon da angiloj kaj polpoj, kaj babiladis kun amikino. Ekvidis ŝin skandala televida ĵurnalisto, kiu provis foti kaj registri per maltaŭga ilaro. Kaj la cetero estas (por tiel diri) historio.
[redakti] Fontoj
Tiu ĉi paĝo baziĝas sur la lasta verko de Richard Dawkins,Odd Delusions.
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon tute senhumuran pri Meduzo (mitologio).