Melaso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Melasamino

Enirejo al historia melasa mino kaj rafinejo en Esekso (Essex), Britio.

"Ne lasu melason en vian kirason."
~ Rikardo la Leonkora

"Libroj estas nura rubaĵo. La esenco estas la renkontiĝo kun la lingvo. La verkisto estas minmetiisto: Li jam troviĝas en aliaj marregionoj, se la minoj eksplodas."

~ Ernst Jünger pri tute alia afero

"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"

~ Renato Corsetti pri siaj novjaraj deziroj

"Vivi per sistemo de "el mano al buŝo""

~ Zamenhof pri melaso

Melaso (Mellivora capensis) estas sukeraĵo uzita por produkti rumon, sekton, kaj kelkajn specojn de pico.

Ĝi estas densa, bruna, karamelodora siropo. Ĝia sukerenhavo estas 45-55%, N-enhava materialo ĉ (ĉu vi komprenis tion?)

Pigraj abeloj tenas melason kiel nutraĵon por siaj larvoj, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro anstataŭ fari mielon.

Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon. Oni povas uzi ĝin kiel bazmaterialon por produkto de biodizeloleo.

Oni akiras melason el minoj en Britio, kaj el lagoj sur Titano.

[redakti] Vidu ankaŭ




La Vikipedio havas malridigan artikolon pri melaso.
Content Navigation
Aliaj lingvoj