FANDOM


Mem s

"Ne estis tro malfacile fari ĝin."

~ Leporo pri ĉi tiu artikolo

Mem (מ/ס) estas la 13-a litero de la hebrea alfabeto, fondita en 1953 en la aŭstralia urbo St. Pölten, precipe pro iniciato de la nov-zelanda esperantisto Rudolf Burda. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo Paco. En la araba ĝi nomiĝas "mim" kaj en la angla ĝi nomiĝas "Mangala" laŭ normo ISO 639-3.

Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de mem estis Eŭgeno Bokarev.

De 1983 mem kunlaboras UEA.

Dum la malvarma milito mem ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Memvaloro Edit

La valoro de mem estas 40.

Mem kaj aŭtoj Edit

Mi ne plu uzas la okcidentajn "aŭto" aŭ "aŭtomobilo". Fundamenta estas "memveturilo". Ĉiel ajn la prefikso aŭto- ekzistas ekzemple: aŭtobiografio, aŭtodidakto, ktp.

Preferindas tamen uzi mem- (samkiel la angla uzas self-, la germana selbst-, la rusa само-). Sekve "memportreto", "membiografio", "memlerninto", ktp. La ridinde pedanta vorto "aŭtodidakto" ŝokas ruslingvanon per sia absurda malneceso kompare kun la memklariga (!) rusa vorto "само/учка".

La Regado de si mem Edit

Laŭ tiu teorio "ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn."