Merkuro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Quanto minus amamos una femina, tanto plus facilemente placemos a illa"

~ anonima reformemulo

"Esperantisti komprenas idisti facile."

~ Idisto pri la supra diraĵo

" Io non pensa que isto es ver"

~ Interlingvaisto

"Li estas vera hidrargo."

~ Zamenhof pri Merkuro
1299643532749

Tipaj merkuranoj

Logo-merkuro-300x126

Merkuro (Teksaso) estas unu el planedoj, kiuj ĉirkaŭas la Teron. Merkuro estas la planedo pri ĉiaspeca komunikiĝo, de la buŝa parolo ĝis la interplanedaj vojaĝoj; ĉio kio rilatas al instruado de konitaĵoj aŭ ideoj aŭ iri el unu loko al alian per iu meĥanika rimedo, estas regata de Merkuro. Ĉiaj racia kaj selektema procezoj troviĝas sub la premo de tiu ĉi planedo.

Merkuro - helene Hermeso - planedo hermetiko estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno. Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿. La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.

Tiel, ĉiu homo bezonas komuniki siajn pensojn kaj starpunktojn.

[redakti] Fiziko

Fizike, Merkuro rilatas kun la spira sistemo, la sens-organoj, la nervoza sistemo, la glandulo tiroido, la mensaj kapabloj, la spiro, la ŝultroj, la brakoj, la manoj, la kunordigo de la movad-sistemo, la pulmoj kaj cerbo. Krome, ĝi regas ankaŭ ĉio kio rilatas al inteligenteco, movileco, adaptiĝo, la racio, la memesprimado, la percepto, la junaj homoj, la verkistoj, la komunikistoj, la instruistoj kaj vojaĝantoj.

Kun Merkuro troviĝas la personoj ŝanĝemaj, entreprenemaj, emaj ĉion scii sed superflue; ankaŭ ĝi donas elokventeco kaj facileco je parolo. Ĝi estas la plej adaptiĝema kaj movila el la astroj.

[redakti] Ĉielo vidata de Merkuro

De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.

La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7. La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′).

[redakti] Astronomiaj datumoj

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin. La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.

Ĝia domicilo troviĝas en Ĝemeloj kaj Virgulino.

Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem. En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.

La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu. En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).

Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio Odin aŭ Wotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag. En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo.

Content Navigation