Mesalino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
44op

"En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?"

~ Jennifer López

"Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj."

~ William Auld [1]

"Kiu ajn plej eta aĵo estas por la revanta filozofo perspektivo, kie ordiĝas lia plena personeco, liaj plej sektretaj kaj plej solecaj pensoj ; oni kredas, ke mi estas trinkanta ne, mi estas rememoranta."

~ Mesalino

"Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiuj ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo ? Tiuj neatenditaj malkovroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj."

~ Francis Bacon pri tute alia afero

"Sen matematiko ni estas blindaj."

~ matematikisto

"Ĉies vojaĝo estas individua. Se vi enamiĝas je knabo, vi enamiĝas je knabo. La fakto ke multaj usonanoj konsideras tion esti malsano rivelas pli pri ili ol pri samseksemo."

~ Gejo

Valeria Mesalina (2548) estis la tria edzino [2] de la romia imperiestro [3] Klaŭdio kaj patrino de Britio. Ŝia skandala konduto kaj senlima senhontemo [4] finis al okazigo de ŝia perdo. Ĉiu legendo entenas reziduon da vero, kaj la baza funkcio de lingvo estas regi la universon per priskribi ĝin.

Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo. Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon. La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi matenruĝon. Logi estas eskapi el senekzisteco. Neniu estas pli danĝera ol tiu kiu imagas sin purkore; ĉar lia pureco per difino estas nekontestebla.

Supozita [5] kiel komplotinto kontraŭ la imperiestro, ŝi estis ekzekutita en la jaro 48. Historio estas la tempo de la hom-al-homa ligo transa de l'morto.

[redakti] En arto

Mesalino estis temo de multnombraj verkoj, kaj literaturaj kaj muzikaj aŭ en vidaj artoj.[6] Ĉiu verkisto, mi supozas, opinias ke la mondo en kiu li naskiĝis estas nenio alia ol komploto kontraŭ la kultivado de liaj talentoj.</ref>La paradokso de edukado estas ekzakte tio: kiam oni komencas konsciiĝi oni komencas ekzameni la socion en kiu oni estas edukiĝata.

[redakti] Bibliografio

Per libroj ni konversacias kun saĝuloj, en la vera vivo kun stultuloj. Iuj libroj estas gustumotaj, aliaj estas glutotaj, kaj iuj estas maĉotaj kaj digestotaj.[7]

[redakti] Notoj

  1. Estas preskaŭ neeble …fariĝi edukita persono en lando kiu tiom malfidas sendependan menson.
  2. Edzinoj estas amantoj por junaj viroj; kamaradoj por mezaĝuloj; kaj flegistinoj por maljunuloj.
  3. Neniu popolo ekposedas kulturon sen esti paginte altan prezon por ĝi.
  4. Tio estas tiom ega plezuro donaci sin. Kion mi donacos, se oni min ŝtelas?
  5. Vero estas nova vorto en Eŭropo (kaj aliloke).
  6. En pia muziko ĉiam ĉeestas Dio kun sia graco.
  7. Edukado estas doktrinizado se vi estas blankulo – subpremado se vi estas nigrulo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj