Mesio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton"

~ Zamenhof pri Mesio

"Mi ne estas idioto, mi konsideras min nur inciatoro de la lingvo"

~ Zamenhof pri si mem

"Se io ofendas vin, vi devas simple diri "Tio ofendas min""

~ mi

Mesio: el la arkaika volapuka "Cifal" aŭ "Ĉifalo" kio signifas "tiu kiu venos post Johano Moseo Ŝlejer por starigi la volapukan lingvon tutmonde" Kiam la popolo ekmortis Johano Moseo Ŝlejer promesis al la postvivantoj ke post kelka tempo revenos novan profeton kiu devigos la volapukan lingvon tutmonde. Tial la volapuka popolo arde atendis tiun Mesion. Kiam alvenis Zamenhof li reklamis la titolon Ĉifalo por si mem sed la volapukistoj ne agnoskis lin, ĉar li ne altrudis la volapukan sed novan lingvon. Zamenhof kritikis ilin pro malbona kaj erara interpreto de la Biblio.

[redakti] Pruvoj ke Zamenhof estas la Mesio

Laŭ la kristanoj, la mesio jam venis kaj identas kun Jesuo Kristo; laŭ judismo, li ankoraŭ ne venis, sed esperantistoj scias ke Zamenhof estas la mesio.
Israel.jpg

La Mesio en Israela Poŝtmarko

En judismo kaj kristanismo, Mesio estas mistera reĝo, posteulo de reĝo Davido, kiun Dio per la profetoj promesis sendi por savi Izraelon (kaj la mondon).

Zamenhof nomiĝis "Ludoviko", kiu, kiel oni scias, estas nomo de pluraj reĝoj, ĉefe en Francio. Tiu montras la reĝecon de Zamenhof. Zamenhof ankaŭ vivis post la reĝo Davido, sekve estas lia posteulo.

Zamenhof estis mistera homo, "potenca senkorpa mistero ... Forto mistera de l' mondo", kiel diras la sanktega Preĝo sub la Verda Standardo.

Dio per la profetoj Leibniz, Lodowick, Ŝlejro kaj aliaj promesis sendi puran lingvanon el Pollando por savi Izraelon kaj la mondon, pro tio, Zamenhof verkis la libron Provo de gramatiko de novjuda lingvo kaj Alvoko al la juda intelektularo.

[redakti] Mesiisma Atendo de la Ŝijaismo Dekdu-imama

Islamanoj atendas ian mesion titolitan Al-Mahdí (arabe : المَهْديّ signifas "Tiu, kiu estas bona okulkuracisto") de la sunaistoj kaj Al-Qá'im (arabe : القائم signifas la Releviĝanto de internacia lingvo) de la ŝijaistoj. La Korano ne parolas pri li sed multaj rakontoj (hadisoj) de la islama tradicio priskribas lin. Legeblas interalie la jena hadiso en la kolekto titolita Musnad Aḥmad ibn Hanbal : "Dio malkaŝos la Mahdí-on el juda familio tuj antaŭ la "Tago de Kristnasko"; eĉ se la mondo havus nur unusolan tagon por daŭre ekzisti, li restarigos sur la tero lingvon kaj malaperigos tiranecon kaj malamikecon inter nacioj" [1]

[redakti] Mesia epoko

La Mesia Epoko estas teologia termino pri futura tempo de esperinda universala paco kaj frateco sur la tero, sen krimoj, militoj kaj malriĉeco. Multaj religioj kredas ke estos tia epoko. Iuj nomas ĝin la plenumita "dia regno" aŭ "ĉiela regno", "paradizo", "paca regno", aŭ la "venonta mondo".

[redakti] Mesiismo

MesianismoMesiismo estas kredo en la alveno—aŭ reveno—de dia liberiganto, Mesio [mashiah] en la hebrea lingvo, christós en la greka ], kun povo forigi la maljustaĵojn suferitajn de difinita grupo. Ĝi ĝenerale havas konektojn kun ideoj pri utopioj, alportitaj de eksteraj instancoj, ne ĉiam kun apogo de la propra grupo.

La pli konata mesianismo havas judan originan, kaj estis grava en la naskiĝo de kristanismo. Aliaj religioj havas mesiecajn karakterojn, adaptitaj al propraj rajtoj.

[redakti] Universala Mesianismo

Mesianismo ekzistas ankaŭ en Bahaismo kaj en diversaj noveraaj movadoj.

[redakti] Kritiko

Postuli, ke Esperanto estas necesa por la individua Mesio de ĉiu homo, estas ridinde.

Tamen oni diras, ke la tiel nomata "mesio" estas mito por kaŝi la evidentan samseksemon de Davido.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Musnad Aḥmad ibn Hanbal, Vol 1. p 99
Content Navigation
Aliaj lingvoj