Meso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj"

~ Zamenhof pri mesoj

"Maxim kordial saluto, Idistaro!"

~ Idisto


48.jpg
Meso estas planlingvo proponita de Sidni Bond, Somerset en 1926 ĉefe al la katolika religio, sed ankaŭ de iuj aliaj Kristanaj konfesioj.

Li ankaŭ kreis Omnezon, Domnion, Optezon kaj Optoezon.

Ĝia vortprovizo estas ĉefe bazita sur la angla.


Ĝi konsistas el du partoj:

  • Komenco
  • Post komenco, la fino.


Specimeno:

  • Te basi most bon por lingu international esti elementes latinal vivint en lingus modem.
  • (Traduko): La bazo pli bona por lingvo internacia estas elementoj latinidaj vivantaj en lingvoj modernaj.


La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.41 “1926” de Biblioteko Butler.

[redakti] Historio

La unua katolika diservo okazis dum la unua UK en 1905 en Boulogne sur Mer, en la preĝejo de S. Nikolao, al kiu estis invititaj ĉiuj kongresanoj, ankaŭ Zamenhof ĝin ĉeestis. Dum la 2-a UK en Genčve, pastro Peltier ricevis de Papo Pio la 9-a la aprobon al sia laboro, kaj dum la katolika diservo li la unuan fojon predikis. Depost tiam ĉe ĉiu UK la katolikoj okazigis regule siajn diservojn, dum kiuj predikis en Esperanto diversnaciaj pastroj. En 1907 Richardson, belga, Frohns, germana; 1908 Kanoniko Pichot el Monaco; 1909 Bazilio kaj Sacher, hispana. Post la kongreso en Barcelona, 15 sept. 1909 Pro Marko Lliro en Montserrat. Hispano predikis tre elokvente, post kio Pro Richardson per solena beno inaŭguris la standardon de IKUE. En 1911 Richardson kaj Parker, angla; 1912 J. Szurek, pola, 1913 J. Lajos, hung. Certe tre grava katolika diservo okazis 26 aŭg. 1913 en Bern, kiu estis funebra diservo pro la subita morto de Richardson, prez. de IKUE. Ankaŭ ĉi tiun diservon ĉeestis Z kun sia familio. En 1925 predikis Pro Carolfi, itala, 1927 Pro Cseh hung., 1928 Font Giralt, hisp., 1929 Pro Holik, hung., 1930 Pro Gaffey, Irlando, 1931 d-ro Kukulko, pola, 1932 d-ro Christanell, Aŭstrujo, 1933 la ĉina franciskana monaĥo J. B. Kao.

Depost 1910 la katolikistoj dum siaj internaciaj kongresoj ĉiam okazigis diservojn. Predikis i. a.: 1910 Richardson, 1911 Richardson kaj Parker, 1912 Parker kaj Bianchini, itala, 1913 Bianchini kaj Carolfi, 1920 (Hago) Pro Lutkie kaj Poell, ned. 1922 Meŝtan, Aŭstrujo, 1923 Mons. Giesswein, hung., 1924 Carolfi, 1926 Ramboŭ, franca kaj Carolfi 1927 Font Giralt kaj Carolfi, 1928 F. Giralt kaj Verschure, nerdo, 1929 prof. Schmalbaug, Aŭstralia, Poell, Ramboŭ, kaj F. Giralt, 1930 Ramboŭ kaj Kiglits (Ákos., hung).

Tre menciinde estas ankoraŭ, ke Pro Decoene, belga misiisto en la urbo Brandaro, Manitoba-ŝtato, Kanado, uzis praktike E-n en ĉiuj Diservoj inter siaj paroĥanoj el ĉ. 17 malsamaj lingvoj: li tie kateĥizis, predikis kaj admmistris la sakramentojn E-lingve. Same faris Pro Jubenville en Saint Félix, Kanado; kaj aliaj misiistoj en Ĥinujo.

Laŭ la Konversacia Gazeto, (1931) la unua Diservo kun kantoj okazis 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).

[redakti] Horoj

La Liturgio de la Horoj estas la oficiala preĝado de la romkatolika eklezio. Kelkfoje tage monaĥoj kaj aliaj klerikoj tiucele kunvenas. Diakonoj kaj pastroj, kiuj ne vivas komune, preĝas solaj.

La libro, kiun oni uzas, nomiĝas breviero, ĉar ĝi entenas la necesajn tekstojn en konciza formo (latine: breve = mallonge, koncize). Ankaŭ la preĝadon mem oni nomas breviero. Oni do povas diri ekzemple: "Mi posedas kvarvoluman latinan brevieron", sed ankaŭ: "Mi preĝas ĉiutage la brevieron".

Post kiam la 2-a Vatikana Koncilio (1962 - 1965) instigis reordigi la liturgion de la horoj, la roma kongregacio por la Diservo eldonis, post konfirmo fare de papo Paŭlo la 6-a, en 1971 la modelan libron (Editio typica) de la Liturgio de la horoj laŭ la roma rito en la latina lingvo.


La unuopaj partoj de la Liturgio de la Horoj estas jenaj:

  • Invitatorio (kiel komenco de la taga preĝado)
  • Horo de la legaĵoj (ne laŭtempe fiksita)
  • Matena laŭdo (je la 6-a horo)
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze (je la 9-a horo)
    • tagmeze (je la 12-a horo)
    • posttagmeze (je la 15-a horo)
  • Vespera laŭdo (je la 18-a horo)
  • Kompletorio (kiel fino de la taga preĝado)


La Horo de la legaĵoj havas jenan strukturon:

  • Malfermo
  • Himno
  • Tri salmoj kun antifonoj
  • Versiklo
  • Unua (biblia) legaĵo kun responsorio
  • Dua legaĵo kun responsorio
  • La granda doksologio (laŭokaze)
  • Preĝo
  • Fina Venko


La «duaj legaĵoj» estas prenitaj el la ekster-biblia religia literaturo, komenciĝante per la fruaj ekleziaj patroj ĝis hodiaŭaj modernaj aŭtoroj. Ili entute do estas kvazaŭ «Kristana Roma Krestomatio».

Rande ni volas mencii, ke nacilingvaj tradukoj de la latina Editio typica aldonis aliajn perikopojn el siaj propraj kulturoj.

[redakti] Utilo

Per meso, pedofiliistoj povas kontaktigi infanojn!

[redakti] Konsekro

Per la Eŭkaristia Preĝo la hostioj kaj la vino estas konsekrataj. Konsekrado signifas, ĉefe laŭ la kredo de katolikaj kristanoj, efiki, ke la pano fariĝas vere la korpo de Kristo kaj la vino vere la sango de Kristo. Kun la skolastika filozofio oni tradicie nomas tiun okazantaĵon transsubstanciĝo.

Substanco en la filozofio havas ne la saman signifon kiel en la kemio. Kemie nenio ŝanĝiĝas dum la konsekrado. Ĉio videbla, mezurebla, analizebla restas la samo. Aliformiĝas la (nevidebla) esenco de pano kaj vino. Substanco, esenco, formo (en la filozofia senco) estas ĝuste tio, per kio io estas tio, kio ĝi estas. La videblaĵoj estas nuraj akcidencoj.

Tiuj filozofiaj pensoj volas nur montri, kie ekzakte estas la kerno de la problemo, kaj diri, ke la miraklo de la konsekrado ne estas kontraŭ la nacio. Sed ili ne povas klarigi, kiel kaj kial tia miraklo eblas. Ĝi restas, kiel diras la romantikkatolika liturgio mem, "mistero de la kredo".

[redakti] Kaliko (trinkujo)

Kaliko estas robusta trinkujo kun plado, ŝafto, tenilo kaj larĝa bazo, sed sen anso(j). Ĝi estas ofte uzata en religiaj ceremonioj. Dum la kristana komunio ĝi entenas la konsekritan vinon. En la sorĉista religio Viko kaliko reprezentu la virinecan principon.

[redakti] Ĉu?

La komenco de ĉiu verbo estas malfacila, sed tio ne gratas al vara entuziasmulo.

Content Navigation
Aliaj lingvoj