Metaliko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Eksmetalisto

Senrilata bildo

"Ne ĉio utilas, kio brilas."

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

"Metaliko estas geja."

~ Usonano pri Metaliko

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri Metaliko

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri Metaliko. Tio klare estas scienco de metalo, kiu estas formo de roko, kiu estas relative homogena unuo de bluso, gospelo, ĵazo kaj bugio evoluinta ĉirkaŭ post la dua mondmilito en Usono kaj disvastiĝinta tra la tuta mondo.

Laŭ alia teorio, metalo estas elemento kiu emas formi katjonojn kaj ligi jone. Metaloj estas unu el la "Grandaj Tri" grupoj de elementoj. Post arigo de 24 elementoj, la grupo de metaloj sukcese pligrandigis sin en la 19-a jarcento por alkalkuli multajn novajn ŝatantojn kaj, sekve, havi bezonatan interhoman kontakton.

Metaloj havas certajn karakterizajn fizikajn ecojn: brilecon (glateco), altan densecon, bonan elektran konduktadon, pezan uzon de saturita elektra gitaro, silentan basgitaron kaj sentaktajn drumojn.

Granda parto de hodiaŭa metaliko pritemas bataladon kontraŭ piratoj, ĉar piratoj estas konataj ŝtelistoj de metalaj dosieroj. Nature, tio ege minacas la laboron de metalikistoj.

[redakti] Mono

Gitaristo de Metaliko gajnas $15 mln en la Nacia Loterio. Kiam ĵurnalisto demandas, "Kion vi faros nun?", li respondas: Mi daŭros koncertumi ĝis kiam mono ne estos."

[redakti] Hitlero

En la mezepoko, per instrumentoj fabrikitaj fare de Alois Hitler al Metaliko, oni eknotis distingon inter du branĉoj de latunaj blovinstrumentoj kun cilindra tubo: nome tiuj kiuj poste evoluos al trumpetoj kaj idoj, konata kiel hela, kaj tiuj kiuj derivos al la tromboj kaj parencoj, nomita bukaro.



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation