Metapsikio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo"

~ Zamenhof pri metapsikio
Ek1985
Metapsikio estis la unua granda paŝo ekstudi laŭ strikta scienca vidpukto la fenomenojn kiuj karakterizis Eŭropon kaj Usonon ekde 1850. Ili estis la t.n. neo-spiritualismo, kiam la ĝenerala popolo kredis ke spiritoj de mortintaj homoj komunikiĝis per movado de objektoj, sonoj kaj inkluzive per vivantaj homoj, nomataj mediumoj.
Dientes-16

La komencintoj de tiuj unuaj esploroj estis la Kambriĝaj akademianoj H. Myers, Edmund Gurney kaj Sidgwick, kiuj fondis la faman SPR-n - Society for Psychical Research (Socio por Psiĥaj Esploroj). Ilia intenco estis rigore kaj science esplori la fenomenojn, studante la atestojn kaj praktikajn seancojn, faritaj de la mediumoj. Tiam ili trovis ke multaj aliaj fenomenoj ekzistas kaŭzitaj per nenormalaj homaj kapabloj. La tiamaj mediumoj fariĝis do PSI-agantoj (tiuj kiuj agas per psiko). Ekde tiam, la SPR-membroj kolektadis ĉiujn historiojn, atestojn, evidentojn ktp kiuj povus esti analizita rigore.

La unua granda verkaĵo publikigita de tiu Socio estis "Phantom of the Living" (Fantomoj de la Vivantoj), rezulto de ilia esploro pri testimonoj. SPR ankaŭ publikigis konstante sian ĵurnalon (Journal of Society for Psychical Research) kaj alia publikaxjo kiel Proceedings of the Society of Psychical Research, kiuj ekzistas ĝis hodiaŭ.

Metapsikio baziĝis sur la atesto de sciencistoj, kiam ili restis en seancoj de mediumoj. Membroj de SPR ofte kunordigis seancojn kun mediumoj, kaj provis kontroli ĉiun eblecon je fraŭdo, por atesti tiu mediumo estas vera aŭ ne. Tiam, SPR nur kolektis membrojn kiuj interesiĝis atesti la veraĵon malantaŭ la vualo de intrigoj kaj malveroj. La seancoj estis rigore kontrolitaj, ĉar oni katenis la mediumon en la seĝo, kontrolis liajn brakojn kaj piedojn, esploris la ĉambron, cele malkovri kaŝitajn truojn per kiuj oni povus kaŝi aferojn por produkti "fenomenojn", ktp.

Tiam, iom post iom, multaj mediumoj estis senmaskigitaj, dum aliaj restis misteraj, pro siaj fenomenoj. La konstanta serĉado de fraŭdoj kaj veraj mediumoj karakterizis la Metapsikian periodon, kaj ĝi elstariĝis per la publikado de Traktato de Metapsikio, verkita de la Nobel-premiito Charles Richet. Joseph Banks Rhine inkludis la statistikan metodon konfirmi la ekzistadon de supernaturajn fenomenojn. Tiam, la klasika Metapsikio, bazita sur esplorado de trompo kaj vero en mediumaj seancoj finiĝis, kaj la laboratoriaj eksperimentoj, en rigoraj kontrolitaj ĉambroj, komencigis la novan eraon de esploro de la fenomenoj.

Aliaj lingvoj