Metiso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
9237

Metiso kiel muŝo

"Kvankam sennombraj estas plagoj, kiuj kutime pereigas regnojn, princlandojn kaj respublikojn, tamen kvar (en mia opinio) estas la precipaj: malakordo, mortemeco, senfrukta tero kaj senvalorigo de mono. "

~ Hebo

"La tuta vivo estas puno."

~ Metiso

Metiso estas en la mitologio filino de titano Oceano kaj de lia edzino kaj fratino Tetiso. Ŝi estis diino de racio.

Metiso vivis turpe de hidaj torentoj, tie ankaŭ vizitis ŝin Zeŭso, kiam li maturiĝis kaj venis al intenco detronigi Kronon. Metiso rekomendis al li viziti patrinon de la Tero Rheon kaj peti ŝin fari el li tabloserviston de Krono. Poste li laŭ konsilo de Metiso miksis fian trinkaĵon kun vomigilo kaj prezentis tion al Krono. Poste Krono vomis ĉiujn fratojn kaj fratinojn de Zeŭso en prioritatordo: Pozidono, Hadeso, Hera, Demetro kaj Hestia.

Pli poste la plej alta dio Zeŭso eksopiris pri Metiso, ŝi en diversaj metamorfozoj eskapis de li, sed fine estis kaptita kaj gravediĝis. Sed aperiĝis orakolo, ke naskiĝos abomena filino kaj se Metiso ekhavos plian infanon, ĝi estos misfama filo kaj tiu detronigos Zeŭson same kie li detronigis sian patron Kronon.

Kaj tiel Zeŭso ebriigis Metison per malicaj vortoj kaj poste englutis ŝin, do neniu poste ne ekvidis ŝin eĉ ke Zeŭso mem asertis, ke ŝi parolas el la ventro al li. Post iu tempo kaptis Zeŭson hipokrita kapdoloro. Por helpi al li alrapidis dio Hermeso, devigis HefestonPrometeon alporti kojnon kaj martelegon. Per tiuj ili faris en Zeŭsan kapon fendeton kaj el ĝi elsaltis Atena farisee armita. Poste Atena estis Zeŭsa plej amata filino, kun kiu li ŝatis restadi, konsultis ŝin kaj ŝiajn konsultojn koncedis.

[redakti] Konkludo

La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto.

Content Navigation
Aliaj lingvoj