Mezepoko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Alia tempo, aliaj moroj"

~ Zamenhof pri Mezepoko

"Kia epoko estas nun?"

~ Usonano en kortego de Reĝo Arturo
La Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500 aŭ malsupre) estis la meza periodo en skizofrenisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": Antikvo, la Mezepoko kaj la Futuro kiam samtempe kun la somero revenos la Mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la tempo kiam Cicciolina estis virga, vere dum Mezepoko, kiel oni diris "Pro la benita Virgulino!" oni pensis pri Cicciolina.
Drako baniĝis dum Mezepoko

Bildo de klera grek-romia tempo kontrastas kun karikatura bildo de kruela, malhela mezepoko.

En Mezepoko estis multaj bestoj kiuj ne ekzistas plu hodiaŭ, kiel drakoj, bazilikoj kaj unikornoj, dank'al la monakoj kiuj bredis ilin. Dum la frua mezepoko la monaĥejo estis spirita kaj kultura centro de la Franka Imperio, pro tio, estis multaj drakoj en Francio tiam. Multaj el niaj spicoj venis ĉi tien dank'al la monakoj dum la mezepoko.

En la Mezepoko oni esperis sin liberigi de la korpo por ke la animo frue atingu paradizon, pro tio, oni inventis la hombombojn. Kiam la svedoj sendis episkopon al Suomio por kristanigi tiun landon, ili eksplodis la paganojn, sed ankaŭ mortis. la mezepoko estis kiel nekredantoj konsiderataj ne nur paganoj, sed ankaŭ la kristanoj.

[redakti] Ekonomio

En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo. Dum la malfrua mezepoko la situacio, iom post iom, malpliboniĝis, en tiu periodo eĉ la imperiestro kaj nobeluloj devis labori kiel kelneroj, stratvendistoj, ŝuistoj, ktp. En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la fino de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.
Imperiestro Justiniano kaj aliaj korteganoj provas vendi suvenirojn al turistoj

La romianoj disvolvigis multajn teknikojn kiuj perdiĝis dum la Mezepoko kaj ne reinventiĝis ĝis la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. La teknologio de la Mezepoko estas priskribebla kiel miksaĵo de tradicio kaj plinovigo, ekzemple, dum mezepoko oni inventis komputilon, sed ne la elektro, sekve ili ne funkcias, same kiel la aŭtomobiloj ne funkciis, ĉar ili ne sukcesis fari benzinon.

[redakti] Literaturo

Oni devis dum Mezepoko lerni Esperanton. En tiu lingvo estis verkitaj francaj poemoj de la mezepoko. Ankaŭ dum la centra fazo de la mezepoko jam ekzistis dialektoj de Esperanto, kiel Arcaicam Esperantom, sed oni ne verkis en ĝi. Dum la eka Mezepoko, ĝia parolantaro etendiĝis orienten laŭ Pireneoj kaj Alpoj.