Neciklopedio:Aŭtorrajto

El Neciklopedio

Alidirektita el Miĉjo Muso
Iri al: navigado, serĉi
Copyright

"Pli bone pano sen veĝemajto, ol ĝeno pri aŭtorrajto."

~ Julia Bagio

"ng mdr"

~ Babilejano pri aŭtoraj rajtoj

"Tro rapida faro estas nur baro"

~ Zamenhof

La plejparto de niaj bildoj kaj tekstoj simple naskiĝis sovaĝe en la naturo. Ni pensas ke ilin neniu kreis, ili simple evoluis, laŭ teorio de Darwin. Kompreneble, kelkaj homoj loĝas en Usono, kie duono de la loĝantaro simple opinias ke la mondo estis kreita... Tiukaze, ni estas pretaj doni al la Kreanto parton de monaj profitoj de Neciklopedio, laŭ brazilaj leĝoj (plejparto de redaktantoj de Neciklopedio vivas en Brazilo), kiuj diras ke repagoj estu proporcia al profito. Ni ne scias kion diras la kanadaj leĝoj (la paĝo de Neciklopedio estas en Kanado), sed mi pensas ke ili povos doni al posedantoj de la rajtoj de niaj bildoj grandan parton de nia profito, aŭ eĉ malpermesi ke la redaktantoj de Neciklopedio eniros Kanadon.

[redakti] Rajtoj de aliuloj

Kopirajto estas pesto de nia tempo, “la obstina baro” sur la vojo de progreso kaj homa libereco. Mem spirito de esperanto estas kontraŭkopirajta.

Ni fajfas pri aŭtorrajtoj de aliaj. Kio okazos al ni? La plejmalbona afero estus iu nuligi Neciklopedion, sed, kiu volus fari tion, kaj se Neciklopedio malaperus, kio gravas?

[redakti] Rajtoj niaj

Se vi volas uzi enhavon el Neciklopedio aliloke, bonvole donu al legantoj la nomon de Neciklopedio. Alimaniere, ni rajtas multe plori. Evidente, se alie vi volas doni monon al ni kontraŭ niaj artikoloj, ni akceptos ĝoje.

[redakti] NEPRE MEMORU!

Imitado estas la plej sincera flatado!

Content Navigation
Aliaj lingvoj