Miĥail Gorbaĉov

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Gorbachevpizzahut

"Plenumiĝis la tasko per granda fiasko."

~ Zamenhof pri Gorbaĉov

"He wis friends with Preses o the Unitit States Ronald Reagan."

~ Skota vikipedio

Miĥaelo Jordanoviĉo Korvaĉo (barbarlingve Михаи́л Пиццахат Горбачёв) estas dungato de usona picvendejo Pizza Hut kaj eksestro de la ekslando Sovetunio. Li plej famas kiel la ununura ruso malpli sukcesa ol Boris Jelcin.

[redakti] Politiko

Young-stalin

La juna Gorbaĉov

Gorbaĉov estas kapitalista kunfripono, kaŝagento de CIA, kiu igis sin ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio kaj detruis Sovetion de interne.

[redakti] Menŝevikismo

Laŭ mia kompreno Gorbaĉov nun estas bona menŝeviko. Hazarde menŝevikoj aktuale regas preskaŭ la tutan Okcidenton. Ĉu tio ne helpas al vi konstati, ke la malamiko de rusoj estas Rusujo!

[redakti] Pardonemo

Ĉu vi scias ke, dum la epoko de Gorbaĉov, aperis bildon de Karlo Markso diranta "Laboristoj de la mondo, pardonu min!" Ĉar estis la epoko de perestroika, la desegnanto ne finis en la gulago.

[redakti] Rilato kun Usono

Gorbaĉov diris, ke post militminaco, kiu timigis rusojn kaj aliajn, Reagan faris kun Gorbaĉov paŝojn malantaŭe por eviti kune fali en abismon termonuklean. Li nomis Reaganon "prezidento, kiu aŭskultis".

[redakti] Opinio de Rusoj

Homo, kiu estis preskaŭ imperiestro kaj ĉion perdis, ĉion ruinigis kaj detruis sian imperion, estas neniu nun en la okuloj de rusujanoj.

Lia opinio nenion kostas, nenuin interesas en Rusujo nun kaj ne validas.

Li plu reklamu manĝaĵojn kaj ne zorgu pri la nuna inperiestro.

[redakti] Postlasaĵo

Dum la regno de Korvaĉo oni eksciis, ke komunismo malsukcesis, do provis demokration. Kiam ankaŭ tio malsukcesis, oni ebriiĝis kaj carigis putinon.

[redakti] Nobelpremio

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1990.

Content Navigation