Mikrosofto
El Neciklopedio
"Mi eĉ sugestus Majkrosofto kiun mi foje renkontis (ekzemple en la komputada leksikono)"
"Mea truo anusala pruritis"
~ idisto
"Mi uzadas "Mikrosofto" de pluraj jaroj"
~ Bertilo Wennergren (JA SEN AKUZATIVO!)
"Unua reago: Bonege!!!!!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Mikrosofto, la Mikrosofta Korporacio, (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono. Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi cerbo-programaron.
Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOSon, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procesoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj.
Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IBM), Microsoft Office kaj Internet Explorer.
La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn.
Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, vian animon, vian patrinon kaj vian fratinon.
[redakti] Estonto
Dum la 2010-aj jaroj la partio, kompanio, kiu komence klopodas imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provos kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la ekonomie kaj sociale kriza Usono.
Je la 30-a de januaro 2023 Mikrosofto eniros la registaron kaj la "gvidulo" Bill Gates oŝ safe mode iĝos prezidento. Baldaŭ poste la kompanio forigos ĉiujn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Gates preparos kaj realigos la trian mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj uzantoj de Linukso.
[redakti] Linukso
Franca entrepreno fabrikis globon, nomita Linux (esperante Linukso), kiu estas uzata por realigi aktivaĵojn dum la nokto. Por lumigi, ĝi posedas potencegan halogenan lumon. Vidita el ia distanco, ĝi povus ŝajni nifo pendiganta sub la tereno. Kelkaj herezuloj pensas ke tio povus anstataŭigi Vindozon...
[redakti] Orientado
Helikoptero superflugas la urbon Seattle. Subite, densa nebulo aperas kune kun elektroŝtormo. Fulmo difektas la flughelpilon de la helikoptero. Do, ili ne kapablas orienti sin por direkti al la flughaveno. Sed jen, subite inter tia nebulo, ili povas vidi altegan konstruaĵon, kaj ili komencas turni ĉirkaŭ ĝi montrante anoncilon demandantan: "Kie ni estas?". Homoj ene de tiu konstruaĵo ekvidas ilin kaj, siavice, skribas grandan anoncilon respondantan: "En helikoptero." Ĉe tio, la helikopterpiloto tuj ekmovigas sian aerŝipon kaj rapide atingas la flughavenon. Lia mirita kunpiloto demandas lin: "Kiel vi sukcesis senprobleme reveni flughavenen tial ke, tiuj de la konstruaĵo ne helpis nin?". "Facile!" respondis la piloto. "Tuj mi eksciis ke ni estas superflugantaj la konstruaĵon de Microsoft, ĉar ili ĉiam oferas solvojn teknike korektajn, sed tute sentaŭgajn!".


