Militkaptito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1329708660564.jpg
"Li havas muŝon en la kapo"
~ Zamenhof pri vundita mitiktaptito

"Militkaptito estas homo, kiu provas mortigi vin kaj malsukcesas"

~ usonano pri militkamptito

" Militkaptito estas 1954 amerika milita dramofilmo instrukciita fare de Andrew Marton kaj ĉefrola Ronald Reagan"

~ nerdo pri militkaptito

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Tre interesa analizo"

~ italo pri ĉi tiu artikolo

"Altra tempi, altra mori"

~ idisto

"Barbarismo incomprensibile"

~ Interlingvaisto

"Eske felisitet esa posibl?"

~ Trista reformemulo
Militkaptito (ankaŭ POW, PoW aŭ PW - kio estas mallongigoj estiĝintaj el la angla prisoner of war) estas malamiko sen armilo, kiu ne povas foriri.
Kongreso1-70118.jpg

Idistaj militkaptitoj devigataj pozi kun venkanta flago

[redakti] Kiel kapti

Oni pli facile akiras kaptitojn, dum ili naĝas. Oni povas uzi metodojn kiel tiujn de fiŝkaptado.

[redakti] Kiel trakti

Laŭ la antikvaj grekoj kaj romanoj, oni povas sklavigi tiajn kaptitojn. Laŭ la aztekoj, oni oferu al la dioj. Laŭ novkonservatismo, oni povas laŭvole trakti, kondiĉe ke oni ne lasas ilin forkuri.

[redakti] Malliberejoj

La plej notindaj malliberejoj por militkaptitoj estas tiuj konstruitaj de malnudistoj por kaptitaj nudistoj.

Vipatajkaptitoj.jpg

Malnudismaj gardistinoj zorgante pri kaptitaj nudistinoj.

[redakti] Kanto de militkaptito

2185b oa.jpg
Larmsalitan panon manĝas la kaptito,
ŝtonkusenon havas lia frosta lito,
tra l' arbaroj, stepoj pelas lin la sorto,
lin nenio savos de la Blanka Morto.
Patrineto bona, amatino kara,
Siberio estas nur tombej' hungara.
Lin vi ne atendu, lin vi ne rehavos;
super li lulkanton nigraj korvoj grakos.

[redakti] Vidu ankaŭ

Vikipedio havas pedantan artikolon pri Militkaptito.
Content Navigation
Aliaj lingvoj