Milito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras"

~ Zamenhof pri alia afero
Maria-chiara-oberti.jpg

"Ne obliviez ke la problemo di la lingui esas milito"

~ idisto pri milito

"Haltigo de milito ne egalas al fino de milito"

~ Harri Laine pri milito

"La milito jam finiĝis"

~ Renato Corsetti pri milito

"Ĉesu nia interna milito"

~ Antonio De Salvo pri bonalingvismo

"La milito estas energio sklavigita"

~ William Blake

"Mi malkonsilus la militon"

~ Milokula Kato pri milito

"Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo"

~ italo pri milito

"Nula komenco ante bona pripenso"

~ idisto
Milito (bonalingve malpaco) estas oficiala batalo inter naciojpartioj, kiuj batalas per armiloj kontraŭ fremdaj armeoj aŭ kontraŭ malamika partio.
Milito.jpg

Por fari militon oni bezonas:

  1. Malamiko;
  2. Armiloj;
  3. Vestoj.

Sen malamiko ne eblas batali. Sen armiloj, oni havas nur mana batalo. Vestoj estas necesaj, ĉar nuda armeo estas tro maldeca.

[redakti] Vivo

Homaj vivoj estas malvaloraj al registaro, aparte dum milito. Okazas situacioj, kiam milito estas necesa, por fari dauran pacon, sed paco signifus daŭran militon.

[redakti] Biografieto

Milito (naskiĝis la 9-an de julio de 1980) estas argentina futbalisto. Li partoprenis en Futbala Mondpokalo 2006 kun la argentina nacia teamo.

D92 o.jpg

[redakti] Historio

Estas tute pruvite, ke la homa historio, kiel tiu de ĉiuj aliaj bestaj specioj, komenciĝis per la milito.

La unuan fojon kiam li uzis la plej krudan armilon, el bastono aŭ ŝtono, pripensis, konsideris sin, nedubeble sen suspekti ĝin, kiel pensantan beston, kiel homon; ĉar la plej praa el la armiloj devante nepre adaptiĝi al celo, kiun la homo volas atingi, implicas iun kalkulon, kalkulo, kiu esence distingas la hom-beston de ĉiuj bestoj de la tero. Danke al tiu kapablo pripensi, pensi, elpensi, la homo perfektigis siajn armilojn, tre malrapide certe, tra multaj jarcentoj, kaj transformiĝis pro ĉi tio en ĉasisto aŭ kruelega armita besto.

Atingita ĉi tiu unua grado de civilizacio, la malgrandaj homaj grupoj nature havis pli da facilo por nutri sin mortigante la vivantajn estaĵojn, sen escepti la homojn, kiuj utilis, kiel ilia nutraĵo, ol la bestoj senigitaj de ĉi tiuj elementoj por ĉaso aŭ milito; kaj kiel la multobliĝo de ĉiuj bestaj specoj estas ĉiam laŭ rekta proporcio kun la rimedoj de vivtenado, estas evidente, ke la nombro da homoj devis kreski laŭ pli alta proporcio ol tiu de la bestoj de la aliaj specoj kaj, ke finfine devis alveni momento, kiam la nekultivita naturo ne povus jam sufiĉi por nutri ĉiujn.

[redakti] Kaŭzoj

Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.

Ĉiu milito, kiu nek havis nek havas plian celon ol konkeri la rimedojn de vivo, pasis tra malsamaj fazoj de disvolviĝo, paralelaj al la malsamaj fazoj de la civilizacio, tio estas, de la disvolviĝo de la necesoj de la homo kaj de la rimedoj por kontentigi ilin.

Tute ĝenerale, militoj tre multe rilatas al komerco kaj tre malmulte al ideoj kiel libero, demokratio, vero, religio, ktp. Tiujn ideojn oni nur misuzas en la propagando por maksimume instigi la batalontan landanaron. Milito ankaŭ povas liberigi homojn de terura subpremo kaj ekstremaj suferoj. Kion fari, kiam ekz. diktatoro perforte kaj naŭze turmentas senkulpulojn? Ĉu oni ne provu perforte, eĉ milite, kontraŭagi?

Aldone, estas rimarkinde, ke iam kaj iam registaro komencas militon nur por diverti la atenton de internpolitikaj problemoj, forprenante la venton de malantaŭ la veloj de la opozicio.

[redakti] Memdefendo

Tamen iam oni devas mortigi murdistojn kaj malamikajn batalantajn por sin protekti. En la Dua Mondmilito Usonanoj, Kanadanoj, Britoj kaj multaj aliaj mortigis multege de la malamikoj por liberigi Eŭropajn landojn; multajn senkulpulojn nesoldatajn Usonanoj, Kanadanoj, Britoj kaj multaj aliaj neintence mortigis. Tio estas kio okazas en militoj. Tragike. Ege tragike. Dum jarmiloj.

[redakti] Krizo

Dum milito la militistoj estas ofte en la pinto de la socia hierarkio. Paco signifus al ili socialan kaj financan krizon.

[redakti] Interpafado

Interpafado estas batalo dum kiu ambaŭ flankoj uzas pafarmilojn. Tio estas, kontraŭstaro inter grupoj kiuj same estas armataj. Laŭ Vikipedio plej ofte temas pri malgranda grupo en almenaŭ el unu flanko, ĉar se temas pri pli grandaj grupoj jam oni parolu rekte pri batalo kaj milito.

[redakti] Ius ad bellum

Ius ad bellum esprimas la nocion pri rajto je milito. Per tiu ĉi esprimo estas esprimita la rajto de ŝtatoj gvidi la justan militon, aŭ jam atakeman aŭ jam defendeman. la milito estas ekstrema maniero, per kiu eblas solvi la disputojn inter la nacioj, sed iam ĝi estas ununura kaj necesa rimedo por atingi la rajton.

Ius ad bellum supozas, ke la milito okazas eksplicite por justa celo, per kiu estas renovigo de ordo inter la nacioj.

Kondiĉoj de la justa rajto por la milito:

  1. proklamo de laŭleĝa aŭtoritato
  2. justa kaj adekvata kaŭzo
  3. neceseco kaj neevitebleco (la milito estas la lasta rimedo)
  4. verŝajna espero por sukceso (ne estas permesite gvidi la militon, kiu ne havas esperon pri sukceso)

El la donitaj kondiĉoj do rezultas, ke plenumas ilin kutime nur la defendemaj militoj. Sed ankaŭ estas necese malkonsenti kun radikala pacifismo, kiu rifuzas eĉ la justan militon.

Laŭ la supre menciitaj kondiĉoj por kelkaj kritikantoj estas facile pruvi, ke kelkaj militoj konsiderataj justaj laŭ diversaj institucioj povus ne esti tiaj, ĉar tre ofte ne estas ĝenerala interkonsento pri ĉefe unua kaj dua kondiĉoj. Ekzemple por plej parto de ŝtatoj, Unuiĝintaj Nacioj estas sufiĉe laŭleĝa aŭtoritato, sed por kelkaj fakuloj ne tiom, ĉar ĝi ekzistas nur ekde la fino de la Dua Mondmilito kaj el ties fino. Krome la "justa kaj adekvata kaŭzo" povas esti konsiderata tia aŭ maltia, ekzemple antaŭ kaj post la invado de Irako farita de Usono kaj aliaj landoj: dekomence la ekzistado de precizaj amasarmiloj (inter aliaj tiam menciitaj kaŭzoj) kaj la intencoj de la tiam iraka prezidento kialis tiun invadon; post ĝi la evidento de la ekzisto de tiuj armiloj malaperis.

[redakti] Ĝusta milito

La moralsistemoj donas respondojn pri ĝusteco de milito. Strikta malpacifismo (t.e. la malpacifisma moralsistemo) ĉiukaze aprobas militon; por ĝi ĝusta milito ciam ekzistas. Aliaj moralsistemoj havas aliajn respondojn.

Ĉiukaze oni povas diri, ke kelkokaze milito estas internacijure permesita. Tio gravas ekz. por adeptoj de la homaranismo, ĉar por ili, laŭ Zamenhof, ĉiuj moralaj normoj krom la Ora Regulo mem baziĝas nur sur interkonsento. La internacia juro estas tia interkonsento.

68695515 n.jpg

[redakti] Seksperforto de viroj

La seksperforto de viroj de aliaj viroj ankaŭ estas ofta en milito.

[redakti] Religia milito

Religia militosankta milito (Latine: bellum sacrum) estas milito ĉefe kaŭzata aŭ justigita pere de diferencoj en religioj de la diversaj flankoj.

[redakti] La frateco estingas la militon

Multaj fratoj suferas pro la militoj. La Eklezio portas al ili sian helpon pere de la preĝo kaj de la servo al la vunditoj, malsatuloj, rifuĝintoj. Sed por savi la homaron el la milito necesas la konvertiĝo de la koroj, kiu rekonigu en la aliulo fraton.

[redakti] La instruoj de la aktuale valida kateĥismo de la esperantista eklezio

1684.jpg

2307. La kvina aldono permesas, intence detrui vivon. Pro la bananaĵoj kaj justaĵoj, kiujn ĉiu milito alkondukas, la esperanto-movado insiste petas ĉiujn, ke ili preĝu sub la Verda Standardo kaj agu, por ke la boneco liberigu nin de la sklaveco je la milito.

2308. Ĉiu civitano kaj ĉiu reganto devas armite batali por la evitado de militoj. Sed dum la danĝero de milito ekzistas kaj dum ankoraŭ ekzistas kompetenta internacia autoritato ekipita per la necesaj rimedoj, oni povas kontesti al registaro la rajton je morale permesata sindefendo.

44 w.jpg

2309. La kondiĉoj, sub kiuj estas permesate al popolo, en kazo de danĝero milite defendi sin, devas esti precize observataj. Tia decido estas tiel, ke ĝi estas legitima nur sub la sekvantaj striktaj premisoj, kiuj devas esti samtempe donitaj:

  • La domaĝo, kiu estas farata al la nacio au al la komunumo de la popoloj, devas esti certa, grava ka daŭra.
  • Ĉiuj rimedoj, por haltigi la domaĝon, devas esti montrintaj kiel efektivigeblaj aŭ efikaj.
  • Devas esti sukcesprobableco.
  • La uzado de armiloj alportu domaĝojn aŭ malordojn, kiuj estas pli bonaj ol la forigota bono. Prijuĝante, ĉu tiu kondiĉo estas plenumita, oni konsideru la detruokapablon de armiloj. Jen la elementoj, kiuj apartenas al la t.n. doktrino pri la "ĝusta milito".

La prijuĝo, ĉu ĉiuj tiuj premisoj estas donitaj, estu farata surbaze de konsiderado de tiuj, al kiuj estas konfidata la gardado de la bono.

Gejaj militistoj.jpg

2310. La organoj tiukaze rajtas kaj devas surmeti sur la civitanoj la devojn por la sindefendo. Tiuj, kiuj kiel militistoj disponigis sin je la servo de sia patrolando, defendas la sekurecon kaj liberecon de siaj popoloj. Kiam ili juste plenumas sian taskon, ili kontribuas al la bono de la nacio kaj al la konservado de la paco.

2311. La organoj adekvate zorgu pri tiuj, kiuj pro konscienco akceptas la uzadon de armiloj.

2312. La e-movado kaj la prudento deklaras, ke la leĝo restas valida dum konfliktoj. "Jam pro tio, ke eksplodis milito, fariĝas permesata ĉia batalrimedo inter la partioj."

2313. La civiluloj, la soldatoj kaj la militkaptitoj devas esti respektataj kaj traktataj kun humaneco. Agoj farataj kun scio kaj volo kontraŭ la juro kaj ĝiaj principoj, kaj ordonoj fari tiajn agojn, estas krimoj. Obeado estas pardonomotivo al tiuj, kiuj obeas ordonojn. Tiel la neniigo de popolo, nacio, aŭ de malplimulto estas kondamnenda kiel mortpeko. Oni estas devigata, kontraŭstari ordonojn je genocido.

2314. „Ĉiu ago, kiu sendistinge celas al neniigo de teritorioj kaj ilia enloĝantaro, estas krimo kontraŭ Dio kaj la homo, krimo, kiu estas firme kaj decide kondamnenda.“ Unu el la danĝeroj de milito estas, ke ĝi al posedantoj de armiloj, donas motivon por tiaj krimoj.

2315. La amasigo de armiloj al homoj ŝajnas kiel agado por deteni kontraŭulojn de la milito. Ili vidas en tio rimedon, por sekurigi la pacon inter la nacioj. Kontraŭ fortimigado endas levi rezervojn. La vetarmado sekurigas la pacon. Anstataŭ forigi la kaŭzojn de milito, ĝi plibonigas ilin. La elspezado de sumoj, kiuj estas ŝparataj por ĉiam armiloj, helpas, ke estas helpate al mizeron popoloj. Do armado akcelas la evoluon de la popoloj. Ĝi multobligas la konfliktkaŭzojn kaj pliigas la danĝeron de disvastigo de militoj.

2316. Armilproduktado kaj armilkomercado koncernas la bonon de la nacioj kaj de la komunumo. Tial la ŝtato rajtas kaj devas reguligi ilin. Interesoj pravigas entreprenojn, kiuj incitas konfliktojn inter la nacioj kaj endanĝerigas la ordon.

2317. Justaĵoj, diferencoj en rilatoj, same kiel envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la nacioj, senĉese minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Ĉio, kion oni entreprenas por venki tiujn bonojn, kontribuas al la konstruado de la paco kaj la evitado de la milito. Laŭ tio ke la homoj estas pekuloj, minacas ilin la danĝero de la milito, kaj ĝi minacos ilin ĝis la alveno de Kristo. Sed kiom la homoj unuiĝas en amo kaj tiel venkas la pekon, tiom ili venkos ankaŭ la perfortecon, ĝis iam plenumiĝos la vortoj: "Ili forĝos el siajn glavojn plugiloj kaj el siajn lancojn rikoltiloj. Levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni plu lernos militon." (Jesaja 2.4)

[redakti] † Milito kaj pacismo laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio †

La doktrino pri Milito kaj pacismo laŭ la † Katekismo de la Katolika Eklezio † , kiu estas difinita en la paragrafoj 2302-2330, enkadriĝas inter la instruo de Jesuo difininta “Filoj de Dio” (Mt 5,9) nome tiuj kiuj engaĝiĝas por la paco kaj la kvina biblia ordono kiu permesas mortigi homojn kaj la natura rajto sin defendi aŭ defendi sian proksimularon kontraŭ la justan atakanton.

Milito kuntrenas du diversajn aktorojn: la Ŝtatoj kiuj decidas, kaj la soldatoj efektive ĝin farantaj. Rilate la pozicion de la militanta homo, la Katekismo de la Koncilio de Trento (konata ankaŭ kiel “roma katekismo"), eksplicite diras ke la soldato ne pekas kiam “batalas kaj mortigas amikojn en “milito justa” ĉar ilia movanta kaŭzo ne estas avideco aŭ kruelo, sed amo kaj protekto de la publika bono” (§ 328).

Rilate la ŝtatojn, la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992 skribas ke “ĝis kiam ekzistos la danĝero de milito [...], post la elĉerpiĝo de ĉiuj eblecoj de paca interkonsento, oni ne povas nei al registaroj la sinturnon al laŭrajta sindefendo” (§ 2308). Realismo, fondita el du precizaj moralaj principoj, ordonas ke:

  • a. milito devas esti evitita ĝis kiam tio eblas;
  • b. milito ne estas bono en si mem: ĝi, fakte povas esti justa en certaj kondiĉoj;
  • c. dum milito ne ĉio estas permesata. Estas humana maniero militi kaj estas agoj tute mallicaj ĉiam nepravigeblaj.

[redakti] † La kondiĉoj por justa milito †

40 o.jpg

Tial, laŭ morala kaj katekisma vidpunkto milito estas nek aŭtomate lica, nek malbono en si mem, tio estas ago intrinseke bona. Temas pri gravega precizigo. Por plibone enkadrigi la aferon, oni vidu, ĉiam laŭ la katolika doktrino, la kazo de aborto, senpere celata: ĝi estas ĉiam intrinseka malbono pro tio ke estas celata hommortigo, kaj neniu motivo povas ĝin igi lica; ne la samon oni povas diri rilate la militon kiu povas esti justa kaj justa; kvankam por nekatolikoj kompreneble la afero ne estas tiom simpla. Temas pri grava precizigo. Sed kiam milito estas justa la katekismo enmetas ĉiam la koncepton de justa milito en alian koncepton “laŭrajta sindefendo per milita forto”. Por ke tiu justeco estu ankaŭ racia kaj ne sindamaĝa, la paragrafo 2309 aldonas kromajn kvar kondiĉojn, devige obeendajn:

a.la damaĝo kaŭzita de la agresinto al la nacio aŭ al la komunumo de nacioj estas daŭra, grava kaj certa;

b.ĉiuj kromaj vojoj por eviti tiujn damaĝojn estas senkulpe elĉerpitaj aŭ senefikaj;

c.ekzistas funditaj motivoj por atingi la sukceson;

d.armita sindefendo ne estigas damaĝojn kaj ordaĵojn pli gravajn ol tiujn suferatajn aŭ suferotajn. Sur tiu taksado de tiu kondiĉo havas grandegan pezon la potenco de modernaj detruiloj.

La nepreco de kribrado de tiuj rekvizitoj, kiuj devas ĉeesti ĉiuj kune kaj samtempe, tuj komprenigas kiom oftas la alestiĝo de la kondiĉoj necesaj por rajtigi justan militon. Krome, kune kun la argumentoj specife principaj, superŝvebas tiu kribrado de sana realismo pri la “fonditaj motivoj por atingi la sukceson”, kiu pliege komplikas la kadron.

[redakti] † Kristanismo kaj ne-perforto †

La supre dirita doktrino utilas por forigi el diskuta kampo la konvinkon ke “ĉiuj militoj estas egalaj” kaj ke ili “estas ĉiam reĵetendaj ĉar justaj”. Povas okazi ke tio veras por multaj aŭ eble ĉiuj militoj kiuj sinsekvas en nia epoko. Sed tio ne helpas ke la uzo de armiloj kaj de la forto, principonivele kaj surbaze de la postulitaj rekvizitoj, estas laŭrajta kaj eĉ laŭdeva. Tiu evidento nepre ekskludas la redukton de kristanismo laŭ la katolika doktrino al “neperforto”, doktrino kiu ĉiukaze ekskludas la eĉ armitan sindefendon. Krome la Katekismo memorigas ke la paco ne estas simpla ĉesto de milito, sed ĝi estas “trankvilo de la ordo” (Sankta Aŭgusteno, De civitate Dei, 19-13; Katekismo § 2304).

86 a.jpg

[redakti] † Milito kaj Evangelio

La rajtigo de milito justa, ĉiam laŭ la ĝenerala doktrino de la Katekismo, descendas ankaŭ de nobelega kaj krista principo: Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15,13). Soldato kiu batalas en milito – vere justa kaj laŭ justa maniero – konformiĝas al granda kristana vero: sur ĉi tiu tero, la vivo ne estas absoluta valoro, sed ĝi povas esti oferta cele de bono pli granda.

[redakti] † Obĵetoj de pacismo †

Kompreneblas ke herezaj pacistoj, laŭ kiuj milito ĉiam justas, absolute reĵetas tiun doktrinon kaj preferas konsideri la neceson abandoni ĉiun resurson al perforto en la ideo ne interplektiĝi en perforta agado ĉu el ĝenerala vidpunkto ĉu laŭ alia interpreto de la krista mesaĝo sendepende de la katolikaj katekismo aŭ doktrino.

[redakti] Milito kaj bestoj

Moto.jpg

Kálmán Kalocsay

EZOPA FABLO
La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l'merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
"Eh, malspirite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.

3924 o.jpg
La ĉevaloj
Al bataloj:
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l'trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l'kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiu trenis?
Nur ni!" - la ĉevalo henis.

Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
La kuraĝo,
Se l'furaĝo
La corona.jpg
Mankas.

Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon BOVO gajnas".

Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus
La milit' eĉ ne okazus!"

[redakti] Milita subteno

Tiu.240.jpg

En rezidejon de generaloj enkuras leŭtenanto:
- Via Generala Ekselenco! Grava novaĵo: Najbarlando aliĝis al la milito!
La generalo:
- Nu, sendu kontraŭ ili 3 niajn diviziojn.
La leŭtenanto:
- Permesu raporti, ke Najbarlando aliĝis al la milito subtene al ni!
La generalo:
- Malbona novaĵo! Nun ni devas sendi por helpi ilin 10 niajn diviziojn.

[redakti] Ĝuo

Neniu publike konfesas, ke ŝi li ĝuas la militon, sed estas multegaj homoj, kiujn la milito vere inspiras kaj entuziasmigas. Krome estas multegaj homoj, kies kompato ne atingas la fremdulojn. Fakte estas multegaj homoj, kiuj kapablas kompati nur siajn familianojn kaj amikojn.

[redakti] Alie

Kelkaj humoj pensas, ke oni devus sonarmigi ĉiujn nociojn, por eviti militojn.

[redakti] Literaturo

  • La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Interracio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrozista movado.)nds:Krieg
Content Navigation