Milokula Kato
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Malpaculo"
~ Zamenhof pri Milokula Kato
"Tio ankaù validas por la helplingvoj"
~ iu pri la supra diraĵo
"Me konocas il maxim longe e mustas dicar, ke il tre deceptis me tale"
~ idisto
Milokula Kato, ankaŭ nomata MK, eble la hejmbesto de Alexander Gofen, estas dekstrisma kata esperantisto, kiu blogas dekstrisme en dekstra maniero, kiu tute ne plaĉas al la "progresemaj" musoj kaj ratoj. Ĝi/ŝi/li (aŭ simple ĝŝli) ŝajne loĝas en Usono (aŭ tre eble ne, ĉar gsŝli povas loĝi en Svedio aŭ Svislando aŭ eĉ Svazilando kaj estas amik(in)o, konatulo, aŭ iu simila, de Pierre Pastedechouan.
Pri "ĝŝlia" lando (kvankam tute preterteme): ĝŝli ne havas tian. Ĝŝli apartenas al la gento a., naskiĝis en la ŝtato b., havas civitanecon de la ŝtatoj c kaj ĉ, sed loĝas en la ŝtato d. He-he.
Ĝlŝi iam estis gastiganto de Pasporta Servo, sed forlasis ĝin.