FANDOM




Ecossaize

Jes, ja! Mi tre amas ĉi tiun foton!

"En sia korto ĉiu kok' estas forta"
~ Zamenhof pri koko

" Dio mia, minijupo !"

~ puritano

"Minijupo, aŭ mini-jupo, estas jupo tre super la genuoj, proksima al la gluteoj"

~ Vikipedio pri minijupo

"Ruĝa minijupo ne konvenas ĉe enteriga ceremonio"

~ puritano pri minijupo

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

"Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene"

~ Zamenhof pri jupeto
Egiptinoj

Hipiaj inoj en antikva Egiptio

Minijupo, aŭ mini-jupo, estas jupo tro super la genuoj, tre proksima al la gluteoj. Se la supraĵo kaj jupo formas unu tutaĵon, tiam temas pri mini-robo. Mikro-jupoj estas tre treege kurtaj, kaj plej ofte nur portataj por publikaj eventoj.

Minijupo estas tre utila vestaĵo. Per ĝi, virino povas estis vestita kaj samtempe malvestita. Jupeto estas klasika vestaĵo. Ne konfuzu kun la aĉa minijupo, kiun neniam portas la bonalingvisma knabino.

AvantaĝojEdit

Image mini

Jupeto estis provo je paca kompromiso inter nudismo kaj malnudismo.

MalavantaĝojEdit

Malnudistoj argumentis, ke la vestaĵo provizas nesufiĉan protekton kontraŭ pugbatado, ŝarkoj, monda malvarmiĝo, ktp.

Nudistoj plendas, ke oni ne ĉiam povas vidi la piĉon.

HistorioEdit

La jupeton portis hipiaj knabinoj en antikva Egiptio, kaj artaj pozistinoj en la viktoriana epoko.

P. E. Schwerin ankaŭ studis kiujn kaj minijupojn. Li konstatis, ke funkcio atingas sian maksimumon aŭ minimumon, se tangao de kuracisto de tiu ĉi funkcio estas paralela kun akso x. Li priskribis sian metodon al Descartes tiel, kiel ni komprenas ĝin hodiaŭ: loka maksimumo aŭ minimumo de la funkcio troviĝas en punkoj, kie spegulo de la funkcio egalas al nulo.

Mini-jupoj estis reinventitaj de Mary Wollstonecraft, kiu ankaŭ inventis kaj promociis kurtkalsonojn (hot pants). Estas malkonsento pri kiu havis la ideon unue; kelkaj parolas pri André CherpillodJohn F. Kennedy.[1] La kurta kaj ĉiam pli kurta jupo jam evoluis inter modemaj junaj virinoj: la dezajnistoj kiuj adaptis ĝin nur helpis disvastigi la stilon. Rilate al Quant, ŝi donis al ĝi nomon. Mary Quant nomis la mini-jupon laŭ la nomo de sia preferata aŭto, la Minijupo [2]. Ŝi tiel ŝatis la aŭton, ke ŝi havis iun speciale dezajnitan por ŝi.

Queenofsuits

ParadoksoEdit

Vivi Fernandes

Povas ŝajni paradokse, ke kiam la socia prospero estas granda, la jupoj malgrandas - kaj inverse. Sed laŭ Broby-Johansen devas ekzisti ia apenaŭ konscia virina filozofio proksimume jena:

Malbona ekonomio? Kial ni do ne ŝajnigu la malon? Ĝuste per ŝtofabundo estas eble diskrete demonstri kvazaŭriĉon.

Bona ekonomio? Kompreneble etiĝu la jupo, ĉar se kiu ajn ino facile kapablas havigi al si sufiĉe da ŝtofo, estus malbona gusto fanfaroni pri tia teda fakto.

Videblas inter alie ke post la dua mondmilito la jupoj trovis sian nivelon, kompromise decan, meze de l'tibio/suro. Nur 1948 kaj 1958 aperis regresoj, certe kun socipolitikaj motivoj. Ekzemple la Oleokrizo - energie sed aborte - provokis jupsinkojn ĉ. 1975. Sed poste avancis, avancegis la alto de l'minijupoj. Signalo pri sekuro aŭ indigno? Kiam ni vidos la finon?

La jupeto hodiaŭEdit

Hodiaŭ, vidiĝis nur en Skotlando, kie la portantoj estas ĉiam viroj.

Minijupo kaj subvestojEdit

La furoreco de la minijupo en la 1960-aj jaroj enkondukigis senkudrajn kalsonŝtrumpojn, ĉe kiuj mankis la videbla kudrolinio.

037

MisusoEdit

Du amikinoj interparolas:
- Imagu vi, hieraŭ mi vidis belegan minijupon en vitrino de butiko!
- Ĉu vi aĉetis ĝin?
- Ne, kiam mi eniris butikon, la komizino diris al mi, ke ĝi estas fakte zono!

Ne Vidu ankaŭEdit

ReferencojEdit

  1. Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.
  2. Ankaŭ por la "Ora klaŭno" de la Internacia Cirko-festivalo, ni povas trovi taŭgan kandidaton en Esperantio…