Minotaŭro

El Neciklopedio

Alidirektita el Minotauro
Iri al: navigado, serĉi

"Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo."

~ Valpurgo
4 n1

Minotaŭro estis antikva specio kun homa korpo kaj bova kapo, kiu vivis en Kreto en la labirinto konstruita de Dedalo kaj ordinita de la reĝo Minoo. La lasta minotaŭro en la mondo formortis, kiam Tezeo mortigis ĝin danke Ariadno.

Laŭ greka mitologio, la dio Pozidono donis al Minoo, reĝo da Kreto, belan blankan bovon. Minoo devis oferi la bovon al Pozidono, sed li donis alian bovon al la dio kaj konservis la bovon por si. Por puni Minoon, la dio igis lian edzinon enamiĝi al la blanka bovo, kaj el tio naskiĝis la homa-bova monstro Minotaŭro.

Tamen en la 1900-aj jaroj, evoluaj biologiistoj komencis kontraŭi tiun rakonton. Kleruloj hodiaŭ opinias, ke dum la Neolitika revolucio, kiu okazis dum la frua Holoceno, almenaŭ du minotaŭraj malsovaĝigoj okazis: unu ligite al la egipta diaĵo Ariso, kaj la alia ligite al la greka labirinta minotaŭro.

Kiel multaj kreitaĵoj, minotaŭroj formis gregojn por minimume parton de la jaro. Tiuj verŝajne ne faris nombro multe pli ol 30. Socia statuso akiriĝis per bataloj. Dum la sekspariĝa sezono, kiu verŝajne okazis dum la finsomero aŭ frua aŭtuno, la virminotaŭroj havis severajn batalojn, kiuj povis kaŭzi morton. En aŭtuno, minotaŭroj preparis por la vintro kaj iĝis pli grasaj ol dum la resto de la jaro. Minotaŭridoj estis naskita en printempo kaj restis ĉe la flanko de la minotaŭrinoj ĝis ili estis sufiĉe fortaj por interligiĝi kaj resti flank-al-flanke kun la grego por manĝi.

Minotaŭridoj estis minacataj per drakoj kaj, laŭ mezuro, ursoj, dum sana plenkreska minotaŭro verŝajne ne devis timi tiujn predantojn. En prahistoriaj Eŭropo, Nordafriko, kaj Azio, grandaj katoj, kiel ekzemple leonoj kaj tigroj, kaj hienoj estis kromaj predantoj kiuj verŝajne ĉasis minotaŭrojn.

Minotaŭro manĝis nur homan karnon. Minoo ordonis al Dedalo konstrui zoon por konservi minotaŭrojn, kaj li konstruis Labirinton, kien oni malliberigis la beston. Tezeo, kun helpo de Ariadno, mortigis la lastan specimenon.

Content Navigation
Aliaj lingvoj