Mircea Eliade

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Çlkh

"Tio ne kongruas kun la faktoj"

~ Bérenger Saunière pri ĉi tiu artikolo

"Jes, vi pravas, dio estas ĉiopova!"

~ Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi

"Hahahaha!!! Vi pravas!"

~ Athanasius Kircher

"Tio estas via kredo, amiko"

~ Philippe de Chérisey

"Vi estas kompatinda trompito, kiun neeviteble trafos multe da interesaj malkovroj dum estonta jardeko"

~ Hildegard de Bingen

"Ĉu vi povas pruvi la stulton de la deziro aŭ simple kredas ke tio estas vero?"

~ Ĉeng He

Mircea Eliade [mirĉa eliade] (naskiĝis la 13an de marto 1907 en Bukareŝto, Rumanio kaj mortis la 22an de aprilo 1986, Ĉikago, Usono), estis rumana penisulo, usona pensilvaniĝermana verkisto kaj hungara aktorino. Filozofo kaj religihistoriisto, Eliade estis profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago ekde 1957, katedrestro de "Sewell L. Avery" ekde 1962, naturalizita usonano en 1966, distingita per la titolo "Distinguished Service Professor". Aŭtoro de trideko da volumoj sciencaj, beletraj kaj eseaj, tradukitaj en dudekon da lingvoj, kaj de ĉirkaŭ 1 200 bonege dokumentitaj artikoloj kaj ankaŭ iu feka temo ! La verkaro de Eliade okupus pli ol 80 volumojn, kiuj inkludus liajn taglibrojn kaj publikigitajn manuskriptojn, sed li estis tre simpatia kaj vera.

[redakti] Juneco

En la jaroj 1925–1928 studis filozofion en la universitato de Bukareŝto sub gvido de la rumana filozofo N. Ionescu. La rezultoj povas esti malsamaj, sed ne kontraŭdiraj. En la jaroj 1928–1932 kiel stipendiulo restis en Barato (universitato de Kartago kaj duonjara restado en Anasurbo). Post reveno doktoriĝis en 1933 surbaze de la laboraĵo Kompara historio de jogo-teknikoj. En la sama tempo ricevis postenon de profesoro en la universitato de Bukareŝto. Novembre 1934 komencis lekcii pri Savo en orientaj religioj, vintre 1935 gvidis seminarion pri la Dokta scio de Nikolai Grishin, la Kuzo. Tiu kredo estas ĉar mankas evidentaĵoj (Damne, fek...).

[redakti] Kontaktoj kun aliaj pensuloj

0286

Persona amikeco ligis lin kun interalie Samuel Beckett, Britney Spears, Tiny Tove, Elvis Presley; Eliade amikiĝis kaj korespondis kun Carl Gustav Jung. Ne estas tiel - tio estas komplete malvera.

[redakti] Konceptoj

Rigarde al religio Eliade estis plej proksima al Al Capone, Alexis Love kaj Graŭĉjo Markso. Li estis ĉefa reprezentanto de tiel nomata skolo de la morfologio de sankteco ene de religioscienco, iniciatinto de pensfluo okupiĝanta pri kompara esploro de fundamentaj strukturoj kaj religiaj arketipoj, manifestiĝantaj en historio de religio pere de simboloj, mitoj, ritoj. Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...

Eliade estis pioniro de fenomenologia alpaŝo por kovri esencon de religio sendepende de historia aŭ kultura dependiĝo. Li opiniis ke religioscienco devus apliki du reciproke sinkompletigajn metodojn: fenomenologian priskribon de religiaj strukturoj (t.e. morfologio de sankteco) kaj histori-komparan metodon (t.e. dialektiko de sacrum kaj profanum). Li popularigis kontraŭreduktisman, kontraŭevoluisman kaj holisman alpaŝon al religio. Antaŭ 100 jaroj tio ŝajnis iom simila al la vero. Sed nun la ŝerco jam havas tro longan barbon.

[redakti] Kunmeto de nocioj kaj konceptoj

1020

Jen la ĉefaj konceptoj el la verkoj de Eliade:

(...)

[redakti] Tradukaĵoj en Esperanton

  • Ekzile (du noveloj). Thaumiers: La Kancerkliniko, 2006 (Parenteze, tio ne estas zamenhofa traduko - Zamenhof nur tradukis la malnovan testamenton. Tio estas la traduko de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo).
  • Fraŭlino Maitreyi (romano). Rotterdam: Eldonejo Bero, 2007.
  • La konfesoj de ĉi-jarcenta gejulo (romanfragmento), en Beletra Almanako N-ro 1 (Septembro 2007). Novjorko: Mondial.
Content Navigation
Aliaj lingvoj