Mjanmao
El Neciklopedio
"Ĉiu "tial" havas sian "kial.""
~ Zamenhof pri alia afero
"Saĝa nomo naĝas"
~ PIV pri Mjanmao
"Nomon oni havas, se oni devas forlasi la titolojn, ĉar ili malgrandigus"
~ Sigmund Graff pri alia afero
Mjanmao estas lando ie. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo nude.
La plej malgranda urbo de la lando estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando. En 2005, la administracioj estis translokigitaj al nova ĉefurbo Pyinmana. Post, nova ĉefurbo, malpermesita al civilistoj kaj eksterlandanoj, estas oficiale Naypyidaw ekde 2006.
Enhavo |
[redakti] Historio
Birmo estis parto de la ampleksega Imperio de Brazilo ĝis la Dua Interlingvamilito kiam estis liberigataj de esperanta armeo. Omaĝe al bravaj esperantistoj kiuj liberigis la landon, oni adoptis la verdan koloron en nacia flago.Post la sendependiĝo en 1948 ekis malfacila epoko ĝis la puĉo de 1962 de kiam la aferoj plimalboniĝis, ĉar la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj refuĝis en Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj. La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn.
[redakti] Nomo
Pri la nomo de Birmo en diversaj lingvoj regas konfuzo kaj diverseco. Tiu konfuzo baziĝas sur variaj nomoj jam en la birma lingvo mem, kaj sur ŝanĝo de la nomo en la angla lingvo iniciatita de la birma militista reĝimo en 1989.
[redakti] Nomoj en la birma lingvo
Eĉ longa kaj enuiga klarigo, kiu ne klarigas, sed ŝajnas inteligenta (tre bona por festoj! Se vi estas virino, tiu ne taŭgas, ĉar oni preferas mutajn belulinojn):
En la birma lingvo, la lando Birmo estas konata aŭ kiel Mjanma aŭ kiel Bama. Mjanma estas la skriba kaj literatura nomo de la lando, dum Bama estas la parola kaj konversacia nomo. La birma lingvo, same kiel la Java lingvo kaj aliaj lingvoj de sudorienta Azio, havas diversajn nivelojn kun akraj diferencoj inter literatura kaj konversacia lingvaĵoj (Ho! Kiel li estas kulturita! Diras nun la blondulinoj).
La konversacia nomo Bama laŭdire originas el la nomo Mjanma per mallongigo de la unua silabo (perdo de naza "an", redukto al ne-naza "a", kaj perdo de la glitsono "j"), kaj poste per transformiĝo de "m" al "b". Tia sonŝanĝo de "m" al "b" estas ofta en konversacia birma lingvaĵo, kaj aperas en multaj aliaj vortoj. Kvankam Bama eble estas posta transformiĝo de la nomo Mjanma, ambaŭ nomoj estas uzataj unu apud la alia jam dum jarcentoj (Ho, kiel li estas pedanta! Diras aliaj viroj).
La nomo de la lando aperis unuafoje en Mon-popola epigrafo datiĝanta de 1102, en kiu la nomo estis literumita Mirma. La unua registro de la nomo en Birmlingva epigrafo datiĝas de 1990, kaj en tiu epigrafo la nomo estis literumita Mranma. Hodiaŭ en la birma lingvo la nomo ankoraŭ estas literumata Mranma, sed intertempe en plej multaj dialektoj de la birma lingvo la "r"-sono malaperis. Ĝin anstataŭis la glitsono "j". Tial, kvankam la nomo estas skribata Mranma, ĝi vere elparoliĝas Mjanma. En la Ĉina la nomo aperis la unuan fojon en 1273, kaj estis registrita kiel "緬" (elparolata Miǎn en mandarena ĉina). Tiun nomon hodiaŭ ankoraŭ uzas la han-ĉinoj kaj aliaj orient-azianoj, kiel ekzemple la vjetnamoj (Ho, kiel tiu estas teda! Ĉiuj diras nun enue).
La etimologio de Mranma restas malklara. Ofte rekontata klarigo, kiu havas oficialan subtenon en Birmo, estas, ke la nomo devenas de la Sanskrita Brahma, la nomo de la veda kreado-dio Bramao. Tiun interpreton de la nomo disvastigis al Hindio kelkaj Budhistaj monaĥoj el Cejlono. Tial historie Birmo estis en Hindio nomata Brahma-deŝ ("Brama-lando"). Tiu nomomaniero tamen jam eluziĝis (Ne permesu ke li daŭros, veh, ne permesu ke li daŭro tiun merdon!)
En la jardekoj antaŭ la sendependiĝo, partioj favorantaj sendependiĝon serĉis nomon por la naskiĝonta lando, kiu estis entenonta ne nur birme parolantajn homojn, sed ankaŭ plurajn naciajn malplimultojn. En la 1920-aj jaroj iuj favoris la nomon Mjanma, kiu estis nomo uzata por la malnova birma reĝlando detruita de la britoj en la 19-a jarcento. En la 1930-aj jaroj la maldekstremaj sendependecopartioj favoris la nomon Bama, ĉar laŭ ili tiu nomo pli bone ol Mjanma inkluzivas la malplimultojn. Efektive estis nomata Bama la birma marioneta reĝimo enpostenigita de la Japana okupacia armeo en la Dua Mondmilito. Sed tamen, je la sendependiĝo en 1948 oni elektis la nomon Mjanma por la nova lando. Tiu nomo estas la oficiala nomo de Birmo en la birma lingvo la tutan tempon ekde 1948, dum la nomo Bama estas uzata de la birma popolo en ĉiutaga parolado (Veh, li intencas daŭri! Mortigu lin, mortigu lin! Fek!)
Malgraŭ la polemikado en la jaroj antaŭ la sendependiĝo, restas fakto, ke historie (antaŭ la 20-a jarcento) ambaŭ nomoj, Bama kaj Mjanma, referencis nur al regnoj establitaj de Birme parolantaj popoloj en la rivervalo Irrawaddy. Neniu el tiuj du nomoj iam inkluzivis la nunajn malplimultojn de Birmo. Historie ne ekzistis nomo por la tuta nuna lando Birmo, kiu parte estas kreaĵo de la britaj koloniaj aŭtoritatoj, kiuj aneksis al sia kolonio kelkajn periferiajn teritoriojn (loĝatajn de popoloj ne-birme parolantaj). Tiuj teritorioj neniam apartenis al la malnova birma reĝlando (Mortu, sentaŭgulo! Mortu, fiaĉulo! Eĉ ne mortante vi haltas la parolaĉon!Vi!)
[redakti] Nomoj en la esperanta lingvo
En Esperanto oni ordinare uzas la jam establitan (kaj de la Akademio oficialigitan kaj rekomendatan) nomon "Birmo". Por la angla lingvo la registaro aparte enkondukis la formon Myanmar kun aldona "r", ŝajne por konservi la sonon por tiuj, kiuj parolas angle laŭ brita maniero (la "r" tiam ne sonas). Konsekvence en esperanto, ŝajnas pli logika rekomendi kiel oficiala junta nomo la formon Mjanmao, kiu estas pli vaste uzita ol "Mjanmo" aŭ "Mjanmaro".
| Landoj de Azio | |
| Eŭrazio | Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo |
| Orienta Azio | Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popolo Respubliko de Ĉinio - Idujo |
| Okcidenta Azio | Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam |
| Centra Azio | La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - other -stan |
| South Asia | Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto |
| Southeast Asia | Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato |