Modo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3
Bettie Page
"modo (plural modoj, accusative singular modon, accusative plural modojn)"
~ Wiktionary pri modo

"Modo estas aktuala tendenco (daŭre ŝanĝiĝanta), preferata precipe de facilanimeco ol de praktikaj, logikaj aŭ intelektaj kialoj."

~ Vikipedio pri modo

"Zamenhof tre ĝojus vidi ke lia Homaranismo finfine fariĝis moda."

~ Wolfram Deistel pri modo

"Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas."

~ Zamenhof pri modo

"Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo realigita sub punkto 2 bone povas tajpi. Sed ekzistas alia alternativo, la modo "iso-accents-mode". Por instrui al tiu modo la lingvon Esperanto, aldonu taŭgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el."

~ Nerdo pri modo

"Antaw cirkum 130 yeros esin mode en la akademia mondo, eksperimenti pri langokonstruado."

~ Reformista historiisto pri modo

"Mi iam laŭmodis. Poste oni ŝanĝis, kio 'modo' estas. Subite kion mi laŭas ne plu estas modo, kaj kio laŭmodas ŝajnas stranga kaj timiga por mi. Ĝi okazos al vi!"

~ Patro de Homer Simpson

Cirkulas mitoj kaj legendoj pri modo. Modo estas arĥaika kaj ne plu laŭmoda vorto por mojoseco.

[redakti] Etimologio

0 n

Lesbanismo nun estas modo

La vorto devenas de latino per la franca, sed kompreneble la franca ne plu estas laŭmoda, do junuloj ne komprenas la koncepton de "modo." Tial junuloj scivolantaj kiel diri la anglan vorton "cool" konkludis, ke la koncepto de "cool" devis esti tre nova afero sub la suno kaj decidis krei novan kaj sentaŭgan radikon, "mojos".

Temas pri la generala stulteco de junuloj kredantaj, ke neniu iam ajn komprenos ilin. Danke, neniu maljunulo iam estis tiom stulta!

[redakti] Nuna modo

En la nuna tempo estas mode, prepari Jesu-idolon en la formo de profeto de naiva ĉi-monda humanisma sociutopio. Frapfrazoj de tiu ideologio estas la gurdataj "Ni ja kredas ĉiuj je la sama Dio", "Kristanoj, hebreojmahometanoj, ni ĉiuj de Di' estas filoj", "Ĉu katoliko ĉu ateisto, plej gravas esti bona homo." Kaj oni kompreneble scias, ke oni mem apartenas al tiuj "bonaj homoj".

[redakti] Esperanto kaj modo

Kiam lingvoscienca teorio subtenas Esperanton, ĝi estas tute valida. Kiam lingvoscienca teorio malhelpas Esperanton, ĝi estas nur moda.

[redakti] Bahaa Modcentro

La "konstruaĵoj de la Bahaa Modcentro" estas parto de la Bahaa Modcentro en Israelo. Ilin konsistigas kaj la Bahaaj Sanktaj Lokoj, celo de pilgrimado, kaj la Internacia Administra Oficejaro de la Bahaa Kredo: kune estas aro da oficejoj, pilgrimaj konstruaĵoj, librejoj, arkivejoj, historiaj rezidejoj, kaj maŭzoleoj, kiuj situas inter diversaj ĝardenoj aŭ apartaj terasoj.

La konstruaĵoj situas en la israelaj urboj Ĥajfo kaj Akko ( 'Akká), respektive la ĉirkaŭaĵo de Akko. La tiea situo de la Bahaa Mod-Centro fortas el la malliberigo de Bahá'u'lláh, la fondinto de la "Bahaa Religio", en la siatempa otomana pun-kolonio de Akko apud Ĥajfo far la Otomana Imperio kiam ĝi regis Palestinon.

[redakti] Ṭarázát (Ornamaĵoj)

En la Ṭarázát (ﺍﻟﻄﺮﺍﺯﺍﺕ) Bahá'u'lláh rivelas kelkajn el Siaj instruoj kaj admonoj. La Epistolo konsistas el ses partoj, eĉ nomita ornamaĵo reprezentata karakteraĵojn kiu ĉiu persono devas havi. Bahá'u'lláh diras ke veramo kaj sincereco mankas en la mondo, kaj ke koruptado estas disvastigita. Li ankaŭ priskribas ĵurnalojn kiel la "spegulo de la mondo" kaj faras konsilojn por redaktistoj.

Proksime al la fino de la Epistolo, Bahá'u'lláh alvokas la babanojn kiuj malakceptis Lian pretendon esti "Tiu, Kiun Dio malkaŝos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ ​, perse: مظهر کلّیه الهی‎ ​) kaj kiu anstataŭe sekvis Mírzá Yaḥyá, Lian duonfraton, kaj admonas ilin ne sekvi la instigojn de siaj propraj memoj kaj pasioj; li amplene admonas ilin reveni al la pado de Dio.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • La Modon al ni! De E. Kilian, 1934, 72 p. „Du junuloj forlasas siajn studojn por senmone kaj senpasparte vojaĝi per faldebla boato tra orienta Eŭropo... Trovante, ke per ESPERANTO ili pli facile renkontos helpemajn amikojn, ili decidas lerni la lingvon. La lingvo estas bona, la stilo interesa kaj vigla.“ („The British Esperantist“,1934 p : 346.)
  • Malbrandaj pensoj pri brandoj de modoj. Artikolaro kaj leteraro de prelato Dombrowski. 1908, 216 p. „La enhavo - skribas la aŭtoro - volviĝas ĉirkaŭ la eternaj modoj pri Dio, pri pomo, pri religio, pri pomaro.“ „Libro skribita en bonega lingvo E.“ (L. I 1909, p: 334.)
  • Modo kaj Koro. Originalaj poe mo de Kalocsay, 1921, 32 p. „La varketo montras kunecon de lingva lerteco kaj poezia kapablo altgrad aj“ (G. 5. , Esperanto', 1921, p: 28.)
  • Tra la Modo. Int. legolibro. Unua parto, por komercantoj, tria eld. 1925, 96 p. „Lerte redaktita korekto de provaj arboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj, amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj.“ („Brutish E-ist“, 1921, nov.) Dua parto, por progresintoj, 1922, 144 p. „Ambaŭ volumoj formas krestomation de neordinara intereso kaj valoro“. (E, 1922 nov)

[redakti] Modaj revuoj

  • Le Mode Esperantiste. Propra gazeto, aperinta regule de dec. 1908 ĝis jul. 1926 en Paris. 33y25 cm. 16 p. Red. A. Fréchas.
  • Tra La Modo. Tutmoda ilustrita Revuo E-ista kun aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, spartaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per mutaj bonaj birdoj. De julio 1905-dec. 1908 aperis 4 vol. kun 196, 212, 192 96 p. kaj mutaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 birdoj, 29x22. La eldonistoj (red. Capé-Montrosier; presejo: A. I. Witteryck) ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiem plej bela E-a gaseto pro „pripensita kaj intencita kontraŭtenado“ de la E-istoj kaj la E-a gasetoj. BIL ne mencias la ĉefkunlaboranton: f-ino Osenford.
Content Navigation